Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanhaja porinfana hospitalo kontraŭbatalas lingvajn barilojn
2025-03-17

Por multaj eksterlandanoj en Ĉinio, iri al hospitalo kun malsana infano povas esti koŝmaro pro lingvaj bariloj, kulturaj diferencoj kaj timoj pri kuracaj praktikoj malkongruaj kun tiuj alprenataj en iliaj devenlandoj, krom la streĉo, kiun ĉiuj ni spertas en tia situacio. Por alfronti tiun problemon, teamo de la Ŝanhaja Porinfana Medicina Centro laboras por provizi pintnivelan porinfanan kuracadon en etoso amika kaj sentema al malsamaj kulturoj.


Ĉefkuracisto Xiao Bo dum babilado kun eta paciento


Rakontante pri sia propra sperto serĉinte kuracadon por sia filino Beecher Ashley-Brown, viro el Aŭstralio vivanta en Ŝanhajo, substrekis la grandan anksion sentatan de gepatroj, kiam iliaj gefiloj malsaniĝas. "Kiam via infano estas malsana, vi sentas multe pli nervoza ol kiam la malsanulo estas vi, ĉar ne estas klare, kio estas la problemo pro tio, ke infanoj ne povas komuniki, kion ili sentas tiom facile kiel plenkreskuloj," rakontis Beecher.


Xiao Bo, ĉefkuracisto de la hospitalo, eĥas la opinion de Beecher pri la unikaj bezonoj de infanaj pacientoj: "Infanoj estas en speciala procezo de kresko kaj psikologia disvolvado. Kiam ili alvenas en lokon nefamiliaran, ili povas senti timon kaj ne tiom rapide kiel plenkreskuloj adaptiĝi al ĝi," li klarigis.


Kuracisto de la Ŝanhaja Porinfana Medicina Centro babilas kun Beecher Ashley-Brown.


Agnoskante, ke nefamiliara etoso povas timigi infanojn, la hospitalo decidis priesplori novajn manierojn certigi, ke la infano sentos sin sekura kaj malstreĉita. Ekzemple, medicinaj laboristoj babilas kun la gepatroj por informiĝi pri la plej ŝatataj manĝetoj kaj ludiloj de la infano por faciligi, ke tiuj infanoj sentu sin komfortaj.


Por plibonigi la kvaliton de servoj al pacientoj el la tuta mondo, la hospitalo kreis reton da volontuloj, kiuj scipovas plurajn malsamajn lingvojn por trapasi lingvajn barilojn. "Ŝanhajo estas internacia metropolo, havas plurajn volontulojn, kiu scipovas malpli popularajn lingvojn, sekve ni povas komuniki kun homoj en ĉiuj tiuj lingvoj," diris Xiao, emfazante, ke tiu kapablo kontribuas por plibonigi interagadon inter medicinaj laboristoj kaj internaciaj pacientoj.


Beecher laŭdis la laboristojn pro ilia pacienco kaj helpemo, kaj ankaŭ pro ilia bona scipovo de la angla lingvo, inter aliaj trajtoj, kiuj ludis gravan rolon en plifortigo de fido inter la hospitala teamo, infanoj kaj iliaj gepatroj. "Mi kredas, ke estas esence por ambaŭ, infanoj kaj gepatroj, senti sin malstreĉitaj kaj memfidaj, kaj tiu ĉi hospitalo elstare sukcesis en tio," diris Beecher.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: https://english.shanghai.gov.cn/







































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Disvolvado de Xinjiang - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio