Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝis nedeviga kurso de Esperanto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
2025-03-12

La 3-an de marto oficiale komenciĝis la nedeviga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, sin anoncis al la kurso 30 studentoj. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), respondecas kiel la ĉefa instruisto.



La kurso daŭras 8 semajnojn kun totala tempo de 32 horoj. Ĝi celas plibonigi la aŭskultan, parolan kaj legan kapablon de lernantoj per klarigado de baza gramatiko, surlokaj dialogoj kaj reta komunikado. Ĝi ankaŭ celas pliigi la intereson de lernantoj pri la Esperanta kulturo kaj la idealo de Esperanta movado. Sub la gvidado de instruistoj, lernantoj spertos la Esperantan etoson kaj esploros pli vastan mondon per Esperanto.


La studentoj, kiuj elektis la kurson, estas plejparte unuajaruloj kaj duajaruloj, kaj iliaj fakoj inkluzivas la anglan, francan, hispanan, portugalan kaj japanan lingvojn, kaj lingvistikon, informadik-sciencon, internaciajn novaĵojn, muzik-arton, nov-amaskomunikilojn, internaciajn rilatojn ktp. Inter ili estas studento el Malajzio. Multaj el la lernantoj havas bonan lingvonivelon.


Du studentoj diris, ke ili jam eklernis Esperanton en iuj retejoj antaŭ ol la kurso komenciĝis. Alia studento lernis pri Esperanto en mezlernejo, li ankaŭ aĉetis lernolibrojn en la retvendejo de ĈEL, kaj povas paroli simplajn frazojn.


La kurso estas forte subtenata kaj helpata de Liu Dawei, prezidanto de ĈEL, kaj Duan Peng, prezidanto de la universitato. Profesoro Li Weilun, veterana esperantisto, instruis Esperanton en la universitato de pluraj jardekoj.


La malfermo de la kurso estas grava frukto de la trejnprojekto de ĈEL. Oni esperas utiligi la kurson kiel ŝancon por baki junajn esperantistojn.


Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Modernigo de Ĉinio provizas al centraziaj landoj gravan referencon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio