Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jim Rogers: Ne ekzistas venkinto en komerca milito inter Ĉinio kaj Usono
2024-11-28


Kiel unu el la plej gravaj dulandaj rilatoj en la mondo, la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono koncernas la bonfarton de la popoloj de ambaŭ landoj kaj la estontecon de la homaro. Stabila, sana kaj daŭripova ĉin-usonaj rilatoj estas la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ la komuna espero de la internacia komunumo.


Lastatempe la fama investanto Jim Rogers rakontis pri ĉin-usonaj rilatoj en intervjuo kun ĉinaj ĵurnalistoj. Li emfazis la gravecon de reciproke utila kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono. "Ne ekzistas venkinto en komercaj militoj, kaj foje tio eĉ venigas pli gravajn sekvojn." Li alvokis Ĉinion kaj Usonon kunlabori por reciproka profito, kaj antaŭenigi mondan pacon kaj prosperon.


Li diris ankaŭ, ke la ĉina merkato havas grandegan investan potencialon kaj diversajn disvolvajn ŝancojn. Li diris, ke nun estas la epoko de Ĉinio, Ĉinio leviĝas kaj fariĝos la plej grava lando en la mondo en diversaj kampoj, precipe en la kampo de komerco.


Redaktoro: Xie Ruifeng













<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kunveno pri Esperanta instruado en Hohhot - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio