Okazis la 42a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj |
2024-12-24 |
La 21an kaj la 23an de decembro 2024 okazis en Suwon, la Korea Respubliko, la 42a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj (KS). KS de 2024 estis gastigita de Korea Esperanto Junularo (KEJ). La temo de la KS estas "Komune Seminarion". Aliĝis al la aktivado 30 homoj el 5 landoj, nome la Korea Respubliko, Ĉinio, Japanio, Vjetnamio kaj Indonezio. Komuna foto Volontuloj de KS de 2024 En la inaŭguro, So Jinsu, estrarano de UEA, donis salutmesaĝon al la aktivado kaj faris prelegon "Komuna Seminario Historie". Prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) Tran Hoan faris prelegon "La 81a IJK". La inaŭguron prezidis Heeyeon OH, prezidanto de KEJ. Ĉinaj ĉeestantoj Zhao Wenqi kaj Sheng Min donacis la gazeton UNESKO-Kurieron al So Jinsu Zhao Wenqi prelegis Dek ĉinoj ĉeestis la ĉijaran KS, ili profunde impresis la partoprenantojn. Reprezendanto de Ĉina Junulara Esperanta Asocio (ĈJEA) Zhao Wenqi dividis sian interesan vojaĝon laŭ la Granda Muro, li prezentis la historion kaj belecon de la Granda Muro, kio altiris la atenton de partoprenantoj kaj vekis ilian intereson ekkoni Ĉinion. Ankaŭ Sheng Min, redaktoro de El Popola Ĉinio, prezentis la gazeton UNESKO-Kurieron eldonatan de El Popola Ĉinio kaj la 1-an Deklaman Konkurson de "Ruĝa Folio" en Esperanto organizitan de la Ĉina Esperanto-Ligo. Multaj ĉeestantoj laŭdis la revuon kaj esprimas sian volon partopreni en la konkurso. En ĉi tiu KS, partoprenantoj vidis la vidpunktojn, memfidojn kaj amikecon de aziaj junuloj. Por la estonteco kaj disvolviĝo de KS, ili esprimis la ideojn uzi KS kiel la platformon por kunlabore antaŭenigi la interŝanĝojn de kulturoj en diversaj landoj, kaj helpi la evoluon de Esperanto. Redaktoro: Sheng Min Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |