Produktado kaj vendado de aŭtoj de Ĉinio starigis novajn rekordojn en 2024 |
2025-01-15 |
La plej novaj datumoj publikigitaj de la asocio de aŭto-fabrikistoj de Ĉinio montras, ke en 2024 la produktado kaj vendado de aŭtoj atingis respektive 31.282 milionojn kaj 31.436 milionojn, pliiĝinte je 3.7% kaj 4.5% kompare kun la lasta jaro. Eksportado de ĉinaj aŭtoj daŭre kreskis, kun la nombro de 5.859 milionoj, pliiĝinte je 19.3%. En 2024 la produktado kaj vendado de novenergiaj veturiloj respektive atingis 12.888 milionojn kaj 12.866 milionojn, pliiĝinte je 34.4% kaj 35.5% kompare kun la lasta jaro. La vendado de novproduktite novenergiaj aŭtoj okupis 40.9% de la totala eksportado de novaj aŭtoj, pliiĝinte je 9.3% kompare kun tiu de 2023. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |