Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du novjaraj festoj en la sama monato
2025-01-09

En la nokto de la 31-a de decembro, homoj tra la mondo ŝatas renkontiĝi kun amikoj kaj familianoj por adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan. Tio okazas pro la fakto, ke en 1582 la papo Gregorio, la 13-a proklamis la gregorian kalendaron, tuj alprenitan de kristanaj landoj. Nuntempe, eĉ en nekristanaj landoj, tiu kalendaro populariĝis kiel civila kalendaro. Sed la origino de la tradicia ĉina kalendaro estas multe pli frua, el Han-dinastio (206 a.K.-220), kaj ĉinoj ĉiam uzis ĝin kiel referencon por festi novjaron. Nur en 1949, post kiam la Ĉina Popola Respubliko estis fondita, la lando alprenis gregorian kalendaron kaj agnoskis la unuan de januaro kiel feritago, laŭ la internacia kutimo.


Lanterno en la lanterna festivalo de la parko Shiyuan de Pekino en 2023


Kio pri la celebrado de novjaro laŭ la ĉina kalendaro? Ĉu ĉinoj ĉesis festi ĝin, aŭ alkutimiĝis celebri novjaron dufoje? Oficiale, ambaŭ novjaroj estas feritagoj, sed la celebrado de la tradicia ĉina novjaro estas multe pli grava por ĉinoj. Ĝis la fino de Qing-dinastio (1616-1911), ĉina novjaro nomiĝis 元旦 (yuandan, novjara tago), sed kiam la lando fariĝis respubliko, oni ŝanĝis ĝian nomon al 春节 (chunjie, printempa festo). Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la malnova nomo Yuandan estis ekuzita por la gregoria novjaro, dum la nomo Chunjie restis uzata por la ĉina novjara festo. Ĉi-jare, ambaŭ festoj okazas en januaro.


Sed, kiel ĉinoj festas novjaron laŭ la gregoria kalendaro? Kelkaj homoj komprenas ĝin kiel okcidentan feston kaj pro tio klopodas imiti eksterlandajn tradiciojn, kiel retrokalkuli la alvenon de novjaro, drinki ĉampanon kaj festi per muziko kaj danco. Kelkaj familioj faras la malon, transplantante al la gregoria novjaro tradiciojn de la ĉina novjaro. Kaj estas, evidente, tiuj kiuj ne vidas kialon por festi novjaron en la unua de januaro. Sekvi la gregorian kiel civilan kalendaron kaj celebri la tradiciajn ĉinajn festojn laŭ la tradicia ĉina kalendaro estas la solvo trovita de ĉinoj por sin modernigi en tiu kampo, alprenante internaciajn kalendaron kaj festotagojn sen forĵeti siajn tradiciojn.


En miaj unuaj du jaroj en Ĉinio, mi festis la gregorian novjaron en la urbo Tianjin, apud Pekino. Antaŭ jarcento, Tianjin estis plena de alilandaj koncesioj, el kiuj la urbo heredis la belan eŭropecan arkitekturon de sia urbocentro. La bonaj restoracioj de ĝia itala kvartalo helpis min rekrei la etoson kaj manĝkutimojn de novjara festo en Brazilo. Por plibonigi eĉ pli la feston, la spektaklo de artfajraĵoj noktomeze ne estis malpli bona ol tiu de ordinaraj brazilaj grandaj urboj.


La 31-an de decembro homoj amasiĝas por spekti leondancon en Suzhou.


Sed mia plej memorinda sperto pri novjaro en Ĉinio okazis inter 2019 kaj 2020. Tiu estis la nura fojo, almenaŭ ĝis nun, ke mi laboris dum la novjariĝo, sed la laboro ne povus esti pli bona: mi vojaĝis al Suzhou en la provinco Jiangsu en la 31-a de decembro por raporti pri la novjara festo en tiu urbo, unu el la malmultaj en Ĉinio, kiu sukcesis disvolvi originalan tradicion por festi novjaron laŭ la gregoria kalendaro.


Alveninte tie, jen la unua surprizo: oni preparis specialan bankedon por nia delegitaro de alilandaj raportistoj. Nia gastiganto, funkciulo de loka registaro, estas el familio, kiu celebras ambaŭ novjarojn, la gregoria kaj la ĉina, laŭ la tradicia ĉina kutimo. Tio signifas, ke lia familio pasigas tiun nokton kune, sed li, pro laboro, tiufoje ne povus celebri kun familianoj -- io akceptebla por li en tiu dato, sed ne en la ĉina novjaro. Li prizorgis ĉiujn detalojn por doni al ni specialan novjaran bankedon laŭ la novjara tradicio de lia familio.


Inter la multaj pladoj sur la tablo, mi aparte memoras la fiŝon, kiu en la ĉina kulturo reprezentas abundo; la nudelojn, kiuj simbolas longan vivion; kaj la glurizajn bulojn, ligitajn al la lanterna festo, kiu markas la finon de la periodo de la Printempa Festo, sed en suda Ĉinio ĝi ankaŭ estas konsumata komence de novjaro kiel simbolo de bonŝanco. Ĉar novjaraj bankedoj dum la Printempa Festo okazas en la intimeco de familiaj hejmoj, tiuj, kiu ne havas ĉinan familion, ne havas ŝancon sperti ĝin, sekve tiu bankedo en Suzhou estis la sperto plej proksima al tipe ĉina celebrado de novjaro, kiun mi spertis ĝis nun. Certe memorinda okazo.


Kaj venis la plej speciala momento de tiu nokto: la vizito al templo Hanshan, novjara tradicio estigita antaŭ pli ol kvaronjarcento. Tie homoj renkontiĝas ĉe sonorilturo por spekti bonzon perkuti la sonorilon 100-foje, unu fojo po ĉiu deko da sekundoj. La 100-a fojo okazas ekzakte noktomeze. Proksime al la templo, amaso da homoj koloktiĝis sur placo por ĝui prezentaĵojn de tipaj dancoj kaj muzikoj de Ĉinio, inkluzive de leondanco. La ĉirkaŭaĵo de la templo estis ornamita de ĉinaj lanternoj kaj ruĝaj ornamaĵoj, kaj la festo ŝajnis al mi tre simila al la templaj foiroj, kiuj estas popularaj dum la Printempa Festo.


Sonorilturo de la templo Hanshan en Suzhou


Post eniri la templon, mi sekvis homojn ĝis korto plena je fumo kaj odoro de incenso, kie budhanoj estis farantaj siajn preĝojn por la novjaro. Subite mi aŭdis la sonorilon: Estis la komenco de la atendado de la novjaro. Ĉiuj silentis kaj priatentis la bonzon sur la turo, mense kalkulante la tempopason. En la lastaj dek sekundoj, vizitantoj eknombris la lastajn sekundojn de la jaro. Noktomeze homoj eksalutis unuj la aliajn.


Mi restis en Suzhou ĝis la 4-a de januaro, kaj tie mi unuafoje informiĝis, pere de ĉinaj amaskomunikiloj, pri la unuaj kazoj de mistera pneŭmonito en Wuhan, kiu poste fariĝis konata kiel KOVIM-19. Tiu mia sperto montras, ke estas falsaj la onidiroj pri cenzuro al novaĵoj pri tiu temo fare de la ĉina registaro. La vero estas, ke ĉinaj amaskomunikiloj estis la unuaj, kiuj priatentis la temon, kiun mi akompanis ĉiutage. En la du sekvaj novjaroj mi restis hejme. En 2023 vivo renormaliĝis iom post iom kaj novjaraj festoj, kaj hejme kaj en drinkejoj kaj restoracioj, refoje populariĝis.


Parko Shougang, inaŭgurita por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022, ekde 2023 estas la loko de la plej granda publika festo por akcepti la novjaron laŭ la gregoria kalendaro. Kvankam en la Printempa Festo familioj kutime restas hejme, tamen en la nokto inter decembro kaj januaro multaj homoj, aparte gejunuloj, preferas amuziĝi en publikaj lokoj. Artfajraĵoj ankoraŭ estas tradicio observata en kelkaj urboj, sed lastatempe ĝi estas malinstigata, foje eĉ malpermesata, en pluraj ĉinaj urboj por preventi incendiojn kaj akcidentojn kaj protekti la medion. Por anstataŭi artfajraĵojn, multaj ĉinaj urboj alprenas lumspektaklojn kaj prezentaĵojn per spavoj. Lanternaj festivaloj, kiel tiu de Yuyuan-ĝardeno en Ŝanhajo, ankaŭ populariĝis kaj allogas pli kaj pli da turistoj. Drinkejoj, restoracioj kaj dancejoj ankaŭ kutimas prepari specialajn eventojn por novjaro. Por bonvenigi la jaron 2025 en Pekino, parto de la brazila komunumo en la urbo renkontiĝis en brazila restoracio, kie estis festo kun brazila DĴ kaj koncerto de la sambogrupo Quebra Cavaco.


Fine, mi kaptas la okazon por deziri feliĉan novjaron al ĉiuj miaj legantoj!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto

















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto Xi Jinping donis ordonon pri plenfortaj savoj por Xizang - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio