Ekranteknologio disvolvata de ĉina firmao |
2024-12-05 |
Situanta en la Disvolva Zono de Huai'an-distrikto de la urbo Huai'an en Jiangsu-provinco de Ĉinio, la firmao Jiangsu-a Shengtang-a Ekranteknologi-kompanio Limigita sin dediĉas al esplorado kaj fabrikado de tekonogio por ekranoj, kaj fabrikas ekranojn laŭ diversaj normoj por malsamaj aplikoj. Granda parto de ĝia produktado estas eksportata. Laŭ klarigo de fakulo, LED-ekranegoj disvolvitaj de la firmao konsistas el kunigo de pluraj malgrandaj pecoj, tiel ke se unu peco difektiĝas, oni povas rapide, facile kaj malaltkoste anstataŭi ĝin. Alia avantaĝo de tiu sistemo estas, ke ĝi ebligas muntadon de ekranoj laŭ malsamaj formoj kaj grandecoj. La ekranoj estas disponeblaj en malsamaj rezolucioj por kontentigi postulojn de malsamaj klientoj pri prezo kaj kvalito. Tablo por kunvenoj kun ekranoj kaj mikrofonoj, disvolvita de la firmao Ĉambro por spertado de virtuala realo farita el LED-paneloj Malantaŭa flanko de LED-panelo Eblas rearanĝi la pozicion de LED-paneloj por ŝanĝi la formon de la ekrano Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |