Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
610 milionoj da homoj/fojoj trapasis landlimon de Ĉinio en 2024!
2025-01-15


La Ĉina Administracio pri Enmigrado publikigis datumojn la 14-an de januaro. La datumoj montras, ke en 2024 la nombro de tiuj, kiuj trapasis la landlimon de Ĉinio, estis 610 milionoj da homoj/fojoj, je 43.9% pli multe ol 2023. Inter la homoj, estis 64.882 milionoj da eksterlandanoj, je 82.9% pli multe ol 2023. Entute 20.115 milionoj da eksterlandanoj/fojoj eniris Ĉinion senvize laŭ koncerna politiko, je 112.3% pli multe ol 2023.


En 2024 entute 2.597 milionoj da vizoj/fojoj estis donitaj al eksterlandanoj, je 52.3% pli multe ol 2023, el kiuj 1.476 milionoj da vizoj/fojoj estis eldonitaj, pliiĝinte je 87.3%. La nombro de homoj taŭgaj por la senviza politiko pliiĝis je 113.5%. Precipe, post la ampleksa malstreĉiĝo kaj optimumigo de la vizopolitiko, la nombro de homoj venantaj al Ĉinio pliiĝis je 29.5% monat-post-monate.


Sekve, la administracio pliiĝos servojn por altnivela pordmalfermo kaj altkvalita disvolvo, kaj plu faciligos vizitojn de ĉinoj kaj eksterlandanoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng



















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La laboro de Ĉinio por preventi kaj mildigi naturkatastrofojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio