Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novigaj kaj praktikaj solvoj por plibonigi publikajn servojn
2024-12-23

La 16an de decembro mi partoprenis en la programo The Point with Liu Xin en CGTN kaj havis interesan fruktodonan diskuton pri novigaj kaj praktikaj solvoj por defioj alfrontataj de publikaj servoj kaj spertoj pri urba regado, kun fokuso sur Pekino, urbo kiu ĉisemajne gastigas forumon pri tiu temo. Apartan fokuson oni donis al la servo 12345, la telefonnumero, per kiu oni povas fari sugestojn aŭ raporti problemojn al la registaro. Antaŭe la urbo havis 64 malsamajn telefon-numerojn kun tiu celo, kiuj estis kunigitaj en unu nuran numeron. Kompreneble estas malfacile, el teknika vidpunkto, mergi tiom da malsamaj servoj en unu numeron, sed por la popolo estas multe pli bone, ĉar evitas konfuzon inter malsamaj numeroj kaj la nuna numero estas facile parkerebla.



Mia propra sperto en Brazilo, kie troviĝas malsamaj numeroj por malsamaj servoj, estas bona ekzemplo: Kiam mi estis universitata studento, hundo mortis inter la du vojoj de avenuo antaŭ mia hejmo, mi vokis la servon pri trafiko de la urba registaro, sed ili diris, ke ili nur prizorgas bestojn, kiuj kaŭzas ĝenon al trafiko, kaj ke tio estus respondeco de fajrobrigado. Mi telefonis al fajrobrigado kaj aŭdis, ke ili savas vivantajn bestojn kaj ne respondecas pri tiuj mortaj. Estis granda ĝeno solvi tiun problemon.


La servo de 12345 estas disponebla en pluraj lingvoj, kaj oni havas la devon sekvi la traktadon de ĉiu problemo raportita ĝis kiam ĝi estis kontentige solvita. Kvankam mi delonge scias pri la ekzisto de tiu servo, tamen mi neniam uzis ĝin, ĉefe pro tio, ke mi neniam trovis situacion, kiun mi taksis raportinda aŭ kiu postulus peradon por esti solvita. Mi tamen atentigis, ke mankas al eksterlandanoj, eble ankaŭ al ĉinoj, pli detalajn klarigojn pri la situacioj, kiam 12345 povas esti utila. Mi mem neniam vokis tiun linion, ĉar mi neniam sentis, ke la problemo, kiun mi rimarkis aŭ spertis, estas raportinda, aŭ ke 12345 povus helpi min solvi ĝin. Dum la programo, mi informiĝis, ke ja eblas telefoni al 12345 por raporti malgrandajn problemojn, kiaj bezono de riparo en trotuaro, malĝustan aŭ misgvidan informon sur ŝildo aŭ manko de loko por parki biciklon. Ili ankaŭ povas helpi en solvado de konfliktoj kun najbaroj, interalie.


Zoon Ahmed Kahn, la alia eksterlandano, kiu estis kun mi en la programo, atentis pri tio, ke krom 12345, oni ankaŭ povas kontakti la respondeculojn de la loka komunumo pri lokaj temoj, kaj ili ĉiam estas helpemaj. Mi kaj Zoon ĉiam preferis tiun solvon, homoj preferas trakti rekte kun homoj de ili konataj. Necesas atentigi la fakton, ke multego da homoj laboras ĉiutage por solvi niajn problemojn kaj certigi pli efikan administradon de ĉinaj urboj, kaj gravas danki kaj agnoski la gravecon de ilia laboro.


La invititaj gastoj de la programo, dekstrumen, Rafael Henrique Zerbetto, Wang Xiaohan, Xia Lu, Zoon Ahmed Kahn


Mi substrekis, ke en Ĉinio estas, krom la registaro, ankaŭ la Komunista Partio de Ĉinio, kiu sin organizas en komitatoj tra la tuta lando. Dum vojaĝoj mi konstatis, ke en ajna loko, eĉ en kamparaj vilaĝoj, oni trovas lokan komitaton, kies membroj konas la realon de la loko kaj de la loka popolo, konas la malfacilojn kaj bezonojn spertatajn de ĉiu lokano en la ĉiutaga vivo kaj klopodas helpi la homojn realigi siajn revojn. Tiusence, la regado de Ĉinio tre kontrastas kun tiuj de aliaj landoj: Ekster Ĉinio homoj bezonas mem esplori manieron enkonduki problemon por ke la registaro solvu ĝin, dum en Ĉinio loka komitato mem informiĝas pri eblaj problemoj kaj ne nur solvas tiujn ekzistantajn, sed ankaŭ klopodas por preventi novajn problemojn.


Bedaŭrinde tempomanko malebligis al ni profundigi tiun diskuton, mi ŝatus ankaŭ atentigi, ke la laboroj de lokaj komitatoj kaj ankaŭ de teamoj respondecaj pri publikaj servoj kiel 12345 estas esenca parto de la tutproceza popola demokratio, kiu emfazas la partoprenon de la popolo en la tuta procezo de regado de la lando. Kiam vi transdonas vian sugeston aŭ plendon al koncernulo kaj poste ricevas reagon, vi sentas, ke oni aŭdis vian peton kaj laboris por solvi vian problemon, kaj vi sentas sin respektata kaj aprezata.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al oficĵuro de nova administra ĉefo de Makao - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio