Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
2025, jaro plena je vigleco
2025-01-06

Komence de 2025 la turisma merkato de Ĉinio montras plenan viglecon. Antaŭ kaj post la novjara ferio, mendoj por altklasaj hoteloj kaj eksterlandaj vojaĝoj pliiĝis je 30% kaj 80% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.


Samtempe estis novaj progresoj en grandaj infrastrukturaj projektoj, aldonante novan movforton al altkvalita disvolviĝo.


La 1-an de januaro la fervoja kompanio perfektigis siajn servojn kaj planas transporti 11.5 milionojn da vojaĝoj kaj aranĝi 10.43 mil trajnojn nur por pasaĝeroj, inkluzive de 342 pliaj trajnoj.


En la Novjara Tago, la ĉin-produktita granda aviadilo C919 unuafoje plenumis flugadon de komerca aerlinio inter Ŝanhajo kaj Hongkongo, ĝi oficiale lanĉis sian komercan entreprenadon sur regionaj itineroj.


Je nul horo de la 1-a de januaro 2025, la ĉin-eŭropa kargotrajno, ŝarĝita per 50 konteneroj da hejmaparatoj, teksaĵoj, kemiaĵoj kaj aliaj varoj, forlasis Xi'an-an Internacian Havenon kaj ekveturis okcidenten al Uzbekio.


En 2025 ĉinoj plenumos la taskojn de la 14-a Kvinjara Plano kaj metos solidan bazon por la 15-a Kvinjara Plano. Starante sur tero plena je vigleco en la nova epoko, pli ol 1.4 miliardoj da ĉinoj kunlabore eniras la novan jaron kun koroj plenaj je espero!


Redaktoro: Xie Ruifeng















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Novjara parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping por 2025 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio