Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Giĉeto de ĉina animaciaĵo Ne Zha 2 superis 9 miliardojn da juanoj
2025-02-12


Ĝis la 8-a horo kaj 20 minutoj de la 12-a de februaro, la giĉeto de ĉina animaciaĵo Ne Zha 2 superis 9 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 1.3 miliardoj da usonaj dolaroj), iĝante la 24-a filmo, kies totala enspezo (inkluzive de antaŭvendo) en la lando atingis 8 miliardojn da juanoj.


Ne limigita nur al la ĉina merkato, Ne Zha 2 estas preta disvastigi sin al la tuta mondo. Oni planas lanĉi ĝin en Aŭstralio kaj Nov-Zelando la 13-an de februaro, kaj en Usono kaj Kanado la 14-an de februaro. Kvankam la enkinejigo de la filmo okazos post kelkaj tagoj, tamen la biletoj por la plej multaj agenditaj sesioj jam elĉerpiĝis. Cetere, Ne Zha 2 fariĝis varma temo en usonaj sociaj retoj.


Fakaj analizistoj nun atente pristudas, ĉu Ne Zha 2 povas daŭrigi sian impeton kaj starigi eĉ pli altajn rekordojn en la venontaj tagoj. Koncernaj retejoj denove ŝanĝis la prognozon de ilia enlanda giĉeto, nun ĝi eble superos 16 miliardojn da juanoj. Nun, por la unua fojo, oni atendas, ke ĉina filmo transpasos la sojlon de 10 miliardoj da juanoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2025 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio