Kunveno pri Esperanta instruado en Hohhot |
2024-11-27 |
La 12-an de oktobro okazis kunveno pri Esperanta instruado en la Kolegio de Arto kaj Scienco Hongde de la Interna Mongolio, Ĉinio. Liu Dawei, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj gvidantoj de lokaj E-grupoj ĉeestis en la kunveno. En la kunveno, reprezentantoj parolis kaj diskutis pri instruado de Esperanto en Ĉinio. Dum la evento la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la kolegio kune establis la Bazon por Esperanto-instruado kaj Internacia Interŝanĝo por subteni Esperanto-kurson kaj agadon en la kolegio. Redaktoro: Gou Xinyue Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |