La donacoj interŝanĝitaj de Lula kaj Xi |
2024-11-26 |
Dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Brazilo, la 20-an de novembro, la gvidantoj de la du landoj interŝanĝis plurajn donacojn, kiuj simbolas la amikecon kaj plivastigon de la kunlaboroj kaj interŝanĝoj inter Brazilo kaj Ĉinio. La interŝanĝitaj donacoj reprezentas heredaĵojn, arton, novigon, teknologion kaj tradicion. Donacoj de Brazilo al Ĉinio Fotoj montras detalojn kaj registras la procezon de kreado de la arta verko Aralong, donaco de Brazilo al Ĉinio. Aralong: Aparte atentokapta donaco estas la artaĵo Aralong (2024), verkita de la artisto kaj profesoro de Universitato de Braziljo Christus Nóbrega, kiu ankaŭ estas la unua brazilano, kiu studis ĉe la Centra Akademio de Fajnaj Artoj de Pekino. Ĝi konsistas el fotomozaiko pri Amazonio, kaj reprezentas la buntecon kaj kompleksecon de tropikaj ekosistemoj. Sur la mozaiko estis gluita libro, kies paĝoj rivelas bildon de la maro, simbolo de dialogo inter aerteraj kaj akvaj elementoj -- regnoj de la brazila besto arao kaj de ĉina drako. El la libro eliras konturoj de ĉinaj kaj brazilaj plantoj, kiuj aludas la kunekziston de teknologia progreso kun la konservado de la medio. El la libro ankaŭ eliras du fotoj, unu de virino el la etno Kayapó (virinoj de tiu etno estas konataj kiel bravaj batalistoj), kiu brave batalas por siaj rajtoj, grundo kaj kulturo. La alia estas antikva foto de ĉinaj infanoj, kiu alvokas heredon, esperon kaj estontecon. En la centro de la artaĵo troviĝas la mitologia besto Aralong, kiu nomas la verkon. Ĝi estas imagita de la artisto kiel miksaĵo de ĉina drako (long, en la ĉina lingvo), gardanto de la akvoj, kun brazila arao, simbolo de Amazonio. Kunfandiĝo de ambaŭ bestoj simbolas fortan ligon inter la kulturoj de Brazilo kaj Ĉinio kaj la povon de ĝiaj ekosistemoj. Donacoj de Brazilo al Ĉinio Maraĵoara Vazo (centre, sube): Prezidanto Xi Jinping ricevis vazon el maraĵoara ceramiko, produktita de la praloĝantoj de la insulo Maraĵo' inter la 4-a kaj la 14-a jarcentoj. La vazo estas reprezenta verko de la tekniko, la formodiverseco kaj la riĉa ornamado de tiu arto de la antikvaj loĝantoj de tiu loko. Nuntempaj loĝantoj de tiu regiono konservas kaj heredas la teknikon de maraĵoara ceramiko. Indiĝenino Santarém (maldekstre, sube): Ceremonia ceramikaĵo plena je detaloj estis donita al prezidanto Xi. Ĝi estas reprezenta verko de la kulturo Santarém, kiu floris en la malalta regiono de rivero Tapaĵos' inter la jaroj 900 kaj 1600 kaj estas konata pro siaj apartaj teknikoj kaj artaj trajtoj. Indiĝena benko Waŭra' (supre): La etno Waŭra', kiu vivas en la norda parto de brazila ŝtato Matogroso, konsideras, ke homoj kaj bestoj interagas ne nur fizike, sed ankaŭ spirite. La benko donacita al prezidanto Xi estas reprezenta verko de ilia jarmila tradicio en farado de manartaĵoj kaj ceramikaĵoj. Ĝi havas la formon de jaguaro, kiu reprezentas forton, viglecon kaj ligon al arbaro. Amazoniaera Akvo (dekstre, sube): Amazoniaera Akvo rezultas de noviga teknologio por kolekti akvon el la "flugantaj riveroj" (malsekaj aermasoj kreitaj de vaporiĝo de akvo el riveroj kaj arbaroj) de Amazonio. Tiu sistemo pri akvokolektado povas solvi la problemon pri manko de trinkebla akvo en areoj, kie ĝi malabundas. Unu botelo da tiu purega akvo estis produktita speciale por la vizito de prezidanto Xi Jinping kaj reprezentas novigon, daŭripovon kaj respekton por la naturo. Donacoj de Ĉinio al Brazilo Donacoj de Ĉinio al Brazilo Luna grundo (maldekstre, supre): En decembro 2020, la ĉina sondilo Chang'e-5 kolektis 1 731 gramojn da luna grundo kaj kunportis ĝin al la Tero. Ĉinio donacis al la brazila registaro unu gramon da luna grundo por scienca esplorado kaj 0.3 gramon por eksponado en muzeo. Miniaturo de la sondilo Chang'e-5 (maldekstre, sube): Ĉinio ankaŭ donacis al Brazilo miniaturon de la sondilo Chang'e-5, uzita por kolekti la lunan grundon donacitan al Brazilo. Konstruita laŭ la skalo 1:28, la miniaturo mezuras 43x23x23 centimetrojn. Vazo de Cloisonné (meze): Farita en Pekino, la vazo donacita al prezidento Lula estas arta verko nomita "Aspiro al Sinergio Transiras Montojn kaj Marojn". Cloisonné estas nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio, kaj la temo de la vazo estas la antikva Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo. Ĝi estas ornamita de montoj, maroj, nuboj kaj artaj elementoj de Dunhuang, krom metalaj teniloj en formoj de elefanta kapo kaj grimpema planto. Filmo: La brazila registaro ricevis DVD-on de la filmo "Tapiŝo el Legenda Lando", produktita de China Film Co., Ltd kaj China Oriental Performing Arts Group. La filmo estis lanĉita dum la Nacia Tago de Ĉinio en oktobro kaj entenas tradiciajn dancon, muzikon kaj literaturon. Ĝi rakontas travivaĵojn de esploristo, kiu studas la faman pentraĵon Mil Lioj da Riveroj kaj Montoj de Song-dinastio. Teo (dekstre, supre): Janja Lula da Silva, edzino de prezidento Lula, ricevis de la ĉina registaro teon en skatolo speciale ornamita celebre al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. La teo Pu'er estis kolektita de antikva arbo en Malipo, Wenshan de la provinco Yunnan, kaj estas produkto ligita al la kampara revigliĝo de Ĉinio. Sur la skatolo estas la flagoj de Brazilo kaj Ĉinio kaj vortojn, kiuj aludas al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Porcelanaĵoj (dekstre, malsupre): La ĉina registaro donacis al Janja ankaŭ kompleton da porcelanaĵoj kun la temo "floroj pompas en printempo". La motivoj sur la porcelanaĵoj estis manpentritaj laŭ la tradicia ĉina tekniko kaj prezentas bildon de vigla printempo. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: https://www.gov.br/ Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |