Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio en la okuloj de iama militista reĝimo en Brazilo
2025-03-18

Estis matene de la 3-a de marto en Pekino, kiam Brazilo unuafoje gajnis la prestiĝan Oskar-premion, la premio de la usona kinarta akademio, en la kategorio plej bona fremdlanda filmo, per la filmo Mi daŭre estas ĉi tie, reĝisorita de Walter Salles kaj kun la aktorino Fernanda Torres kiel ĉefrolulo. Bazita sur la samnoma libro verkita de Marcelo Rubens Paiva, filo de la eksa deputito Rubens Paiva, kiu estis kaptita kaj malaperigita de la Militista Diktaturo (1964-1985) en Brazilo, la filmo prezentas la lukton de la vidvino Eunice Paiva en serĉado de informoj pri sia edzo.


Anonco pri la debuto en Azio de la brazila filmo Mi daŭre estas ĉi tie, en la 8-a Internacia Kinofestivalo de Pingyao


La diktaturo en Brazilo estis frukto de malvarma milito: Kiel neŭtrala lando, Brazilo estis priesploranta komercajn oportunojn kaj kun kapitalismaj kaj kun socialismaj landoj. Por Usono, tio estis neakceptebla. La militista puĉo de 1964, subtenata de Usono, devigis al Brazilo aliĝi al la kapitalisma bloko kaj kaŭzis malfruon je ĉirkaŭ jardeko en la estigo de komercaj kaj diplomatiaj rilatoj de Brazilo kaj la Ĉina Popola Respubliko.


Nur dum la unua oficperiodo de prezidento Dilma Rousseff de 2011 ĝis 2014 estis kreita la Nacia Komisiono pri la Vero, por priesplori kaj dokumenti la krimojn faritajn de la reĝimo fondita en 1964, inkluzive de la malaperigo de Rubens Paiva, kiu estis murdita kaj sekve ĵetita en la maron. Danke al la laboro de la komisiono, pluraj malaperoj estis klarigitaj, ostaroj estis elfositaj kaj identigitaj, kaj multaj familioj sukcesis finfine entombigi siajn mortintojn.


La Kazo de la Naŭ Ĉinoj


La Komisiono pri Vero ankaŭ pristudis la Kazon de la Naŭ Ĉinoj, pri kio mi verkis pli detalajn artikolojn antaŭe. La komisiono agnoskis la senkulpecon de la ĉinoj, kiuj estis arestitaj kelk tagojn post la puĉo en 1964, kaj ankaŭ proponis al la brazila ŝtato manierojn kompensi la viktimojn. Pasintjare la Komisiono pri Amnestio de la Ministerio pri Homaj Rajtoj de Brazilo faris similajn rekomendojn.


Tuj post la puĉo, la militista reĝimo bezonis rakonton por konvinki la popolon, ke ili estis savintaj Brazilon el komunisma revolucio, kiu fakte neniam estis planita. Intertraktado inter la registaro de forpelita prezidento João Goulart kaj Ĉinio pri komerco inter la du landoj, kaj ankaŭ la populariĝo de la ideoj de Mao Zedong inter brazilaj komunistoj tiutempe, estis faktoroj kiuj allogis la novan registaron krei rakonton pri intervenemo de Ĉinio en internajn aferojn de Brazilo. Rezulte de tio, naŭ ĉinoj vivantaj en Brazilo estis arestitaj sub akuzo esti agentoj de fremda lando kun la misio subteni komunisman revolucion.


Revenigitaj al Ĉinio, la naŭ ĉinoj estas varme bonvenigitaj en Pekino.


Du el ili, Ju Qingdong kaj Wang Weizheng, estis raportistoj de la novaĵagentejo Xinhua. Aliaj kvar, Su Ziping, Hou Fazeng, Wang Zhi kaj Zhang Baosheng, estis laborantaj en organizado de ĉina komerca ekspozicio en Brazilo, laŭ invito de la brazila registaro. Kaj la aliaj tri, Wang Yaoting, Ma Yaozeng kaj Song Gueibao, estis en Brazilo por aĉeti kotonon, kiu estus la unua eksportaĵo de Brazilo al Ĉinio kaj alportus financan avantaĝon al Brazilo.


Maljuste kondamnitaj de la Supera Militista Kortumo (STM) de Brazilo, la ĉinoj apelaciis, sed estis forpelitaj de Brazilo kaj ne povus ĉeesti antaŭ tribunalo por tiu apelacio, sekve la apelacio estis arkivita kaj neniam estis verdikto agnoskanta ilian senkulpecon. La rifuzo de brazila justico meti finon en tiu kazo plilongigis dum jardekoj la suferon de tiuj ĉinoj, kies honoro estis makulita de la akuzo pri krimoj kiujn ili neniam faris.


La brazila registaro siavice decidis, surbaze de la rekomendoj de la Komisiono pri Vero, kompensi la ĉinojn: prezidento Dilma Rousseff premiis la naŭ ĉinojn en 2014 per la Ordeno de la Suda Kruco, la plej alta brazila honoro, sed la medaloj restis forgesitaj dum jardeko en la ambasadorejo de Brazilo en Pekino. Ĝis nun, malmultaj el tiuj medaloj estis transdonitaj al familianoj de la honorigitoj, kaj la transdono estis diskreta, sen oficiala ceremonio.


Personaj posedaĵoj kaj mono konfiskitaj de la naŭ ĉinoj ankoraŭ ne estis redonitaj, malgraŭ pluraj petoj kaj rekomendoj faritaj al brazilaj aŭtoritatoj pri tiu temo. Fakte, la brazila justico decidis antaŭ longa tempo, ke la redono devos okazi nur post kiam la apelacio estos juĝita.


Brazilanoj iugrade ligitaj al Ĉinio ankaŭ estis viktimoj de la diktaturo


Kune kun la naŭ ĉinoj estis arestitaj ankaŭ kelkaj brazilanoj, plejparto el ili membroj de Komunista Partio de Brazilo, kiuj amikiĝis kun la ĉinoj en Brazilo. Ili ĉiuj estis juĝitaj kune, sed ĉinoj kaj brazilanoj estis defenditaj de malsamaj advokatoj. La naŭ ĉinoj kaj la brazilanoj Amarílio de Oliveira Vasconcellos, Raquel Cossoy kaj Adão Pereira Nunes estis kondamnitaj al dek jaroj da mallibero pro subfosado. La brazilaj komunistoj João Amazonas, Maurício Grabois kaj Lincoln Cordeiro Oest kaj la serĝento Garcia Filho, estis senkulpigitaj, pro manko de pruvoj, el la akuzo pri spionado.


Alia brazilano arestita en 1964 nur pro sia ligo al Ĉinio estis la ĵurnalisto Jayme Martins, tiam loĝanta en la ĉefurbo de Ĉinio kaj laboranta ĉe Radio Pekino ekde 1962. Li estis en ferio en Brazilo kiam la puĉo okazis. Jayme restis en malliberejo en San-Paŭlo dum iom da tempo kaj estis liberigita, sed li bezonis kaŝe forlasi Brazilon por reveni al Ĉinio, akompanata de graveda edzino kaj beba filino. La familio revenis al Brazilo nur en 1979, kiam la registaro donis amnestion al politik-persekutitoj.


Abonantoj de El Popola Ĉinio estis spionataj de la brazila registaro


En 2013, kiam mi estis prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), mi estis informita pri la ekzisto de dokumentoj el la arkivo de Ŝtata Departemento pri Publika kaj Socia Ordo (DEOPS) konservataj en la Publika Arkivejo de San-Paŭlo, kiuj estis rilataj al BEJO kaj la Esperanta movado. Tiel mi informiĝis pri tio, ke BEJO estis denuncita de kelkaj el siaj propraj membroj en 1970 pro korespondado kun organizaĵoj el socialismaj landoj. La dato koincidas kun la epoko, kiam pluraj BEJO-anoj, inkluzive de ĝia tiama prezidanto José Mário Marques, estis alvokitaj al policejo por esti pridemanditaj. En la sekvaj kvin jaroj la institucio restis malaktiva.


Alia dokumento estas listo de abonantoj de El Popola Ĉinio, kun 64 nomoj, kelkaj el ili evidente estas mistajpitaj versioj de nomo de la sama persono. La nura organizaĵo en la listo estas Kultura Kooperativo de Esperantistoj ((KKE) el Rio-de-Ĵanejro. KKE havis la kutimon aboni plurajn Esperantajn gazetojn el malsamaj landoj nur por ilin kolekti kaj disponigi en sia biblioteko.


Ekranbildo de la retejo de El Popola Ĉinio


Ekde kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio, antaŭ pli ol naŭ jaroj, mi laboras ĝuste por El Popola Ĉinio, kiu ekde 2001 estas novaĵretejo. Estas vere, ke en la 1970-aj jaroj la gazeto havis pli fortan fokuson sur politikaj temoj, sed tio ne signifas, ke ĝiaj legantoj eksterlande estis politikaj aktivuloj. Fakte ĝi estis aparte alloga pro siaj altkvalita fasonado, belaj koloraj fotoj kaj interesaj raportoj pri la kulturo kaj beleco de Ĉinio.


Ne forgesi eraron por eviti ĝian ripeton


Male ol Brazilo, kun tradicio klopodi por forgesi la erarojn de la pasinteco, la antikva ĉina civilizacio delonge lernis la valoran lecionon, ke forgesi tiujn erarojn rezultas en ilia ripetiĝo en estonteco. Pro tio, la ĉina popolo tre valorigas memoron kaj heredaĵojn kaj alte taksas kompensadon al viktimoj de maljusteco.


Estas naiva kaj erara, ke la ĉina popolo forgesis la kazon de la naŭ ĉinoj. Tiu vundo en la historio de ĉin-brazilaj rilatoj estis plurfoje atentata de ĉinaj aŭtoritatoj, kiu komprenas, ke Brazilo, kiu faris tiun eraron, devas havi la iniciatemon proponi kompenson. Brazilanoj siavice ofte miskomprenas la pasivan konduton de Ĉinio pri tiu temo kiel signo, ke estas pli bone ne plu tuŝi la vundon.


La Oskaro gajnita de Brazilo pro Mi daŭre estas ĉi tie, filmo kiu elfosas la nacian memoron, devas esti komprenata ne nur kiel rekono al ĝia arta valoro, sed ankaŭ kiel publika agnosko de la valoro de tiu mergiĝo en la pasinteco por ke ni komprenu la nunon kaj kompensu, eĉ se nur simbole, la viktimojn de maljustaj kondutoj.


Interŝanĝoj kun Ĉinio povas instrui al Brazilo valorajn lecionojn kiel konservi la memoron kaj ĝin transdoni al la estontaj generacioj, samkiel havi iniciatemon kaj rapidi rilate al kompenso al viktimoj de maljustaĵoj. Laŭ ĉina vidpunkto, maljustan konduton oni devas ne nur kompensi, sed kompensi laŭeble plej rapide.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝanhaja porinfana hospitalo kontraŭbatalas lingvajn barilojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio