Deklama Konkurso "Ruĝa Folio" finiĝis |
2025-03-12 |
Lastatempe finiĝis la unua Esperanta Deklama Konkurso "Ruĝa Folio", organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio kaj la Lernejo pri Internacia Kultura Diskonigo sub la Komunika Kolegio de Zhejiang, subtenata de la Azi-Pacifika Komunika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj la kolegio, kaj gvidata de ĈIKG. Sub la temo "Bela Ĉinio, Bela Mondo", 41 ĉinaj kaj eksterlandaj personoj alportis 39 deklamajn filmetojn. En Esperanto aŭ en la ĉina, ili prikantas la belan kulturon per siaj voĉoj. Post taksado de juĝistoj, rezulto aperis surbaze de la deklama lerteco, voĉo kaj intonacio, emocia esprimo, flueco, sceneja prezentarto kaj aliaj kriterioj. Fine, "Kelkaj homoj" deklamita de Wang Chihan kaj Pei Rundong de Komunika Kolegio de Zhejiang gajnis la unuan premion pro ilia plena entuziasmo, abunda emocio kaj flua deklamado; 6-jaraĝa Ma Xiuyuan, el Ŝanhajo, gajnis la duan premion per "La etaj steloj", kaj ankaŭ Zhang Fude, veterano el Gansu, gajnis la duan prenion per "El la Prelego de Zamenhof en la Unua Universala Kongreso de Esperanto". La konkurso altiris multajn lertajn deklamantojn, inkluzive de junaj komencantoj kaj veteranoj pli-ol-70-jaraj. Ili estas lernemaj, aktivaj kaj novigemaj. Iliaj deklamadoj montras tre bonan nivelon. Redaktoroj: Sheng Min kaj Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |