Celo kaj direkto de fremdlingva edukado en la 21a jarcento |
2024-11-27 |
Laŭ-historia tendenco de la fremdlingva edukado I. Diplomatio – registaro (postvivado) Laŭ historia vidpunkto, fremdlingva edukado komenciĝis fare de la ŝtato pro ĝia bezono. La ŝtato bezonis ĝin por diplomatio inter landoj. Tiutempe, fremdlingva edukado rekte rilatis al postvivado de la lando. Se iu lando malsukcesas aŭ eraras je diplomatio, tio signifis militon. Pro tio, en tiu tempo la celo de fremdlingva edukado estis postvivado de la ŝtato mem. Ⅱ. Komercado – kompanio (profitado) En la dua etapo de la historio de fremdlingva edukado, ĝi estis gvidata de kompanioj kaj celis profiton. Tio ne signifas, kompreneble, ke tiam tute finiĝis la ŝtata gvidado de la eduko. Sed la gvidrajto de la eduko transiris de la ŝtato al kompanioj kaj edukaj instancoj. En tiu ĉi etapo, la plej grava celo de fremdlingva edukado estas monprofito. La kompanioj bezonis fari internacian komercadon kun fremdaj landoj, kaj pro tio ili bezonis kreskigi fremdlingvan homforton. Ⅲ. Komunikado – individuo (ĝuado) Nun estas la lasta etapo, la tempo de la 4-a industria revolucio, kiam la ĉefa celo de la fremdlingva edukado estas komunikado, ne diplomatio, nek komercado. Ankaŭ diplomatio kaj komercado povas esti specoj de komunikado, sed jen mi diras pri la individuaj, privataj komunikadoj. Kaj la gvidan rolon de la fremdlingva edukado prenas ne la ŝtato nek la kompanio, sed la individuo. Hodiaŭ fariĝas ĝenerala tendenco, ke ĉiuj individuoj memvole kaj memgvide lernas fremdajn lingvojn. Multaj homoj nun lernas fremdajn lingvojn pere de interreto. Troviĝas diversaj apoj kaj retejoj de fremdlingva lernado, kaj ili estas tre facilaj kaj senpagaj. Maŝino solvas lingvan problemon Ni vivas nun en la epoko de AI, la epoko de la 4-a industria revolucio. Kaj la lingva problemo estas problemo ne plu de eduko, sed de teknologio kaj maŝino. Iusence ni estas tute embarasitaj kaj havas tre senhelpan senton. La epoko postulas al ni radike ŝanĝi nian pensmanieron. Ni vivas nun en la tempo, kiam ni devas tute ŝanĝi la aliron kaj manieron solvi ĉiujn problemojn. La lingva problemo ne plu estas en la sfero de nia scio, edukado kaj lernado, sed en la sfero de teknologio kaj ĝia uzado. Je tiu granda transiro de pensmaniero povas ekzisti malfaciloj kaj kontraŭstaroj. Povas ekzisti homoj, kiuj malŝatas tian solvon kaj ne povas sekvi ĝin. Sed la granda fluo de la tempo jam komenciĝis kaj neniu povas kontraŭflosi ĝin. Jen mi prezentas la maŝinajn tradukojn de AI. Mi ekzamenis ĝian tradukkapablon per du materialoj el la modern-korea versio de Hun Min Jeong Eum (la originalo de korea alfabeto) kaj ĵurnalnovaĵo pri nuntempaj domprezoj. La cellingvoj estas la angla, Esperanto kaj la ĉina. La rezulto estas sufiĉe bona. Nur po unu loko estas erara pro la speciala uzo de la originala vorto. Ĝi estas la nuna nivelo de AI-traduko. Kaj mi pensas, ke ĝi pli progresos kaj solvos tian eraron en proksima estonteco. Jen mi volas mencii unu aferon, ke la tradukoj de Esperanto kaj la ĉina verŝajne fariĝis surbaze de la angla traduko. Tio aperos kiel grava problemo de AI-traduko en la estonteco. En la novaĵartikolo de la tagĵurnalo Dong-A, de la 19-a de aprilo, 2023, oni povas legi, ke okazis debata konkurso inter AI kaj homa debata ĉampiono, kaj tie venkis la homo. Oni diris, ke la ĉefa kialo de homa venko estis tio, ke homo povis tuŝi la koron de la aŭdantaro per emociaj reagoj kiel ĝustmomentaj ridoj kaj grimacoj. Kvankam AI superis je la kampo de logiko kaj tekniko, ĝi ne povis superi homojn je la kampo de emocio. Jen ni eltrovas unu esperon. Almenaŭ je la kampo de emocio ni ne devas esti venkitaj de AI. Ĝi estas la propra kaj tute ne forcedebla kampo de homo. Valoro de fremdlingva akiro en la epoko de AI en la 21-a jarcento Ĝis nun ni nur klopodis altigi nian nivelon de fremdaj lingvoj, sed nun ni devas koncentriĝi, kion ni faros per tiu lingvo. Alivorte la tempo ŝanĝiĝis de la epoko de metodo al la epoko de celo de fremdlingva lernado -- la ĉefa intereso de fremdlingva eduko transiris de "lerno" al "konsumo". Ne plu ni bezonas cerbumi "kiel mi povas plialtigi la lingvonivelon?", sed cerbumi "kion mi povas fari per la lingvo?" Jen estas la ekzemplo de aŭto. Ĝis nun la plej granda intereso rilate al aŭto estis "kien mi iru". Sed nun ĝi ŝanĝiĝas al "kion mi faru per la aŭto". Tion klare montras la statistiko de aŭtokundivida kompanio. Ne malmultaj homoj veturis nenien per pruntita aŭto. Ili iris nenien, kaj restis nur en la aŭto. La baza celo de la aŭto ne plu estas iri ien per la aŭto, sed fari ion en la aŭto. Se populariĝos memvetura aŭto, tia tendenco multe pli fortiĝos. Nun la aŭto ne plu estas ilo de veturado, sed ilo de vivado. Kion ni do faros per fremdaj lingvoj en la epoko de maŝina tradukado? Kiel mi jam diris en la komenco, en tia epoko la plej bezonata por ni estas la homa kontakto, vidalvida komunikado. Por tiaj rektaj kaj emociaj komunikadoj ni devas lerni fremdajn lingvojn kaj bone kompreni la kulturon de la lingvo. Tiamaniere ni devas ĝui per la lingvo. En pluvego, kio estas la afero plej bezonata de ni? Trinkebla akvo. Tre ironie, ĉu ne? En la situacio de akvopleno ĝuste tiam la plej bezonata estas akvo… La problemo de fremdlingva edukado estas ĝuste tia sama afero nun. Ĉirkaŭ ni plenplenas fremdlingvaj edukoj. Nun vi provu per via poŝtelefono. Vi ekscios, ke troviĝas tre diversaj lingvolernaj apoj. Verdire ne plu necesas edukado kaj lernado, sed nur necesas utiligo de maŝintradukaj apoj. Ĝuste en nuna momento ni povas utiligi la lingvolernajn apojn, nome Memlingo, Duolingo, LingoDeer+, Tandem ktp, kaj ankaŭ diversajn maŝintradukajn apojn. Sed necesas ekzameni, ĉu la lingvo estas vere utila. Kio do estas la utileco? Tio estas la sumo de la profito, kiun mi ricevas, kiam mi bone posedas ĝin. Eĉ se multaj homoj diras, ke iu lingvo estas utila, ĝi tamen ne estas ĉiam utila por mi. Kvankam la angla lingvo estas tre utila, se mi ne bone posedas ĝin, ĝi estas nenio al mi. En fremdlingvaj universitatoj troviĝas diversaj fakoj, inter kiuj ekzistas ŝajne ne tiel utilaj fakoj laŭ nia vido. Sed por la studentoj kaj la profesoroj de tiuj fakoj la lingvo estas la plej utila lingvo. Por ili ĝi estas dumviva armilo. En mia kazo mi speciale studis gramatikojn de la korea kaj Esperanto, kaj akiris doktoran diplomon per la disertacio"Studo pri la morfologia kontrasto de la korea kaj Esperanto". Por mi Esperanto estas dumviva armilo. Mi pensas, ke ni ĉiuj devas havi ĉi tian dumvivan fremdlingvan armilon po unu. La maŝina traduko povas solvi momentajn bezonojn, sed ne tiel facile akirebla estas la lingvoarmilo, kiu donas al mi dumvivan profiton kaj ebligas al mi veran interhoman kontakton. Ni bezonas ĝin. La internacia helplingvo Esperanto estas tre bona lingvo por tia bezono. Ĝi ankoraŭ ne estas tiel forta lingvo, sed ĝi estas la ununura internacia artefarita lingvo en la mondo, kiun oni efektive uzas. UN kaj EU havas grandan intereson pri ĝi kaj kunlaboras kun UEA (Universala Esperanto-Ascocio). Ankaŭ en interreto ĝi estas vaste uzata. La lingvo havas tre bonan internacian organizan reton kaj en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de la mondo troviĝas delegitoj lokaj kaj fakaj. Troviĝas ankaŭ la internacia gastiga sistemo, nomata Pasporta Servo. Rilate al internacia vojaĝo ĝi estas la plej bona ilo. Ĝi ebligas al ni havi veran internacian vojaĝon, viziti surlokajn hejmojn kaj havi homecajn komunikadojn kun tieaj popoloj. Ni ne plu ŝatas tiajn vojaĝojn, kie ni sekvas nur la turismoflagojn. La lingvo Esperanto ne estas simpla ilo por komunikado, sed tre unika speciala ilo, kiu faras kaj peras al ni amikojn internacie. Jen mi prezentas miajn personajn spertojn de internacia vojaĝo kiel esperantisto. En la jaro 1980, kiam koreoj ankoraŭ ne rajtis libere vojaĝi al eksterlando, mi vojaĝis al Japanio por partopreni en la 67-a kongreso de japanaj esperantistoj en Jokohamo. Kaj poste al Usono kaj Kanado por partopreni en Esperanto-kongresoj en 1984, kaj al Finnlando kaj kelkaj eŭropaj landoj en 1995. Nun tre multaj koreaj esperantistoj ofte vojaĝas al fremdaj landoj pere de Esperanto, sed en tiu tempo internacia vojaĝo ne estis tiel facila. Ĉiukaze, kiam mi vizitis fremdajn landojn, mi tre ofte vizitis la hejmojn de lokaj esperantistoj. Tio estas ja vera internacia vojaĝo, ĉu ne? Post kiam mi eklernis Esperanton en la jaro 1973, la plej granda ŝanĝiĝo por mi estis la ŝanĝiĝo de mondkoncepto. Tiam la Korea Respubliko estis tre fermita lando kaj ne facilis kontaktoj kun komunismaj kaj socialismaj landoj. Sed en tiu tempo mi korespondadis kun esperantistoj de tiaj landoj kaj ricevadis leterojn kaj librojn de ili. Per tio multe ŝanĝiĝis kaj vastiĝis miaj pensoj pri la mondo. Tiam la libroj kaj leteroj skribitaj en Esperanto ne estis kontrolitaj de poŝtocenzuristoj, kaj mi povis sekure ricevi ilin. Dank' al tio mi ekhavis multajn amikojn en tiaj socialismaj landoj, kaj larĝiĝis mia vidkampo, do tiel grandiĝis mia mondo. Konkludo Kio do estas la celo de fremdlingva eduko dum la AI-epoko en la 21-a jarcento? Kiel mi jam klarigis en la komenco, nun la celo de la fremdlingva eduko estas individua ĝuado, ne la ŝtata diplomatio, nek la kompania profitado. Nun ĉiu individuo "konsumas" fremdajn lingvojn por sia feliĉo. Ĝis nun la celo de fremdlingva edukado estis solvo de ia problemo, sed nun ne plu. Nun ĝi estas ĝuado de interhomaj kontaktoj, surbaze de bona kompreno kaj komuniko kun alikulturaj homoj. Mi substrekas, ke nun pli gravas solidareco ol solvipoveco. En kiu direkto do devas iri la fremdlingva eduko por atingi tian celon? Unue ĝi devas plenumiĝi pere de individua elekto, ne laŭ la tutsocia portempa etoso, nek laŭ la kolektivisma kaj por-ekzamena bezono. Ĉiu individuo devas mem havi certan celon per la lernado kaj devas ĝui ĝin. Por aliaj malpli gravaj celoj ni povas ricevi helpon de AI, la maŝina traduko. La fremdlingva eduko devas iri la vojon, ke ĉiu individuo mem elektas la lingvon. Ni ne plu bezonas kolekti multajn lernantojn en unu ĉambro kaj instrui al ili la lingvojn plej popularajn en tiu tempo. Due, ĝi devas plenumiĝi en la direkto de emocia komunikado. Ĝi ne devas plenumiĝi tiel, ke la instruisto unudirekte instruas en klasĉambro aŭ en interreto, sed tiel en la cirkonstanco, kie okazas emocia komunikado inter la instruanto kaj la lernanto. Espereble la instruanto estu denaskulo. Trie, por tia emocia komunikado ni bezonas kompreneble fizikan kontakton en la edukado. Ne plu la edukado per libroj kaj videoj, sed per vidalvida renkontiĝo de la instruanto kun la lernanto. La mondo multe ŝanĝiĝis, kaj tial ne estas klara distingo inter aktualeco kaj virtualeco. Tial mi ne scias, ĝis kiu grado ni devas agnoski la vidalvidan renkontiĝon, sed ĉiukaze ni devas "vidi kaj senti" unu la alian ĉe la komunikado. Esperanto estas ĝuste la lingvo, kiu garantias tian edukadon kaj kiu estas tuj efektivigebla nun. Kompreneble vi povas lerni ĝin surrete. Sed ĝi estas la lingvo, kiu dekomence grave taksis rektan renkontiĝon de homoj, kaj tial ankoraŭ daŭras la etoso de rekta renkontiĝo. Multaj esperantistoj ŝatas renkontiĝi vidalvide. En la tuta mondo ofte okazas diversformaj renkontiĝoj de plenaĝuloj, junuloj kaj eĉ infanoj. Ili ĉiuj parolas nur unu lingvon, kaj tial la renkontiĝoj estas tre bruaj, kontraste al aliaj internaciaj renkontiĝoj, kie oni emas silenti pro la malbona komuniko-kapablo perbuŝa. En Esperanto-renkontiĝoj ni povas certe senti, ke jen vere renkontiĝas homoj kun homoj. Kiel agrabla sento ĝi estas! Mi, kiel lingvisto, bone scias, ke lingvo estas rimedo de homa komunikado. Sed Esperanto estas pli ol tio, kaj tion mi forte sentas kaj konscias. Ĝi estas unu sola lingvo, kiu protektas la homecon de homoj kaj povas fari nin homaranoj en tiu ĉi tempo de la 4-a industria revolucio kaj en la epoko de AI. Verkis BAK Giwan (Koreio), profesoro de Esp-fako de Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio Redaktoro: Sheng Min Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |