Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazila sambo en Ĉinio
2025-02-26

Brazila muziko, riĉa je ritmoj kaj stiloj, delonge havas grandan influon en la internacia muzika medio. En Ĉinio, kiam mi iras al bakejo aŭ kafejo, mi ofte rimarkas brazilan muzikon, kutime bosanovo, kiel fonmuziko.


Mi eĉ havas tre amuzan rakonton pri brazila muziko en Ĉinio: iufoje mi estis en rusa restoracio kaj tie aŭskultis plurajn kantojn de tradicia brazila kamparmuziko, ĉefe tiujn de la duopo Tonico kaj Tinoco. La posedantoj de tiu restoracio estas ĉinoj, kiuj ne scipovas la rusan nek la portugalan, sekve ili supozis, ke tio estas rusa muziko, ĉar akordionludado de brazila kamparmuziko ja sonas simile al tiu de rusa muziko.


Koncerto de Quebra Cavaco en Pekino en decembro 2024


Post tiu anekdoto, estas tempo rakonti pri tio: sambo, la monde plej konata brazila muzik-stilo. Ĝi estis kreita de enurbaj afrik-brazilaj komunumoj komence de la 20-a jarcento, sed ĝia origino estas pli antikva, el la tamburadoj de sklavoj en bienoj dum kolonia epoko (1500-1822).


Krom disvastiĝi en Brazilo kaj aliaj landoj, sambo ankaŭ fariĝis kerna elemento de brazila kultura identeco, gajninte gravan rolon en la kultura vivo de brazilaj komunumoj eksterlande.


Artistoj diskonigas brazilan kulturon


Kun pluraj stiloj kaj aranĝoj, sambo povas esti prezentata de unu homo kun gitaro aŭ de granda muzikistaro kun vasta aro da muzikiloj. Pluraj brazilaj muzikistoj vivantaj en Ĉinio venis al la lando ĝuste por koncerti en drinkejoj kaj restoracioj. Multaj el ili restas en la lando dum iom da tempo kaj foriras, sed kelkaj restis kaj konstruis solidan karieron ĉi tie. Naskiĝinta en Rio-de-Ĵanejro, Paulo César da Silva, kromnomita PC, vivas en Ŝanhajo ekde 1998 kaj estas unu el tiuj brazilanoj, kiuj kreis stabilan muzikan karieron en Ĉinio. Samkiel multaj aliaj brazilaj muzikistoj, li alvenis en Ĉinio kiel dungita muzikisto por sin prezenti en brazila restoracio, tiam ĵus inaŭgurita.


Familio Taichi pozas por foto kun brazilaj dancistinoj. (Foto el persona kolekto de PC)


PC venis al Azio invitita de la japana familio Taichi, kiu loĝis en Brazilo kaj poste decidis entrepreni pri diskonigo de brazila kulturo kaj kuirarto en Japanio. La sukceso de la negoco de familio Taichi kaptis atenton de la ĉina hotelgrupo Jinjiang, kiu decidis inviti brazilajn muzikistojn al Ŝanhajo, kreinte oportunon por PC en Ĉinio.


"Famaj sambistoj partoprenis en tiu procezo, ekzemple la muzikistaro Sururu el la samborondo de Nilze Carvalho, Os morenos, Razão Brasileira, Olodum, la kavakinjisto Nadinho, Vicente Felisberto kaj Toninho Branco, el la muzikistaro Bokaloka, la fama gitaristo José Soares, la flutisto Robson, konata kiel Binho, kiu daŭre vivas en Japanio, kaj multaj aliaj," klarigis PC. "Ni alvenis en Ŝanhajo en 1998 kaj ekdiskonigis sambon kaj brazilan kuirarton, sed sambo vigliĝis nur post la alveno de la muzikisto Aldeir Ferreira kaj de la tiama vickonsulo de Brazilo, Roberto Mascarenhas."


En Ĉinio, PC, Aldeir kaj aliaj brazilaj muzikistoj kune fondis la grupon Golden Brazilians, kiu akumulas pli ol 5 000 koncertojn kaj kulturajn aktivaĵojn pri brazila muziko, danco kaj luktarto. Samkiel aliaj brazilaj artistoj vivantaj en Ĉinio, ili sin prezentas ĉefe en drinkejoj, restoracioj kaj hoteloj, sed ankaŭ ricevis invitojn por koncerti en aliaj urboj kaj provincoj. Tiel Golden Brazilians traveturis tutan Ĉinion por prezenti brazilan kulturon.


Ŝancoj por amatoraj kaj profesiaj muzikistoj


Kiam mi iras al Ŝanhajo, mi ofte klopodas kapti la ŝancon por renkonti la Golden Brazilians. Dum iliaj koncertoj en ŝanhajaj drinkejoj, ĉiam estas kromaj muzikiloj sur la tablo kaj ajna homo estas bonvena preni unu kaj ludi. Tiuj, kiuj scipovas ludi muzikilon, eĉ se baznivele, povas simple preni ĝin kaj aliĝi al la muziko. Por brazilanoj, kiuj iras al tiuj koncertoj, tio estas maniero plifortigi senson de identeco kaj mildigi la senton de fremdeco en Ĉinio.


Samborondo de Golden Brazilians en la drinkejo Lúpulo en Ŝanhajo en novembro 2023. De dekstren: Rodrigo do Val, Aldeir, Hasa kaj PC.


Dume en Pekino la longtempaj sambogrupoj, Templo de Sambo kaj Blu'A'Sambo estas ambaŭ kreitas de ĉinoj, kiuj studis brazilstilan perkutadon eksterlande kaj volas per muziko stimuli kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Brazilo. Cetere Templo de Sambo estas la nura organizo en Ĉinio, kiu aperas en la oficiala listo de sambolernejoj agnoskataj de la Internacia Sambo-Asocio. Templo de Sambo provizas instruadon de perkutado laŭ la sambostilo de Rio-de-Ĵanejro, dum Blu'A'Sambo fokusas sur instruado de aŝeo kaj aliaj ritmoj de la brazila subŝtato Bahio. Sed ambaŭ grupoj fokusas sur instruado, nur malofte koncertas.


Komunumo en konstanta ŝanĝiĝo


La kazo de Golden Brazilians, eta grupo de brazilaj muzikistoj, kiu restas en Ĉinio de longa tempo, estas escepta, kaj ĝi alportis stabilecon al la sceno de sambo en Ŝanhajo. En Pekino, tamen tia fenomeno neniam ekzistis: Templo de Sambo ekzistas ekde 2006, sed dum longa tempo ĝi estis apenaŭ konata de la brazila komunumo. Tio okazas ĉefe pro tio, ke plejparto de la eksterlandanoj en Ĉinio restas en la lando nur dum kelkaj jaroj kaj foriras, sekve muzikgrupoj ofte bezonas renoviĝi, kaj foje estas tre malfacile trovi taŭgan muzikiston por anstataŭi tiun, kiu foriris.


Gravas rakonti la kazon de la brazila sambogrupo Quebra Cavaco, fondita dum la pandemio de KOVIM-19. La pandemio kaŭzis grandan damaĝon al la muzika sceno de Pekino, ĉar multaj muzikistoj foriris kaj turneoj de grupoj el aliaj landoj estis nuligitaj. Por plenumi tiun grandan mankon de brazila muziko en la urbo, Quebra Cavaco estis fondita. Dum kelkaj jaroj, Quebra Cavaco koncertis en la noktoj de Pekino kaj ĉiam allogis la brazilan komunumon al siaj koncertoj. Laŭ tempopaso, kelkaj muzikistoj forlasis la grupon kaj novaj muzikistoj aliĝis, pro tiu ŝanĝiĝas trajto de la internacia komunumo en Ĉinio. Ĉiufoje kiam iu muzikisto forlasis la bandon, mi aŭdis onidirojn pri tio, ke ne plu estus koncertoj.


Karnavalbalo de Quebra Cavaco en la drinkejo Modernista en februaro 2024


Kio vere okazis estis, ke laŭ tempopaso la nombro de muzikistoj iom post iom reduktiĝis, kaj tio efikis sur la repertuaro kaj maniero de la grupo sin prezenti, sed ĝi rezistis. Komence Quebra Cavaco faris neforgeseblajn samborondojn, plenajn je klasikaĵoj de sambo, kiujn ajna brazilano konas. Samborondo estas specifa stilo de sambo, karakterizita de muzikistoj ronde sidantaj ĉirkaŭ tablo, dum la publiko ĉirkaŭas ilin kaj kreiĝas intima etoso inter artistoj kaj publiko. Tio alportis novigon al pekina muzika sceno, kie homoj estas alkutimiĝintaj al la tradicia sistemo de koncertoj sur podio.


Poste, la repertuaro de la samborondoj ŝanĝiĝis kaj estis aldonitaj pli kaj pli da adaptitaj versioj de brazilaj kantoj el aliaj muzikistiloj, ekzemple rokenrolo, kun muzikaranĝo pli simpla kaj taŭga por malpli granda muzikistaro. En la lastaj koncertoj, Quebra Cavaco jam estis alispeca sambogrupo: anstataŭ koncerti en rondo ĉirkaŭ tablo, la muzikistoj koncertis sur podio. La kvalito de la muziko ne malpliboniĝis, male, ĝi eĉ fariĝis pli bona, sed pro la helpo de ĉinaj gastmuzikistoj de Templo de Sambo kaj Blu'A'Sambo, kiuj plifortigis perkutadon kaj permesis al la grupo prezenti tradiciajn sambojn, kiuj postulas pli kompleksan muzikaranĝon.


Tiu helpo de ĉinaj muzikistoj permesis al la brazila komunumo celebri karnavalon en 2024 kaj 2025, per du memorindaj koncertoj de Quebra Cavaco kun gastmuzikistoj. Bedaŭrinde, la karnavalbalo de 2025, festita la 22-an de februaro -- iom pli frue ol la oficialaj datoj de karnavalo en Brazilo -- estis ankaŭ la adiaŭa koncerto de Quebra Cavaco, kiu ĵus perdis unu plian membron: la perkutisto Pedro Henrique baldaŭ transloĝiĝos al eksterlando.


Ĉu "adiaŭ" aŭ "ĝis baldaŭ"?


Pro la rapida renoviĝo de la brazila komunumo en Pekino, ŝajne necesas nur iom da tempo por ke Quebra Cavaco revenu al la muzika sceno de Pekino aŭ nova sambogrupo estu fondita, samkiel okazis plurfoje en la pasinteco.


Ĉu en Ĉinio, ĉu en alia lando, validas la fama diraĵo de brazila sambisto Nelson Sargento: Sambo agonias, sed ne mortas.


Verkis kaj fotis (krom la dua): Rafael Henrique Zerbetto


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Instalaĵoj de pitoreskejo helpas infanojn iri al lernejo, Yunnan de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio