Alilandaj investantoj plivastigas sian komercon en Ĉinio en la nova jaro |
2025-01-13 |
En la lastaj tagoj de 2024, pluraj fremdlandaj aŭtofabrikantoj anoncis siajn planojn pri komerca ekspansio en Ĉinio. Tio estigis novan ondon de kunlaboro. La komerca ekspansio de fremdlandaj investantoj en Ĉinio estas en plena florado. Por fremdlandaj kompanioj, la forta vigleco de la ĉina merkato donas impulson al disvolviĝo. Ĉinio nun akcelas la disvolvadon de la novkvalitaj produktivaj fortoj. La inteligenta kaj mediamika tendenco de la industrio fariĝas pli kaj pli klara. Ĉi tio liveras al fremdlandaj kompanioj pli da ŝancoj. Xu Daquan, prezidanto de la filio de Bosch en Ĉinio, diris, ke li atendas kunlaboron kun novigemaj ĉinaj kompanioj por utiligi iliajn sukcesojn en produktado aŭ fari komunajn esplorojn kun ili. Analizantoj diris, ke Ĉinio havas avantaĝojn de forta merkata sistemo, merkata grandeco, industriaj ĉenoj kaj altkvalifikitaj laboristoj, kiuj donas fortan subtenon al ampleksa planado de la valor-kreado por fremdlandaj kompanioj. En pli profunda nivelo, la kresko kaj stabileco de Ĉinio en plivastiĝanta malfermo firmigis la fundamenton de komerca ekspansio de fremdlandaj kompanioj en Ĉinio. Laŭ prognozoj de pluraj alilandaj institucioj pri perspektivoj de tutmondaj investoj en 2025, la ĉina merkato restas populara. Morgan Stanley anoncis, ke atento pri la uzo de AI en Ĉinio senĉese pliiĝas. La disvolva spaco de la novaj superaj industrioj konstante plivastiĝas. Kiel Nobel-premiito pri ekonomio Michael Spencer diris antaŭ nelonge: "Ĉinio estas neanstataŭigebla." (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |