Zhou Enlai, la unua ĉefministro de nova Ĉinio |
2024-12-24 |
Naskiĝinta la 5-an de marto 1898 en Huai'an de Jiangsu-provinco en Ĉinio, Zhou Enlai estas unu el la plej elstaraj figuroj de nova Ĉinio kaj daŭre estas modelo kaj inspiro por homoj, kiuj priesploras vojon por disvolvi sian landon kaj plibonigi la vivon de sia popolo. Bronza statuo de Zhou Enlai antaŭ la konstruaĵo, kie oni povas viziti imitaĵon de lia oficejo en Zhongnanhai Xihuating en Pekino En Huai'an la memorigejo pri la vivo de Zhou Enlai kun areo de 400 mil kvadrataj metroj havas interesan arkitekturon, kiu kombinas ĉinan kaj okcidentan tradicion, spegulas la influon de ĉina kaj okcidenta kulturoj en la penso de Zhou, kiu komencis siajn studojn en privata lernejo en Huai'an, sekve li iris al Tianjin por diplomiĝi en Nankai-lernejo, kaj de tie iris al Japanio kaj Francio por daŭrigi siajn studojn, fariĝinte homo tre klera kun kapablo transiri inter la pensmanieroj de malsamaj kulturoj. Spertinte malfacilaĵojn en sia infaneco, Zhou Enlai decidis pasie sindediĉi al studado kun la celo kontribui por levi Ĉinion. En juneco li engaĝiĝis en la Movado de 4-a de Majo, kaj dum lia tempo en Eŭropo li lernis pri malsamaj sistemoj pri regado kaj faris detalan komparadon inter ili, konkludinte, ke komunismo estus la plej taŭga sistemo por Ĉinio. Zhou fariĝis unu el la plej fruaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj en 1924 li fariĝis direktoro de la politika departemento de Huangpu-a Armea Akademio. Li sukcese gvidis la Popolribelon de Ŝanhajaj Laboristoj kaj la Nanchang-an Popolribelon, aliĝis al la Longa Marŝado en 1934 kaj konstruis solidan karieron, montrante sin tre kapabla gvidanto, kiu akumulis malsamajn postenojn kaj faris ŝlosilajn kontribuojn por la venko de la ĉina popolo en la agresmilito kontraŭ japanaj invadantoj kaj la revolucio, kiu fondis novan Ĉinion en 1949. Ĉiĉerono klarigas pri la vivo de Zhou Enlai al vizitantoj en la ekspozicio pri li. Ĉefministro Zhou Enlai multe klopodis por popularigi la ĉinan koncepton de paca diplomatio kaj antaŭenigi la kvin principojn de paca kunekzisto, kiuj estas reciproke respekti suverenecon kaj teritorion de aliaj landoj, reciproka neagresemo, reciproka neenmiksiĝo en internaj aferoj de aliaj landoj, egaleco kaj reciproka profito, kaj paca kunekzisto. En la memorigejo ankaŭ estas reproduktita la oficejo de Zhou Enlai en Zhongnanhai en Pekino, kie li laboris kiel ĉefministro. En juneco, Zhou forlasis sian devenurbon por neniam plu reveni, sed Huai'an neniam forgesis tiun knabon, kiu en sia infaneco tutkore sin dediĉis al studado, kredante, ke nur tiel li estus kapabla fari etan kontribuon por solvi la problemojn de sia lando. La vivo de Zhou Enlai, markita de la idealo servi al la socio kaj la deziro prosperigi sian landon kaj la mondon, estas inspiro por ajna bonvolemulo. La ĉefa konstruaĵo de la memorigejo. Ĝia enirejo estas inspirita de la ideogramo Zhou (周), lia familia nomo La memorigejo havas subskribon de Deng Xiaoping, kaj ĝi estas desegnita de Qi Kang kaj havas tri etaĝojn en la ĉefa konstruaĵo, alta je 26 metroj. En la unua etaĝo troviĝas ekspozicio, kiu prezentas lian vivon kaj atingojn per fotoj, dokumentoj kaj objektoj. En la dua etaĝo estas memorhalo, kaj en la tria troviĝas platformo, el kie oni povas panorame rigardi la ĉirkaŭaĵojn. La desegno de la ĉefa konstruaĵo simbolas, ke Zhou Enlai sin dediĉis al servado al la popolo kaj neniam plendis dum sia tuta vivo. La kvar 22-metr-altaj kolonoj, kiuj tenas la tegmenton, simbolas la antaŭenigon, fare de Zhou Enlai, de kvar modernigoj de Ĉinio. Krom la du gravaj konstruaĵoj -- ĉefa konstruaĵo kaj la imitaĵo de Zhongnanhai Xihuating en Pekino, kie troviĝis la oficejo de Zhou Enlai -- la memorigejo ankaŭ havas tri artefaritajn lagojn, kiuj kune okupas 70% de la tuta areo, kaj verdajn areojn ĉirkaŭ ili, unu memorinsulon kaj ankaŭ bronzan statuon de Zhou Enlai. Elstaraj homoj ne estas eternaj, sed iliaj ideoj, idealoj kaj ekzemploj ja estas. Nuntempaj ĉinoj daŭre inspiriĝas en la vivo kaj ekzemplo de Zhou Enlai, kaj akademiuloj kaj politikofarantoj daŭre studas liajn ideojn en serĉado de inspiro por solvi nunajn problemojn. Eĉ en labortago oni povas konstati, ke multaj ĉinoj venas el aliaj urboj por viziti la memorigejon pri Zhou Enlai. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |