Qingcheng-palaco ĉe Xiannongtan-templo malfermita al publiko |
2024-12-24 |
Qingcheng-palaco ĉe Xiannongtan-templo de Pekino estis malfermita al la publiko. Kun historio de pli ol 560 jaroj, tiu palaco estis unuafoje malfermita al publika vizito. Origine nomita Zhaigong, Qingcheng-palaco estis uzata de imperiestroj dum fasto antaŭ ilia preĝado en Xiannongtan-templo, unu el la 15 kulturaj heredaĵoj ĉe la centra akso de Pekino. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |