Malnova urbozono en novan vivon |
2024-12-17 |
La bela urbo Makao estas ne nur loko, kie la orientaj kaj okcidentaj kulturoj kunfandiĝas, sed ankaŭ urbo, kie tradicio kaj moderno kunfandiĝas. Ĝi ankaŭ estas vigla loko de sukcesa realigo de "unu lando, du sistemoj". En la 25 jaroj post sia reveno al la patrujo, la terareo de Makao pligrandiĝis de 21.45 kvadrataj kilometroj al 33.3 kvadrataj kilometroj, kaj ĝi evoluis de malgranda ĉemara urbo al internacia metropolo. Ĝia MEP altiĝis de 51.9 miliardoj da makaaj patakoj en 1999 (1 makaa patako egalas proksimume 0.12 usonan dolaron) ĝis 379.5 miliardoj en 2023... Ĉio tio vive pruvas al la mondo la avantaĝojn de "unu lando, du sistemoj". La unika kulturo kaj historio de Makao altiris homojn el la tuta mondo, formante ĝiajn unikajn kutimojn, arkitekturon, lingvokutimon kaj manĝkutimojn. Makao aranĝas pli ol 20 festoprogramojn kun malsamaj kutimoj ĉiujare, inkluzive de tradiciaj ĉinaj festivaloj ekzemple la Printempa Festo kaj Drakboata Festo kaj okcidentaj festivaloj ekzemple Pasko kaj Kristnasko. Makao ankaŭ gastigas multajn novajn festival-projektojn, kiuj riĉigas la kulturan vivon de lokanoj kaj antaŭenigas internaciajn interŝanĝojn, kunlaborojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj. La plej unika karaktero de Makao estas, ke ene de ĝi formiĝis en harmonio la komunuma spirito por malsamaj etnoj, kulturoj kaj religioj. La hodiaŭa Makao estas plena de tradicio kun moderno, kaj la malnova urbo revigliĝas. La registaro daŭre konstruas la historian areon de Makao kiel unikan kulturan turismejon, atingante integran disvolviĝon de rilataj kampoj kondukitan de kulturo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |