Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilanoj pli atentas pri Ĉinio kaj Xi Jinping
2024-12-03

En 2011 usona prezidento Barack Obama faris ŝtatan viziton al Brazilo. Li vizitis la ĉefurbon Braziljo kaj ankaŭ la urbon Rio-de-Ĵanejro. Ajna homo, kiu estis en Brazilo en tiu epoko, certe memoras detaloj de tiu vizito, ĉar ĝi furoris en brazilaj amaskomunikiloj. Monaton antaŭ la vojaĝo, gazetaro kaj televido komencis diskuti pri la signifo kaj atendotaj atingoj de lia vizito, kaj dum la vizito estis ne nur vasta atento pri lia tagordo, sed ankaŭ pri banalaĵoj, kiel lia vizito al vidindejoj de Rio-de-Ĵanejro.


Xi kaj Lula mampremas en la palaco Alvorada en Brazilo.


La obsedo pri Obama estis tiom granda, ke televidkanalo Globo, la ĉefa en Brazilo, ofte interrompis sian ordinaran programon por vive informi senutilaĵojn, ekzemple, ke Obama tagmanĝis kaj revenis al la hotelo por iom ripozi. Estis zorgoj pri lia sento rilate al la lando kaj ĉu li ŝatis brazilan manĝaĵon kaj la lokojn vizititajn de li. Kompreneble ne mankis raportoj pri manĝaĵoj de Obama en restoracioj.


La usona delegitaro, siavice, ne zorgis, kion brazilanoj opinias pri Usono aŭ Obama. Ili estis en Brazilo nur por subskribi paperojn kaj plenumi diplomatiajn ritojn. Kun Obama venis el Usono granda nombro da akompanantaj gardistoj kaj fakuloj pri sekureco. Mi ne memoras ajnan flankan aktivaĵon por montri la usonan kulturon al brazilanoj.


En 2014 mi estis en Fortalezo, kiam Xi Jinping alvenis en la urbo por pinktkunveno de BRICS, kaj de tie li iris al Braziljo por ŝtata vizito al prezidento Dilma Rousseff. Tiam esperantistoj el la tuta mondo estis survoje al Fortalezo por partopreni IJK-on, kaj mi iris kun kelkaj samideanoj al vasta parko por spekti koncerton de ĉina orkestro venigita al Brazilo kun prezidanto Xi por montri iom de la ĉina kulturo al la brazila popolo. Krom tradiciaj ĉinaj muzikaĵoj, ili ankaŭ prezentis brazilan kanzonon el la muzikstilo Lambada, populara en la nordoriento, kie ni estis. La publiko ŝategis.


Kiom granda kontrasto inter la vizitoj de Xi kaj Obama! Ĉinio kaptis la okazon de la vizito de Xi por prezenti la ĉinan kulturon al la brazila popolo: la orkestro kaj ankaŭ aliaj artistoj de Ĉinio sin prezentis en pluraj brazilaj urboj.


Xi Jinping alvenas al la palaco Alvorada en Brazijio.


Brazilaj amaskomunikiloj, tamen, malmulte atentis pri la vizito de prezidanto Xi: oni rapide komentis pri lia vizito en televidĵurnaloj, informoj pri lia vizito aperis en gazerato, sed pli diskrete. Ne estis intereso de gazetaro klarigi kion Xi manĝis, nek estis intervenoj en la ordinara programo de televidkanalo por vive raporti pri lia tagordo en Brazilo.


Kompreneble gravas klarigi, ke la situacioj ne estis samaj: Obama iris al Brazilo ekskluzive por ŝtata vizito en epoko, kiam ne estis gravaj politikaj eventoj okazantaj en la mondo, nek en Brazilo, kaj tio kontribuis por videbligi lian viziton. La ŝtata vizito de Xi okazis tuj post BRICS-pintkunveno, kiam pluraj ŝtatestroj estis en Brazilo samtempe. Iel ajn, necesas agnoski, ke nek la brazila gazetaro, nek la brazila popolo, donis al la gvidanto de la ĉefa komerca partnero de Brazilo la atenton, kiun li meritis. Sufiĉus pridemandi la nomon de ĉina prezidanto al ordinaraj homoj surstrate: ili ne sciis, nek sciis, ke Ĉinio jam tiutempe estis la celo de plejparto de brazilaj eksportoj.


Post jardeko, Xi revenis al Brazilo, ĉi-foje por partopreni en pintkunveno de G20 kaj ankaŭ fari ŝtataferan viziton celebre al la 50-jariĝo de dulandaj diplomatiaj rilatoj. El Ĉinio mi akompanis la tagordon de G20 per brazilaj amaskomunikiloj kaj konstatis, ke la bildo de brazilanoj pri Xi kaj Ĉinio multe ŝanĝiĝis.


Unue, Xi Jinping famiĝis en Brazilo. Antaŭ jardeko li estis konata nur kiel "prezidanto de Ĉinio". En la lasta jardeko, ĉinaj firmaoj kreis postenojn kaj konstruis infrastrukturojn por brazilanoj; Instituto Konfuceo faris tre bonan laboron pri diskonigo kaj popularigo de la ĉina kulturo en la lando; kaj signife kreskis interŝanĝoj inter Brazilo kaj Ĉinio en pluraj areoj, aparte kadre de kulturo kaj edukado.


Due, kreskis la publika konscio pri la graveco de Ĉinio por Brazilo. Antaŭ jardekoj, ĉinoj estis la ĉefaj aĉetantoj de brazilaj eksportaĵoj, sed tio ne kaptis atenton de la popolo, ĉar ne rilatas al la ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj. Nur post kiam ĉinaj firmaoj eniris la brazilan merkaton, kreante postenojn kaj provizante produktojn kaj servojn al brazilanoj, homoj eksentis la efikon de Ĉinio sur la disvolvado de la lando.


Por la unua fojo ĉina prezidanto kaptis pli da atento ol gvidantoj de aliaj landoj dum granda internacia evento en Brazilo.


Trie, la profundaj geopolitikaj ŝanĝiĝoj en la mondo dum la lastaj jaroj kontribui por alproksimigi la tutmondan sudon. Pri tiu ĉi temo, kiam mi alvenis en Ĉinio mi surprize konstatis, ke en ĉinaj amaskomunikiloj homoj ofte uzis la vortumojn Oriento kaj Okcidento, kun ekonomia kaj politika debato fokusante sur Azio, Eŭropo kaj Nordameriko. Nur pasintjare la esprimo tutmonda sudo populariĝis en Ĉinio kaj ĉinoj komencis paroli pri nordo kaj sudo. En pluraj paroladoj de prezidanto Xi Jinping, mi trovis frazojn pri subteno, partnereco, amikeco ktp inter Ĉinio kaj tutmonda sudo, sed la parolado de prezidanto Xi en Rio-de-Ĵanejro, dum la pintkunveno de G20, estis la unua, inter tiuj de mi konataj, en kiu li klare diris, ke Ĉinio apartenas al la tutmonda sudo.


La ŝtata vizito de prezidanto Xi al prezidento Lula estis la pinta momento. Homoj familiaraj kun la lando scias, ke preskaŭ ĉiuj ŝtataj vizitoj okazas en la palaco Planalto, kiu estas la laborejo de brazila prezidento, planita ĝuste por ŝtataferaj kunvenoj kaj ceremonioj. Sed prezidento Lula akceptis lin en la palaco Alvorada, la loĝejo de brazila prezidento. Nur la plej karajn amikojn oni invitas al sia hejmo. Kompreneble Alvorada ankaŭ estas taŭga palaco por ŝtataj kunvenoj kaj eventoj, sed la etoso estas pli intimeca, kaj prezidanto Xi alvenis eskortita de speciala taĉmento de kavalerio, konataj kiel Drakoj de Sendependiĝo, la sama taĉmento, kiu estis eskortanta la princon Petro, kiam li proklamis la sendependiĝon de Brazilo el Portugalio. Xi estis bonvenigita per pompa ceremonio, kun partopreno de 450 soldatoj de honora gardio, kaj brazila kantistino prezentis ĉinan kanton al li. Cetere, ŝtataj vizitoj kutime ne daŭras tre longe, sed Lula dediĉis tutan tagon al Xi, kiu alvenis al la palaco Alvorada je la 10-a matene kaj pasigis la tagon tie. Poste ili du vespermanĝis en la palaco Itamaraty, sidejo de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj. Tiu vespermanĝo estis festa evento celebre al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kiam ambaŭ gvidantoj interŝanĝis donacojn. Krom la subskribitaj dokumentoj, kiuj estas ja la efektivaj atingoj de la vizito de Xi al Brazilo, necesas rimarki ankaŭ la detalojn pri ŝanĝiĝo de la percepto pri Ĉinio en Brazilo kaj pri la nekutime pompa kaj grandioza akcepto al prezidanto Xi. Tiuj detaloj rivelas, ke tiu ĉi vizito de Xi al Brazilo inaŭguras novan epokon por la rilatoj inter ambaŭ landoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto













<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Tri ĉinaj klasikaĵoj eldonitaj en la portugala lingvo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio