Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ekstera komerco estis fruktodona en 2024
2025-01-14

La 13-an de januaro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri atingoj de Ĉinio en altkvalita ekonomia disvolvado por diskonigi la situacion de importado kaj eksportado de 2024. Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de pli ol 150 landoj kaj regionoj tra la mondo, kaj la nombro pligrandiĝas.


Por la unua fojo, la proporcio de importado kaj eksporto de Ĉinio en landoj partoprenantaj la iniciaton "La Zono kaj Vojo" superis 50%. En 2024 la importado kaj eksportado de Ĉinio kun tiuj landoj pliiĝis je 6.4%, okupante 50.3% de la tuta internacia komerco de la lando. Eksportado kaj importado respektive pliiĝis je 9.6% kaj 2.7%. Ĝis 2024 la totala nombro de kargotrajnoj veturantaj inter Ĉinio kaj Eŭropo superis 100 mil.


Plejparto de la komercado venas de emerĝantaj merkatoj kiel ASEAN. Ĉinio senĉese antaŭenigas orient-azian kunlaboron kaj regionan ekonomian integriĝon, plifortigas industrian ĉenan kunlaboron kun ASEAN, la kreskado de eksterkomerco kun ASEAN daŭras por sinsekvaj naŭ jaroj, kaj ambaŭ flankoj reciproke estas la plej granda komerca partnero en sinsekvaj kvin jaroj. En 2024 la kunlabora mekanismo de BRICS-landoj daŭre disvolviĝis, la importado kaj eksportado inter Ĉinio kaj aliaj BRICS-landoj kaj partneraj landoj pliiĝis je 5.5%. Ĉinio daŭre plifortigas ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Latin-Ameriko, Afriko, la kvin centraziaj landoj, Centra kaj Orienta Eŭropo ktp.


Eŭropa Unio estas la plej granda fonto de Ĉinio pri importitaj konsumaj varoj kaj la plej granda eksporta merkato por mekanik-elektraj produktoj de Ĉinio. La du flankoj havas proksimajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn. En 2024 la duflanka komercado kreskis je 1.6%, kaj tiuj kun Francio, Hispanio kaj Hungario respektive pliiĝis je 2%, 4.5% kaj 12.9%. Dum la sama periodo, la ĉin-usona komercado kreskis je 4.9%. Ĉinio importis agrikulturajn produktojn, energiproduktojn, medikamentojn kaj aviadilojn, kaj eksportis vestaĵojn, konsumajn elektronikajn produktojn, hejmajn aparatojn ktp al Usono, atingante reciprokan profiton kaj kungajnon.


Redaktoro: Xie Ruifeng















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La laboro de Ĉinio por preventi kaj mildigi naturkatastrofojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio