Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cifereca artaĵo de ĉina artisto Wei Wanli estis prezentita en Francio
2025-03-19

La 19-an de februaro, la cifereca artaĵo "Skywalker" de Wei Wanli, direktoro de dezajn-departemento de la Azi-Pacifika Komunika Centro sub la Ĉina Internacia Komunika Grupo, estis elektita por la sespersona eksponado, organizita de Dreamina, AI.DAO kaj Douyin, sub la konata internacia art-ekspozicio Salon Ant Capital en Parizo. S-ro Wei Wanli estas ankaŭ arta ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, kiu respondecas pri arta dezajnado por gravaj eventoj, kiel la Ĉina Kongreso de Esperanto, Ĉina Tago en UK-oj kaj aliaj. Lastatempe, li komencis prezenti sian talenton pri artefarita intelekto (AI), kaj unu el liaj verkoj estis elektita por la internacia ekspozicio.




Kiel grava parto de aktivadoj por la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la ekspozicio ne nur servas kiel ponto por kulturaj interŝanĝoj, sed ankaŭ estas grava scenejo por ke la moderna ĉina arto estu konata de la mondo. La ekspona areo de cifereca arto estas la nura areo en ĉi tiu salona ekspozicio, kiu uzas AI kiel la kernan kreivan teknikon. La ses elstaraj ĉinaj artistoj lerte kunfandas tradician arton kun moderna teknologio por krei ses arojn da mirindaj ciferecaj artaĵoj.


La verko "Skywalker" de Wei Wanli havas profundan artkoncepton kaj avangardan videsprimon. Ĝi generas unikajn dinamikajn bildojn per AI-algoritmoj, kombinante la emocian streĉforton de abstrakta ekspresionismo kun la estetiko de futureca stilo por prezenti artan forton, kiu superas tempon kaj spacon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝanhaja porinfana hospitalo kontraŭbatalas lingvajn barilojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio