Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kelkaj klarigoj pri Printempa Festo
2025-01-27

La Printempa Festo estas la tradicia ĉina popola festo celebre al novjaro laŭ la tradicia ĉina kalendaro, kiu en decembro pasintjare estis aldonita al la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. Ĝi estas ligita al antikvaj mitoj kaj tradicioj kaj influis plurajn similajn festojn celebratajn en aliaj landoj.


Homoj amuziĝas en templa foiro en Pekino dum la Printempa Festo en 2024.


Origino


Agrikulturo estis la ĉefa zorgo de ĉinoj en antikveco, sekve disvolviĝis tradiciaj festoj lige al sezonoj de la jaro. La plej antikvaj registroj de la Printempa Festo estas de la Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). Registroj de Qin-dinastio (221-206 a.K.) prezentas ritojn por forpeli malsanojn, nomitajn "granda nuo", realigitajn en la lasta tago de la jaro.


Kiam Qin sukcesis unuigi la landon, la kutimo disiĝis tra tuta Ĉinio kaj laŭ tempopaso evoluis al la nuna kutimo purigi la domon antaŭ la novjaro. Sed la unua registro pri celebrado de la alveno de nova jaro estas de Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.). Tiam naskiĝis la kutimo de familia reunuiĝo kaj vizitoj al hejmoj de parencoj por bondeziri. En sekvaj dinastioj, aliaj tradicioj sinsekve aldoniĝis, ekzemple familia bankedo antaŭ la alveno de la nova jaro, eksplodigo de petardoj kaj artfajraĵoj por forpeli malbonajn spiritojn, aldono de versparoj kaj la ideogramo fu antaŭ pordoj, la disdono de ruĝaj kovertoj kun mono kaj la tradicio manĝi kelkajn bonaŭgurajn pladojn.


La mito de nian


Laŭ antikva mito, la Printempa Festo originas de mitologia besto nomita nian (nomo, kiu ankaŭ signifas la vorton "jaro" en la ĉina lingvo). Ĉiujare en la Printempa Festo, nian vekiĝis kaj iris al vilaĝo por manĝi homojn. Pro tio, vilaĝanoj decidis resti vekaj dum la novjara nokto kaj sin kaŝi de la monstro. Ili rimarkis, ke nian timas la ruĝan koloron, lumon kaj bruon, sekve homoj komencis sin vesti en ruĝaj vestaĵoj, aldoni ruĝajn lanternojn kaj ornamaĵojn al siaj hejmoj, eksplodigi petardojn kaj ludi tamburojn por forpeli la monstron. Tiel vilaĝanoj sukcesis denove vivi en paco kaj nian neniam plu ĝenis ilin.


Ĉu la ideogramo fu surporde devas esti renversita?


En la antaŭtago de la Printempa Festo homoj gluas la ideogramon fu (feliĉo) sur enirpordo de sia hejmo por allogi feliĉon. Tamen kelkaj homoj uzas ĝin en la ĝusta pozicio, dum aliaj metas ĝin renversite. Fine, kiu estas la ĝusta pozicio por fiksi ĝin? La koncepto malantaŭ tio estas, ke la ideogramo en la ĝusta pozicio allogas la feliĉon al via hejmo, dum la ideogramo renversita celas malpermesi al la feliĉo foriri. Pro tio, kelkaj homoj sugestas uzi la ideogramon en la ĝusta pozicio ekster la domo kaj renversite malantaŭ la pordo por kapti la feliĉon. Sed opinioj pri tio diversas laŭ regionoj kaj eĉ laŭ kutimoj de malsamaj familioj. Kelkaj homoj opinias, ke sufiĉas allogi feliĉon, dum aliaj preferas reteni ĝin per la renversita ideogramo. Do faru laŭ via plaĉo.


Kia estas Printempa Festo en Ĉinio?


En grandaj urboj ekster Ĉinio, la Printempa Festo kutime allogas homojn al ĉinaj kvartaloj por partopreni en riĉaj festivaloj pri la tradicia ĉina kulturo, en kiuj oni prezentas malsamajn dancojn, muzikaĵojn kaj aliajn tradiciojn de Ĉinio. Sed tio okazas ĉefe pro la fakto, ke ĉinoj eksterlande volas kapti la ŝancon por diskonigi la ĉinan kulturon. Do kial oni celebras ĝin en Ĉinio? Unue, la esenca parto de celebrado de la Printempa Festo okazas hejme: familianoj renkontiĝas, kune manĝas, interŝanĝas donacojn, atendas la novjaron kune kaj vizitas parencojn kaj amikojn. Pro tio, grandaj urboj en Ĉinio ofte aspektas kvazaŭ dezertaj en la antaŭtago kaj unua tago de la nova jaro.


Homoj bruligas incenson en templo de Pekino dum la Printempa Festo en 2024.


Escepto estas la regionoj ĉe temploj: Multaj homoj vizitas templojn en la unua tago de la jaro por bruligi incenson kaj bondeziri por la novajaro. Tiu tradicio estigis alian, la templajn foirojn: Pro la amasiĝo ĉe temploj en antikva Ĉinio, surstrataj vendistoj alkutimiĝis al komercado ĉe enirejoj de temploj. Nun la templaj foiroj evoluis al grandaj kermesoj okazantaj en parkoj kaj aliaj publikaj lokoj, ne nepre ĉe temploj. Homoj ŝatas viziti tiujn kermesojn, kie troviĝas diverseco da manĝaĵoj kaj amuzaj ludoj. Kutime ankaŭ okazas artaj prezentoj.


Ĉu la tradicio ŝanĝiĝas?


Dum mia unua Printempa Festo en Ĉinio, mi unuafoje vidis la urbon Pekino dezerta. Mi biciklis dum longa tempo tra la urbocentro, preterpasis turismejojn kaj estis preskaŭ neniu surstrate. Superbazaroj ankaŭ fermiĝis dum la festotagoj, nur kelkaj restis malfermitaj, kun malmultaj laboristoj kaj klientoj, kaj sen replenigo de stokoj. Tio okazis pro tio, ke familioj havas la kutimon stoki manĝaĵojn hejme kaj kuiri dum la festo.


Kompreneble ankaŭ plejparto de la restoracioj estis fermitaj pro la kutimo, ke homoj pasigas la Printempan Feston hejme. Mi tamen trovis restoracion malfermitan kaj tie vespermanĝis. Mi rimarkis, ke multaj familioj estis tie kunmanĝantaj kaj komprenis, ke la tradicio iomete ŝanĝiĝas laŭ trajtoj de nia epoko: Kelkaj familioj jam preferas rezervi ĉambron en restoracio anstataŭ kuiri la specialajn pladojn de la Printempa Festo, kies kuirado postulas multe da laboro. Dum sekvaj jaroj mi atestis la evoluon de la apoj pri liverado de manĝaĵoj, produktoj el superbazaro kaj aliaj. Vi mendas, kion vi bezonas kaj post duonhoro ricevas ĝin en via hejmo. Tiuj apoj populariĝis eĉ pli dum la pandemio, tiel ke homoj nuntempe preferas aĉeti, kion ili bezonas per apo, ol persone iri al superbazaroj aŭ restoracioj.


Homoj promenas en turisma strato de Xiamen dum la Printempa Festo de 2023.


Dum la Printempa Festo nun mi havas multajn elekteblojn pri restoracioj kaj superbazaroj en la apoj kaj ne plu bezonas iri tra la urbo en serĉado de malfermitaj vendejoj. Mi supozas, ke multaj familioj mendas almenaŭ parton de la manĝaĵoj per apo anstataŭ kuiri ĉiujn pladojn, kaj ankaŭ superbazaraj servoj fariĝis pli oportunaj, tiel ke ne estas tiom grave stoki manĝaĵojn hejme por la Printempa Festo.


Ankaŭ estas pli granda la nombro de ĉinoj, aparte gejunuloj, kiuj preferas kapti la Printempan Feston kiel ŝancon por turisme vojaĝi. Mi havas ĉinajn amikojn, kiuj loĝas proksime de siaj gepatroj kaj ofte ilin vizitas dum la jaro, do en la epoko de la Printempa Festo ili preferas turismi eksterlande. Tiu kutimo estas pli bone akceptata. Sed malgraŭ tiom da ŝanĝiĝoj en nia vivostilo, plejparto de la ĉinoj ankoraŭ preferas pasigi almenaŭ la unuajn du tagojn de la ferio kun familio. Ekde la tria tago, la nombro de turistoj okulfrape kreskas en ĉinaj urboj.


La tradicioj de la Printempa Festo eble iom ŝanĝiĝos en estonteco, sed ĝia esenco ĉiam restos en la koroj de ĉinoj. Feliĉan Printempan Feston!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kial en Ĉinio estas Jaro de Serpento? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio