Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kaj pola bazlernejoj okazigis retan interŝanĝon Esperante
2025-03-19

Je la 4-a horo de la 17-a de marto, Baiyangshujie-bazlernejo de la urbo Taiyuan, la provinco Shanxi, Ĉinio, kaj la Kvina Bazlernejo en la urbo Śrem, Pollando, komencis interretan komunikadon. La instruistoj kaj lernantoj de la ĉina kaj pola bazlernejoj havis varman interŝanĝon.



Per varma "saluton" kreiĝis Esperanta etoso. Unue parolis Wei Yubin, estro de Baiyangshujie-bazlernejo. Li diskonigis pri la Esperanto-instruado en la lernejo por 17 jaroj, esprimante sian esperon, ke la du lernejoj starigu amikecon kaj plifortigu instruan interagon, kaj invitis polajn amikojn viziti Ĉinion. Poste la estro de la Kvina Bazlernejo en Śrem rakontis pri sia subteno al la evento, salutis la ĉinajn instruistojn kaj lernantojn, kaj esprimis sian antaŭĝojon plifortigi kunlaborojn en estonteco.




Sekve, sep ĉinaj Esperanto-instruistoj prezentis sin al siaj polaj kolegoj. Ambaŭlandaj infanoj faris prezentadojn en Esperanto, kaj la evento finiĝis en varma etoso. La du lernejoj konsentis fari regulajn retajn interŝanĝojn estontece por veki intereson de infanoj pri lernado de Esperanto kaj antaŭenigi amikecajn interŝanĝojn inter esperantistoj de la du landoj.


Raportita de Zhang Hui

Redaktoro: Xie Ruifeng






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝanhaja porinfana hospitalo kontraŭbatalas lingvajn barilojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio