Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
5-jariĝos la propono de la "karbonaj celoj", kian novan mekanismon Ĉinio starigos?
2024-12-18

En la 11-a kaj la 12-a de decembro okazis en Pekino la Centra Ekonomi-labora Konferenco, kiu emfazis la kunordigan ekonomi-kreskon, redukti karbon-ellason, mildigi poluadon kaj pliigi verdan kreskon. 2025 estos la 5-a datreveno de la celo "atingi karbonan pinton en 2030 kaj karbonan neŭtraligon en 2060" proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping. Kaj estas ankaŭ la decidiga jaro por starigo de nova mekanismo por la ampleksa transformo de energikonsuma regado al karbon-ellaso. Fakuloj diris, ke necesas akceli la ampleksan verdan transformadon de ekonomia kaj socia disvolviĝo, plue profundigi la reformadon de la eko-amika sistemo.


Unue, oni devas antaŭenigi la verdan kaj malaltkarbonan transformon de energio. Sub la energia sekureco, oni akcelos la konstruadon de novaj energiaj sistemoj kaj aktive disvolvos fotovoltaan kaj ventan centralojn. Kunordigi la lokan energi-konsumon kaj dissendajn kanalojn de nova energio, kaj plibonigi la akcept-kapaciton de la elektroreto. Indas establi nulkarbonajn industri-parkojn, doni prioritatojn al novaj industrioj kun malalta energikonsumo, malmulta poluo kaj alta aldonvaloro, maksimumigi la uzon de pura energio kaj minimumigi karbon-ellason en la produktado, funkciado kaj administrado de la industriparkoj.


Due, oni devas rapidigi la konstruadon de la landa karbona merkato. Necesas plibonigi la komercan sistemon de karbona ellaso, konstante vastigi tian industrion, riĉigi komercajn specojn kaj metodojn, kaj konstrui pli efikan, dinamikan kaj internacie influpovan karbonan merkaton; plue vastigi la subtenadon al libervola karbon-ellasa redukt-komerca merkato, kaj helpi realigi la valoron de eko-amikaj produktoj.


Trie, oni devas plie disvolvi la verdajn industriojn. Necesas fortigi la konkurencivajn povojn de tiaj industrioj, krei sanan evoluon por ili, kaj kultivi novajn kreskopunktojn, ekzemple verdaj konstruaĵoj; pliigi la transformon de tradiciaj industrioj per verdaj kaj ciferecaj teknikoj, kaj novigi energiŝparan, malaltkarbonan kaj puran teknikojn kaj ekipaĵojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng













<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Andrea Scaldaferri: Ŝanhajo estas tre vigla urbo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio