Andrea Scaldaferri: Ŝanhajo estas tre vigla urbo |
2024-12-16 |
La spertoj kaj defioj rilate al vivo kaj laboro eksterlande estas revo de multaj fakuloj tra la mondo, kaj tiu revo venigis la brazilan manaĝeron Andrea Scaldaferri al Ŝanhajo, kie ŝi estras la nuran agentejon de Banko de Brazilo en Ĉinio. En sia libera tempo, Andrea ŝatas legi librojn en biblioteko. Andrea estis elektita por labori en Ĉinio ĉefe pro sia sperto de pli ol 15 jaroj en la estraro pri interna kontrolado de la banko, kaj ŝi ekprepariĝis por tiu defio en sia kariero ok jarojn antaŭ ol esti elektita por ŝia nuna posteno: "Mi faris mian laboron, disvolvis mian karieron, pretiĝis por esti aprobita en la kvalifika ekzameno por havi tiun sperton pri aliaj merkatoj, aliaj kulturoj, aliaj manieroj fari negocoj, precipe per Banko de Brazilo, kiu havas plurajn braĉojn eksterlande kaj klopodas internaciiĝi." Pro la pandemio de KOVIM-19, Andrea kaj ŝia edzo eksekvis la protokolojn pri hejma izoliĝo kaj kvaranteno jam en Brazilo, por esti kvalifikitaj por vojaĝi al Ĉinio. Ili alvenis en Ŝanhajo en marto 2022, unu semajnon antaŭ la amasenfermiĝo en la urbo. Pro tio, la paro pasigis siajn unuajn 93 tagojn en Ĉinio vivantaj en hotelĉambro, kaj atestis la ekaperon de forta reto de solidareco inter la loĝantoj de la urbo dum tiu malfacila momento. Sen la ebleco reveni hejmen dum la amasenfermiĝo, la funkciuloj de la hotelo restis loĝantaj en la laborejo kaj kore helpis la gastojn pri ĉio, kion ili bezonis. Adaptiĝantaj al la vivo en Ĉinio, Andrea kaj ŝia edzo kalkulis je la helpo de funkciuloj de Banko de Brazilo en Ŝanhajo por akiri manĝaĵojn kaj trinkaĵojn pli taŭgajn por sia kutimo. Post la amasenfermiĝo, komenciĝis la nova rutino: pro la malsameco de horzonoj inter Ĉinio kaj Brazilo, krom tuttaga laboro en la agentejo de Banko de Brazilo en Ŝanhajo, Andrea vespere partoprenas retkunvenojn kun siaj kolegoj en Brazilo. Kvankam la rutino estas laciga, tamen ŝi tute ne pentas pri sia elekto: "Tio estas planita, estas realigo de revo kaj familia plano: mia edzo akceptis tion kaj ni estis bone informitaj pri la situacio ĉi tie, estis ĉio bone planita kaj interkonsentita antaŭ la veno al Ŝanhajo, kaj mi tre ŝatas mian laboron." Krom esti bakalaŭro pri juro, Andrea ankaŭ havas diplomon pri fizika edukado kaj ŝategas sportojn. Kiel atleto, ŝi dum pluraj jaroj disputis ultradistancajn kuradojn kaj triatlonajn konkursojn, kaj en Ŝanhajo ŝi klopodas por konservi ekzercan rutinon. "Ĉi tie estas multaj ekzercejoj, ne nur por fortikigi muskolojn, sed ankaŭ por gimnastiko, dancado, do ne gravas, kiun sporton vi volas praktiki, ĉi tie vi havos ŝancon tion fari." Andrea partoprenas kuradon en Ŝanhajo la 21-an de aprilo 2024. Kiel distra somera aktivaĵo, ŝi ŝatas bicikli tra la urbo per biciklo lupruntebla per poŝtelefona apo. "Estas tre varme, sed ni sukcesas luprunti biciklon kaj promeni tra la urbo, kie troviĝas multaj interesaj lokoj por viziti, ĝi estas internacia urbo kun multego da elektebloj, de regionaj restoracioj ĝis tiuj internaciaj. Mi rekomendas: lupruntu biciklon kaj malkovru Ŝanhajon!" Laŭ la tempopaso, la brazila paro amikiĝis kun homoj el Ĉinio kaj aliaj landoj kaj deklaras senti sin bonvena en la urbo, kie oni havas oportunojn interagi kun homoj el la tuta mondo. "Ni spertas intensan kulturan interŝanĝon kaj multe lernas de tio," klarigas Andrea, "pro tio mi diras, ke vivo en Ŝanhajo ebligas al iu ne nur koni Ĉinion, sed ankaŭ koni la kulturojn de multaj aliaj landoj per interagado kun homoj el aliaj landoj." Ŝi opinias, ke Ŝanhajo estas urbo tre moderna, bela, bone organizita, pura, malferma kaj pintnivela, kaj deklaras, ke se ŝi estus petita refoje elekti landon por vivi, ŝi refoje elektus Ĉinion. "Mi tre ŝatas Ŝanhajon, eĉ pro tio, ke ĝi tre similas al mia devenurbo, kiu estas San-Paŭlo. Kaj Ŝanhajo estas la negoca centro de Ĉinio, dum San-Paŭlo estas la negoca centro de Brazilo. Estas similaĵoj inter ambaŭ urboj." Sabate, reveninte el sportejo post trejnado, Andrea ŝatas frekventi la bibliotekon, kiu troviĝas en la sama konstruaĵo, kie ŝi loĝas. Tie ŝi pasigas horojn leganta librojn. Ŝi klarigas, ke en Ŝanhajo estas facile aĉeti librojn en fremdaj lingvoj, kaj en librejoj kaj en interreto, kaj estas granda diverseco de publikaĵoj disponeblaj. Ŝi aldonas, ke ĉinaj poŝtelefonaj apoj estas tre konvenaj por aĉetado de ajna produkto kaj faciligas la ĉiutagan vivon. "Ŝanhajo estas urbo plena je vigleco, kie vi povas trovi ĉion kaj havas ĉion proksime de vi. Ja indas loĝi ĉi tie." Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |