Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 10 plej gravaj okazaĵoj en Esperantujo en 2024
2024-12-31

1. Afriko unuafoje gastigis UK-n


La sukcesa okazigo de la 109-a Universala Kongreso de UEA (UK) en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto, estis realigo de malnova revo de afrikaj esperantistoj kaj deziro de la Esperanta komunumo, ĉar ĝi markas la unuan fojon, ke UK okazis en afrika lando. Tio estas historia momento por Esperantujo kaj espereble stimulos pluan disvolvadon de afrika movado. Kadre de la kongresa programo, sub la gvido de la Ĉina Esperanto-Ligo, okazis la aktivaĵo Ĉina Tago, kun klarigoj pri la disvolvado de la lando kaj foto-ekspozicio titolita "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio".


2. IJK unuafoje okazis en balta regiono


La 80-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis en Ŝventojo, Litovio, de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto. Ĝi estis la unua IJK okazinta en balta regiono, organizita de la Litova Esperantista Junulara Organizo (LEJO) sub la gvido de TEJO. Dum la komitatkunveno de TEJO en la 19-a de aŭgusto estis aprobita la Manifesto de Ŝventojo, kun la celo plifortigi rilatojn inter TEJO kaj Unesko kaj konfirmi Esperanton kiel internacian lingvon taŭgan por semi pacon kaj justecon inter popoloj.


3. 70-jariĝis la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto


La rezolucio akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 10-an de decembro 1954 en la urugvaja ĉefurbo Montevideo estas unu el la plej gravaj atingoj de UEA ĉe Unesko. La rezolucio agnoskis la rezultojn atingitajn de Esperanto en intelekta interŝanĝo kaj alproksimigo de la popoloj de la mondo, kaj ke tiu atingoj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko. La 10-an de decembro 2024, UEA festis en la parlamenta palaco en Montevideo la kunlaboron kun Unesko sub la slogano "UNESKO kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro pri lingvaj homaj rajtoj".


4. Kjara ricevis prestiĝan premion FAME


FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj kaj la urbo Aalen en Germanio anoncis la esperantistan muzikiston Kjara (Chiara Raggi) el Italio kiel gajninton de ĉi-foja eldono de ĝia kulturpremio por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. La Kulturpremio estas aljuĝata ĉiun duan jaron.


5. Stela Besenyei-Merger elektita Esperantisto de la Jaro 2024


La 15-an de decembro en Zamenhof-tago "La Ondo de Esperanto" anoncis ĉi-jaran laŭreaton de la premio Esperantisto de la Jaro. Eszter (Stela) Besenyei-Merger, 37-jara denaska esperantistino el Hungario, kiu en 2021 iniciatis la literaturan projekton Bobelarto, estis elektita Esperantisto de la Jaro 2024. Ŝi kuraĝigas homojn legi Esperantan literaturon kaj ankaŭ verki en Esperanto, ekzemple, kadre de MoVeMo (Monda Verk-Monato) aŭ INK (Internacia Novel-Konkurso), en kiu ŝi estas sekretario.


6. 12 esperantistoj premiitaj en la Panteono de Edukado.net


Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro Edukado.net kaj de la Zamenhof-tago, Edukado.net premiis 12 elstarajn esperantistojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. La ĉi-jaraj premiitoj estas Michael Farris (Pollando), Nicolau Dols (Hispanio), Sabine Fiedler (Germanio), Derek Roff (Usono), Jouko Lindstedt (Finnlando), Daniel A. C. Garcia (Argentino), Jérémie Sabiyumva (Burundo), Manirakiza A. Patrick (Burundo), Ivan Bujdosó (Hungario), Ahmad Reza Mamduhi (Irano), Ikuko Kitagawa (Japanio) kaj Nedeljka Ložajić (Serbio).


7. Forpasoj en 2024


Kelkaj elstaraj esperantistoj forpasis en 2024, inter ili estas Christvit Ngongo Mbuangi, konata samideanino el Demokratia Respubliko Kongo; hungara tradukisto kaj redaktoro Péter Rados; elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas, honora membro de UEA; elstara instruisto, arkivisto kaj aktivulo Claude Gacond, honora membro de ILEI, UEA kaj SES kaj ankaŭ la unua laŭreato de la premio FAME. Krom tiuj menciitaj, pluraj aliaj esperantistoj, ĉu famaj aŭ ne, forlasis nian mondon en 2024, kaj daŭrigi la laboron por Esperanto estas la plej bona omaĝo, kiun ni povas fari al ili ĉiuj.


8. EU-estro respondis al peto igi Esperanton oficiala lingvo de EU


La japana samideano Etsuo Miyoshi, konata pro sia reklamkampanjo por popularigi Esperanton en Eŭropa Unio (EU), sendis leterojn, kunsubskribitajn de Seán Ó Riain, Renato Corsetti kaj Martin Haase, al eŭropaj aŭtoritatoj, inkluzive de Ursula von der Leyen, prezidanto de Eŭropa Komisiono. Kvankam la komisiono ne havas povon por decidi pri tiu temo, ĝi tamen deklaris, ke Esperanto-agadoj rajtas ricevi subvenciojn de EU pere de la programoj Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo. Intertraktado daŭras por ke Esperanto estu agnoskata kiel nemateria kultura heredaĵo de EU.


9. Ĉina Esperanto-Ligo okazigis la retan eventon "Kanti ĉinajn kantojn Esperante"


La 15-an de decembro, celebre al Zamenhof-tago, Ĉina Esperanto-Ligo okazigis la eventon “Kanti ĉinajn kantojn Esperante”, kun reta partopreno de pli ol 120 esperantistoj el pluraj urboj de Ĉinio. La eventon prezidis Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo. Pluraj esperantistoj registris filmetojn kantante ĉinajn kantojn en Esperanto, kaj aparte menciinda estas la kanto "Mi kaj mia Patri'", prezentita de la koruso de la Ĉina Esperanto-Ligo.


10. Vinilkosmo kaj Eurokka fariĝis mezaĝaj


Esperanto Rok-Asocio (Eurokka) estis fondita en 1988. Origine kreita por okupiĝi pri rokmuziko, ĝia agadkampo ampleksiĝis kaj ĝi fariĝis asocio okupiĝanta pri Esperanta muziko. Unu el la plej gravaj atingoj de Eurokka estis la starigo de la muzikeldonejo Vinilkosmo, nuntempe la ĉefa eldonejo de Esperanta muziko en la mondo.


Redaktoro: Rafael Henrique Zerbetto















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Finkostruita Shunde-pontego de Guangdong-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio