Printempa Festo, tutmonde konata festivalo |
2025-02-08 |
Kroata ĉinologo Ivica Bakota en intervjuo diris, ke la ĉina novjaro kun kreskanta tutmonda influo estas unu el la plej okulfrapaj kulturaj fenomenoj tutmonde. "La sperto estas vere mirinda. La ekscito estas palpebla en la tagoj antaŭ la novjaro, ĉar fervojaj stacidomoj kaj flughavenoj estas plenplenaj de milionoj da homoj, kiuj deziras reunuiĝi kun siaj familioj. La energio estas superforta," diris Ivica Bakota. Li diris, ke la esenco de la Printempa Festo kuŝas ne nur en la festado kaj artfajraĵoj. "Temas pri reunuiĝo, pri vojaĝado de grandaj distancoj nur por esti kun amatoj, kiom ajn maloportuna estos la vojaĝo, kaj tio estas kio faras ĉi tiun feston tiel rimarkinda." La signifo de la Printempa Festo estis plue substrekita en decembro, kiam Unesko metis la Printempan Feston en la reprezentan liston de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro. La rekono elstarigas la riĉajn tradiciojn de la festo kaj ĝian rolon en unuigado de la ĉina socio. Bakota diris, ke la ago de Unesko reflektas "la grandan viglecon" de la ĉina kulturo kaj servas kiel atesto pri la fortikeco de la ĉina civilizacio, kiu prosperas en pli ol 5 000 jaroj. Bakota rimarkigis, ke ĉirkaŭ kvinono de la monda loĝantaro festas la Printempan Feston en diversaj formoj, kaj preskaŭ 20 landoj faris la Printempan Feston kiel laŭleĝan feston, reflektante la tutmondan influon de la ĉina kulturo. "Ni povas diri, ke la ĉina novjaro fariĝis tutmonde konata festivalo, kaj mi opinias, ke ĝi estas ĉefe pro la efiko de la ĉina kulturo," li diris. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |