Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj kuracistoj faris gravan malkovron pri stomaka kancero
2025-02-17

Kuracistoj de la hospitalo Renji de Ŝanhajo, orienta Ĉinio, faris malkovron pioniran en la mondo. Ili konkludis, ke kresko en la kvanto de du specioj de streptokokoj en homaj fekaĵoj indikas altan riskon pri stomaka kancero kaj faciligas fruan diagnozon de la malsano, laŭ diskonigo fare de la hospitalo la 12-an de februaro. La du specioj de streptokokoj estas streptococcus constellatus kaj streptococcus anginosus



La teamo, sub la gvido de profesoro Fang Jingyuan, de la departemento pri digesta medicino de la hospitalo asociita al la Lernejo pri Medicino de la universitato Jiaotong de Ŝanhajo jam registris patenton kaj laboras en disvolvado de testilo, per kiu oni povos kontroli la riskon disvolvi stomakan kanceron, deklaris la hospitalo. 


"Tiu senriska metodo povas estigi revolucion en la maniero kontroli kancerajn kaj antaŭkancerajn kondiĉojn," klarigis profesoro Fang, kies teamo faris sinsekvajn kontribuojn al la kampo de frua diagnozo kaj preventado de stomak-intesta kancero kaj antaŭkanceraj malsanoj. Stomaka kancero estas unu el la malsanoj plej oftaj kaj kiuj plej mortigas en la mondo, kaj kronika atrofia gastrito estas ĝia unua antaŭkancera kondiĉo. 


Frua identigo de stomaka kancero delonge estis granda defio, ĉar gastroskopio, pro kosto kaj teknikaj postuloj, ne povas esti aplikata vast-skale, diris fakuloj. Esploristoj de la teamo rakontis, ke la testilo por detekti fruan stomakan kanceron entenas signifan klinikan valoron kaj havas potencialon alporti esperon al vasta nombro da pacientoj en la estonteco. 


 Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: https://english.shanghai.gov.cn/
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Giĉeto de ĉina animaciaĵo <em>Ne Zha 2</em> superis 9 miliardojn da juanoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio