Torĉa stafetado de 9-aj Aziaj Vintraj Ludoj okazis en Harbino |
2025-02-06 |
La 3-an de februaro okazis en Harbino la torĉa stafetado por la 9-aj Aziaj Vintraj Ludoj. La 11-kilometra stafetado preteriris la gravajn vidindaĵojn de Harbino, la urbo de glacio kaj neĝo. 120 torĉoportantoj de ĉiuj rondoj laŭvice portis la torĉon, kun pasio kaj vigleco por tiu sporta evento, kiu kunfandiĝas kun la azian stilo, ĉina grandiozeco kaj loka karakterizo. Vespere de la 7-a de februaro, estos lumigita la ĉefa torĉturo en la malferma ceremonio de la Aziaj Vintraj Ludoj kaj la fajro daŭre brulos ĝis la fermo de la sportkunveno. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |