Bashar al-Assad eltiris sin el prezidenteco kaj forlasis Sirion |
2024-12-09 |
La 8-an de decembro armitoj de siriaj opoziciaj fortoj deklaris, ke ili jam komencis regi la sirian ĉefurbon Damasko kaj "faligis la reĝimon de Assad". La rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj deklaris en la sama tago, ke siria prezidento Bashar al-Assad eltiris sin el la prezidenteco kaj forlasis Sirion. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres faris deklaron en la 8-a de decembro. Li diris, ke la estonteco de Sirio estas decidita de la siria popolo, kaj Unuiĝintaj Nacioj laboros kun la siria popolo por atingi stabilan kaj pacan estontecon en Sirio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |