Ekstera komerco de Ĉinio montras stabilecon kaj elastecon en la unuaj du monatoj |
2025-03-10 |
La donitaĵoj publikigitaj de la Ĝenerala Dogana Administro de Ĉinio en la 7-a de marto montras, ke malgraŭ multaj defioj, la ekstera komerco de Ĉinio solide funkcias, kun struktura pliboniĝo kaj elasteco en la unuaj du monatoj de 2025. La donitaĵoj montris, ke la sumo de varkomerco atingis 6.54 duilionojn da juanoj dum ĉi tiu periodo, reflektante moderan malkreskon de 1.2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Laŭ la donitaĵoj, eksportado kreskis je 3.4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 3.88 duilionoj da juanoj, dum importado malkreskis je 7.3% ĝis 2.66 duilionoj da juanoj. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |