Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈEL okazigas eventon Kanti ĉinajn kantojn Esperante!
2024-12-18


En la 15-a de decembro,  la Zamenhofa Tago, interrete okazis la unua kantprezentado "Kanti ĉinajn kantojn Esperante"organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Al la prezentado ĉeestis sinjorino Zhao Jun, ĉefo de la kontrola komitato de ĈEL, Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, kaj pli ol 120 esperantistoj de Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Chongqing kaj aliaj lokoj de la lando. Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, prezidis la aktivadon.




Depost la ekvarbado de la evento, lokaj asocioj kaj E-organizoj kuraĝigis kaj helpis esperantistojn kaj E-amikojn partopreni. En la prezentado aperis 38 muzikaj videoj de Esperantigitaj ĉinaj kantoj prezititaj de E-sekcio de Ĉina Radio Internacia, Xiamen-a Esperanto-Instituto, E-organizo de Kunming-a Profesia Arta Kolegio, E-grupo de bazlernejo Dongfang en la urbo Changzhou, E-kurso de Taikang-maljunulejo, E-grupo de Zhejiang-a Komunika Universitato kaj aliaj. La temoj de la kantoj inkludas esprimon de patriotismo kiel Mi kaj Mia Patri' kaj Mi Amas Vin, Patrio, kaj popolkantojn kun diversaj trajtoj kiel JasmenoOndoj de Gulang-insulo. La kantoj kun malsamaj stiloj montras al ni la ĉarmecon kaj riĉecon de ĉina kulturo.


Dum la prezentado, la etoso estis arda, spektantoj ĉiam restis en la beleco de la klasikaj ĉinaj kantoj"reverkitaj"per la internacia lingvo. La kantoj estas ankaŭprezentadoj pri kunfandiĝo de orienta kaj okcidenta kulturoj.


Raportita de ĈEL














<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">5-jariĝos la propono de la "karbonaj celoj", kian novan mekanismon Ĉinio starigos? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio