Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La eksterlandanoj, kiuj helpis Ĉinion sin ligi al la mondo
2025-03-07

Mi estis infano, kiam ĉinaj produktoj ekaperis en brazila merkato. La unua donaco importita el Ĉinio, kiun mi gajnis, estis skatolo kun krajonoj. Tiam Ĉinio estis rapide fariĝanta la "fabriko de la mondo".


En 1971 Ĉinio reakiris sian lokon ĉe UN. Tio estis sinsekvo de longa laboro de ĉinoj kaj alilandaj dungitoj por krei pontojn inter Ĉinio kaj la mondo.


Kaj ĉinoj ne ĉesis marŝi antaŭen, survoje al progreso: En la lastaj jaroj la lando fariĝis konata pro gravaj sciencaj kaj teknologiaj atingoj, kiel altrapida trajno, 5G-a interreto, poŝtelefona pago, spavoj, elektraj veturiloj, artefarita intelekto kaj aliaj trarompoj, kiuj metis Ĉinion en avangardo de tutmonda novigo. Sed tiu, kiu vidas la pli kaj pli gravan rolon de Ĉinio en la internacia sceno, tute ne povas imagi la izolecon trafitan de la lando en la unua jardeko post 1949, kiam la Ĉina Popola Respubliko estis fondita.


En la epoko de malvarma milito, kapitalismaj landoj ne volis agnoski la socialisman registaron bazitan en Pekino. Cetere Ĉinio ankaŭ perdis sian lokon ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN). Krome, kapitalismaj potencoj imponis sankciojn al Ĉinio kun la celo izoligi ĝin de la ekstera mondo. Por esti formale agnoskata de la internacia komunumo, estigi komercajn kaj diplomatiajn rilatojn kun aliaj landoj kaj reakiri sian lokon ĉe UN, Ĉinio bezonis alpreni novigajn solvojn por estigi komunikadon kun la mondo.


Diplomatio inter popoloj


Por rimedi la neeblon formaligi diplomatiajn rilatojn kun aliaj landoj, estis fondita en 1954 en Pekino la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj (ĈPAAFL), elpensita de ĉefministro Zhou Enlai. Tiu asocio celis neformalajn rilatojn kun aliaj landoj, cele al antaŭenigo de amikeco kaj dialogo kun popoloj de landoj sen diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio. En Brazilo, la Ĉin-Brazila Kultura Societo, fondita en 1959 por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter Brazilo kaj la Ĉina Popola Respubliko, estis partnero de ĈPAAFL tiutempe kaj okazigis prelegojn, kulturajn prezentojn kaj aliajn aktivaĵojn.


Eĉ post formaligo de diplomatiaj rilatoj kun la vasta plimulto de la landoj en la mondo kaj reakiri sian lokon ĉe UN, Ĉinio decidis daŭrigi la laboron de ĈPAAFL kaj la rilatojn inter popoloj, kun la celo plifortigi rilatojn kun alilandaj kulturaj organizaĵoj kaj subteni interŝanĝojn kun aliaj landoj.


Amaskomunikiloj cele al aliaj landoj


Alia iniciato de Ĉinio estis fondi amaskomunikilojn kaj eldonejojn celantaj eksterlandan publikon, por prezenti alternativon al la ĉefaj rakontoj pri Ĉinio prezentitaj de okcidentaj amaskomunikiloj. Aparte gravan rolon havis Radio Pekino, poste alinomita kiel Ĉina Radio Internacia, kiu ankoraŭ faras radioelsendojn al aliaj landoj en dekoj da lingvoj. Bedaŭrinde ĝi ne plu elsendas en Esperanto, sed la Esperanta fako plu vivas en interreto.


Pekina Amikeca Hotelo dum jardekoj estas la hejmo de alilandaj dungitoj kaj iliaj familioj en la ĉefurbo de Ĉinio.


Ankaŭ en la 1950-aj jaroj estis fondita la revuo Ĉinio Rekonstruas, disponebla en malsamaj lingvoj. Ĝi estis fondita de Song Ching Ling, vidvino de d-ro Sun Yat-Sen, kaj Israel Epstein, ĵurnalisto kaj verkisto naskiĝinta en Pollando, kiu frue migris al Ĉinio kun siaj gepatroj kaj sukcesis akiri ĉinan ŝtatanecon. Ĉinio Rekonstruas poste estis alinomita Ĉinio Hodiaŭ, kaj nuntempe apartenas al la Ĉina Internacia Komunika Grupo, kiu ankaŭ respondecas pri El Popolo Ĉinio, fondita en 1950 kiel monata Esperanta gazeto.


Por la laboro de radioelsendoj, ĵurnalismo, redaktado kaj tradukado, Ĉinio dungis alilandajn fakulojn el malsamaj ŝtatanecoj kaj denaskaj lingvoj, kies laboro estis gravega por la estigo de la valoraj rilatoj kun alilandaj popoloj, kiuj ebligis al Ĉinio sin ligi al la mondo. Tio kreis la bazon por la politiko de reformo kaj pordmalfermo.


Clarence Adams, usona nigrulo en Ĉinio en la 1950-aj jaroj


Naskiĝinta en Memphis, Tenesio, Usono, Clarence Adams estis 16-jara, kiam li pugnobatis blankulon, kiu estis rasisme provokanta lin. Kiel usona nigrulo, li bone sciis, ke estis nur unu maniero ne iri al malliberejo: li aliĝis al la armeo por servi en la korea milito (1950-1953). Kaptita de ĉinoj kaj sendita al ejo por militkaptitoj, li ekstudis pri komunismo kaj amikiĝis kun multaj homoj. Post la milito, Adams mem elektis loĝi en Ĉinio kaj helpi la landon konstrui socialismon, lernis la ĉinan lingvon kaj realigis sian revon studi en universitato. Li diplomiĝis pri beletroj ĉe Wuhan-a Universitato.


Adams rakontas siajn rememorojn pri Ĉinio en intervjuo montrita en la dokumenta filmo They Chose China (Ili Elektis Ĉinion).


Post fini siajn studojn, li edziĝis al ĉinino kaj dungiĝis kiel tradukisto ĉe Fremdlingva Eldonejo en Pekino. Li havis ĉinan filinon. Dum la vjetnama milito, Adams laboris en la pekina oficejo de la radio Voĉo de Hanojo, kaj respondecis pri radioprogramoj celantaj usonajn nigrulojn militantajn en Vjetnamio. Li admonis tiujn soldatojn, ke tiu milito ne estas de ili, sed de burĝaro, kiu uzas ilin kiel kanonviandon, ili devus reveni hejmen por lukti por rasa egaleco kaj libero.


En la jaroj antaŭ la Kultura Revolucio, Adams rimarkis kreskantan suspektemon de ĉinoj pri eksterlandanoj kaj decidis transloĝiĝi al Usono kun sia familio. Tie li fondis malgrandan ĉinan restoracion por sin vivteni.


Jayme Martins, brazila voĉo ĉe Radio Pekino


La brazila ĵurnalisto kaj radioparolisto Jayme Martins, forpasinta en aŭgusto pasintjare, laboris ĉe Radio Pekino inter 1962 kaj 1979, kaj poste inter 1986 kaj 1989. Dum siaj jaroj en Pekino, li samtempe laboris, kun permeso de Ĉinio, kiel korespondanto de brazila gazetaro. Jayme kaj lia edzino Angelina havis du filinojn, Andrea kaj Raquel. Unu naskiĝis en Brazilo, la alia en Pekino, sed ambaŭ kreskis en la ĉefurbo de Ĉinio, studis en ĉinaj lernejoj kaj ĉiam interparolis en la ĉina lingvo. Ili ambaŭ diplomiĝis ĉe Pekina Universitato.


Jayme Martins kun sia familio en Pekino en la 1970-aj jaroj


Samkiel Jayme, multaj aliaj alilandaj fakuloj havis gefilojn, kiuj naskiĝis kaj kreskis en Pekino. Multaj el ili daŭre vivas ĉi tie, kaj tiuj, kiuj migris al eksterlando konservas fortan rilaton kun Ĉinio. Tiuj eksterlandanoj, kiuj naskiĝis kaj vivis la infanecon en Ĉinio, konservas la saman doloron esti fremduloj en la lando, kiu ĉiam estis ilia hejmo. En la brazila dokumenta filmo A Ponte de Bambu (La Bambua Ponto), pri la vivo de familio Martins en Ĉinio, Raquel bone klarigas tiun senton, kiam ŝi rakontas, ke Pekino estas ŝia hejmo, la urbo, kiun ŝi plej bone konas kaj kie ŝi travivis la plej gravajn spertojn de sia vivo, sed samtempe ŝi scias, ke pro sia kondiĉo de eksterlandano, ŝi neniam apartenos al la lando, kiun ŝi tiom amas.


Novaj epokoj, novaj prioritatoj


Reformo kaj pordmalfermo direktis la fokuson sur alilandaj investantoj kaj entreprenantoj, venintaj ĉefe el Usono, Japanio kaj Germanio, kiuj alportis kapitalon kaj teknologion por ĉina industriiĝo. Alilandaj fakuloj pri komunikado kun eksterlando, siavice, kvankam esencaj por krei la bazon por reformo kaj pordmalfermo, tamen perdis prestiĝon, post kiam la "bambuaj pontoj" kun la mondo estis jam konstruitaj.


Nun Ĉinio eniras novan fazon de sia disvolvado, en kiu ĉinoj estas la ĉefroluloj kaj la lando fokusas sur pintnivela teknologio kaj produktoj kun alta aldonvaloro. En tiu nova fazo, la politikoj pri enmigrado estis reformulitaj por allogi kaj restigi sciencistojn, inĝenierojn kaj alispecajn profesiulojn altkvalifikitajn kun renomo en siaj fakoj por helpi la landon teni sin en la scienc-teknologia avangardo.


Kion multaj ĉinoj ankoraŭ ne rimarkis estas tio, ke nova malvarma milito jam okazas, kaj Ĉinio estas konstante atakata en internaciaj amaskomunikiloj kaj sociaj retejoj. Kiel rezulto de tio, nuntempe multaj eksterlandanoj evitas akcepti postenon en Ĉinio pro la timo havi problemojn en siaj hejmlandoj aŭ perdi laboroportunojn eksterlande. En tiu ĉi situacio, urĝas pligrandigi la bambuajn pontojn kaj transformi ilin en prembetonajn pontojn, kapablaj subteni multe pli vastan fluon de internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj por montri al la mondo, ke la ĉina disvolvado ne minacas aliajn landojn. Male, ĉina modernigo kreas valorajn oportunojn por kundisvolvado de la tuta mondo.


Alilandaj dungitoj, kiuj laboras en ĉinaj amaskomunikiloj, ludos esencan rolon en tiu procezo kaj meritas pli grandan atenton. Estas necese konservi kaj studi la laboron de tiuj pioniroj, kiuj vivis en Ĉinio en 1950-60, kaj el tio trovi inspiron por antaŭenigi la internacian komunikadon de la lando.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Lu Lihua: Nemateria kultura heredaĵo kontribuos al kampara revigligo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio