Inaŭguriĝis la 8-a Glaci-neĝa Turisma Karnavalo ĉe la lago Sayram en Xinjiang de Ĉinio |
2024-12-23 |
La 21-an de decembro estis inaŭgurita la 8-a Glaci-neĝa Turisma Karnavalo ĉe la lago Sayram en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En la malferma ceremonio estis mirindaj kulturaj kaj artaj prezentadoj. Sekve, oficiale okazis la malferma ceremonio de vintra skiado ĉe la lago kaj prezento de konkursantoj en la ĉampioneco pri skiado. Skiantoj de diversaj etnoj el malsamaj regionoj de Xinjiang fulm-rapide skiadis malsupren el la montopinto, ardadis surloke la etoso. La lago tiutage havis serenan veteron, kaj ĉirkaŭaj neĝkovritaj montoj kun majesteco estis spegulitaj de la blua akvo kun ondetoj. La tuta pitoreskejo estis plena de turistoj kaj la avenuo ĉirkaŭ la lago estis plena de veturiloj kun turistoj. Tie vizitantoj povas ĝui diversajn glaciajn kaj neĝajn sportojn, kiel motorsledo kaj ski-tubo. La karnavalo estas kulturplena, montrante la belajn vintrajn pejzaĝojn kaj riĉajn etnajn kutimojn. Ĝi havigas al turistoj riĉajn kaj diversajn spertojn de sportado. Tio ne nur plifortigas la popularecon kaj influpovon de la lago kaj altiras pli da turistoj, sed ankaŭ aldonas pli da vigleco al la disvolviĝo de vintra turismo kaj glaci-neĝa ekonomio en Xinjiang. Estontece, la loko daŭre disvolvos glaci-neĝan turismadon, efektivigos la disvolvan koncepton de Xi Jinping "glacio kaj neĝo ankaŭ estas montoj de oro kaj arĝento", utiligante siajn geografiajn avantaĝojn por pli bone servi al turistoj, por ke ili sentu la unikajn ĉarmon kaj tradiciojn de Xinjiang. Fotita kaj raportita de Wang Hanping kaj Jiang Yihan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |