Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel ĉinoj celebras Kristkaskon?
2024-12-27

Por homo naskiĝinta en lando kiel Brazilo, kun kulturo kaj sociaj tradicioj profunde enradikiĝintaj en kristanaj valoroj, estas tre malfacile eĉ imagi, kiel oni festas Kristnaskon en landoj kiel Ĉinio, antikva civilizacio kun tradicioj kristaliĝintaj antaŭ jarmiloj. Sed sperti Kristnaskon en Ĉinio povas esti mirinda sperto: en mondo pli kaj pli plena je maltoleremo, ni urĝe bezonas ekzerci nian kapablon analizi la mondon el aliaj perspektivoj por tiel disvolvi empation kaj lerni aprezi la belecon kaj valoron de la riĉa civilizacia diverseco de la homaro.


La unua Kristnaskarbo, kiun mi vidis en Ĉinio, fotita en 2015


Eventoj kaj dekoracio


Mi alvenis en Ĉinio en oktobro 2015 kaj ekde tiam pasigis multajn Kristnaskojn en la lando. Decembre de tiu sama jaro mi vizitis kristnaskan bazaron en Pekino. Tio estas eŭropa tradicio, tre simila al brazila kermeso, kiu populariĝis ankaŭ en Ĉinio. Tiuj bazaroj estas oportunaj por aĉetado de kristnaskaj dekoracioj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ankaŭ estas facile rimarkebla la mikso de okcidentaj kristnaskaj tradicioj kun la ĉina tradicio de la Printempa Festo: Kristnaska viro kaj kristnaskarboj estas troveblaj apud bestoj de la ĉina zodiako, kristnaskecaj lumoj miksiĝas kun tradiciaj ĉinaj lanternoj, kaj tiu bela nokta lumigo daŭras ĝis la Lanterna Festo, kiam finiĝas la Printempa Festo.


Ĉinino pozas por kristnaska foto kun pomo en la mano.


Munti kristnaskarbon hejme kaj diskonigi ĝiajn fotojn en sociaj retejoj fariĝis populara aktivaĵo inter ĉinaj gejunuloj. Kompreneble multaj el ili ne konas la originon nek la simbologion malantaŭ tiu tradicio, sed ili tre ŝatas tion fari. Multaj homoj ankaŭ ŝatas ornami siajn hejmojn kaj personajn posedaĵojn kun kristnaska dekoracio. Alia interesa trajto de Kristnasko en Ĉinio estas la vestaĵoj: aparte inter la gejunuloj, estas popularaj vestaĵoj, koltukoj kaj kapuĉoj kun temoj de Kristnasko. Kelkaj ĉinaj virinoj ŝatas ornami sian hararon per pupetoj en formo de kristnaska viro aŭ cerva korno. Sed aparte interesa afero estas la populariĝo de tradiciaj vintraj ĉinaj vestaĵoj, kiuj aspektas simile al la vestaĵo de la kristnaska viro!


Kristnaska manĝaĵo


Renkonti amikojn kaj parencojn por kunmanĝi en la nokto antaŭ Kristnasko ankaŭ fariĝis modo en Ĉinio. Komence tio estis nur imitado de la okcidenta tradicio, sed iom post iom kreiĝas tradicio ĉirkaŭ la dato, surbaze de la koncepto manĝi kune kun ŝatataj homoj. Varma vino, tre populara en Brazilo dum junio, estas facile trovebla en ĉinaj restoracioj en la kristnaska epoko kaj populara inter ĉinoj dum tiuj tagoj. Ĉi-jare mi unuafoje estis invitita manĝi kun ĉinaj amikoj en la nokto antaŭ Kristnasko, kaj ni elektis ĝuste tion por drinki.


Kion ĉinoj manĝas dum kristnaska bankedo? Surbaze de specialaj menuoj de pekinaj restoracioj por tiu dato kaj ankaŭ de fotoj, kiujn amikoj afiŝis en sociaj retejoj, mi konkludis, ke Ĉinio ekdisvolvas propran tradicion pri tio, kiu miksas la okcidentan kristnaskan tradicion, kiun ĉinoj supraĵe konas el interreto, filmoj kaj dramserioj, kun la simbola valoro de tipaj ĉinaj pladoj, inkluzive de tiuj konsumataj dum la Printempa Festo. Spageto preparita laŭ la itala stilo, ekzemple, estas ofta plado en ĉinaj kristnaskaj bankedoj, ĉar ĝi miksas la okcidentan kuirarton kun la ĉina koncepto, kiu ligas longan nudelon al la bondeziro pri longa vivo. Alia populara plado estas jiaozi, kiu simbolas prosperon pro ĝia ingota formo. La 25-an de decembro estis jiaozi-o en la menuo de la manĝejo de mia laborejo. Ĉu koincido?


Donacoj kaj kristnaskaj kartoj


La kutimo interŝanĝi donacojn kaj kartojn okaze de Kristnasko ne estas tiom populara en Ĉinio. En tiom da Kristnaskoj en la lando, mi nur unufoje gajnis kristnaskan karton kaj ĝi ne entenis ajnan bondeziran mesaĝon propramane skribitan de la donacinto, kiel ni kutime faras en Brazilo.


Pomo fariĝis simbolo de Kristnasko en Ĉinio.


Pri interŝanĝo de donacoj, Ĉinio havas tre interesan kaj unikan kristnaskan tradicion: En la antaŭkristnaska nokto, homoj donacas pomojn al amikoj kaj familianoj. "Antaŭkristnasko" en la ĉina lingvo estas konata kiel "ping'an ye", paca nokto. Ĉar la vorto paco, "ping'an" sonas simile al pomo, "pingguo", ĝi fariĝis "poma nokto". Pro tio, pomo fariĝis konata simbolo de Kristnasko en Ĉinio.


Signifo de Kristnasko en Ĉinio


Por milionoj da kristanoj, kiuj vivas en Ĉinio, la signifo de Kristnasko ne estas malsama ol tiu, kiun ni trovas inter brazilaj kristanoj. La katolika eklezio en Pekino okazigas ne nur plurajn ĉinlingvajn mesojn, sed ankaŭ kelkajn mesojn en fremdaj lingvoj por eksterlandanoj. Protestantaj preĝejoj same kutimas provizi diservojn en la ĉina kaj aliaj lingvoj, por faciligi partoprenon de alilandanoj. Tamen, por plejparto de la ĉinoj, la celebrado de Kristnasko estas klopodo sperti kaj kompreni fremdajn kulturojn. Tiu fenomeno ja havas komercan trajton, tre bone ekspluatatan de butikcentroj, drinkejoj kaj restoracioj, sed ĝi ja entenas sinceran deziron de ĉinoj dialogi kun la okcidenta civilizacio.


En tiu klopodo por dialogo, simboloj de Kristnasko gajnas novajn signifojn kaj interpretojn surbaze de la tradicia ĉina kulturo kaj estas riĉigataj de elementoj de tradiciaj ĉinaj festoj, kiel lanternoj, interdonacado de fruktoj kaj renkontiĝo kun familianoj kaj amikoj. Fine, la esenco de Kristnasko estas festi la vivon kun homoj de ni amataj, ĉu ne? Ĝuste tion ĉinoj atingis, sed per malsama vojo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kristnaska dekoracio en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio