Invito de la 1-a Deklama Konkurso de "Ruĝa Folio" en Esperanto! |
2024-12-11 |
La 9-an de decembro, komenciĝis la 1-a Deklama Konkurso de "Ruĝa Folio" en Esperanto, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio kaj Zhejiang-a Komunikada Universitato. En la konkurso estas du kategorioj: internacia grupo kaj ĉina grupo. La internacia grupo estas por ne-ĉinaj esperantistoj. Jen detaloj: Temo: Bela Ĉinio, Bela Mondo Lingvo por internacia grupo: Esperanto aŭ la ĉina Premioj por internacia grupo: Unua premio (nur unu persono): librokupono valora je 1000 juanojn Dua premio (du personoj): librokupono valora je 500 juanojn por ĉiu premiito Tria premio (kvin personoj): librokupono valora je 300 juanojnpor ĉiu premiito Noto: La librokuponoj nur povas esti uzataj en reta librovendejo de Ĉina Esperanto-Ligo. La gajnontoj ricevos ankaŭ paperajn atestilojn de la konkurso. Pri la konkursaĵo: Kanditatoj preparu horizontale filmitan videon kun maksimuma daŭro de 5 minutoj, en Esperanto aŭ la ĉina, kun la temo Bela Ĉinio, Bela Mondo. La deklamaĵo estas libere elektota. En la video, kanditato devas montri sian vizaĝon, vestiĝi taŭge, kaj la voĉo devas esti aŭdata klare. La video devas esti sendita al la retadreso elpopolachinio@126.com kiel aldonaĵo en formato MP4. En la retpoŝta mesaĝo, necesas aldoni la jenajn informojn: nomon, ŝtatanecon, stud/laborejon, okupo, teksto kaj aŭtoro de la deklamaĵo, enhavo kaj fonto de la teksto. Limdato: 12-a de januaro 2024. Redaktoro: Sheng Min Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |