E-kursoj okazas en diversaj lokoj de Ĉinio |
2024-11-25 |
Lastatempe en ĉinaj urboj Shenyang, Hangzhou, Hohhot, Ŝanhajo, Zaozhuang, Nanchang kaj aliaj lokoj okazis kursoj de Esperanto. E-kurso en Zaozhuang E-kurso en Kunming La 29-an de aŭgusto la Kultura Klubo de Esperanto de Provinco Liaoning komencis sian dek-lecionan kurson de Esperanto en la urbo Shenyang. La 24-an de septembro la Universitato de Komunikado de Zhejiang okazigis nedevigan kurson de Esperanto por la semestro 2024-2025 en la urbo Hangzhou. La 15-an de oktobro la Profesia Kolegio de Zaozhuang okazigis nedevigan kurson de Esperanto en la urbo Zaozhuang. La instruisto estas korea esperantisto Choi Manwon, kiu ankaŭ gvidas la nedevigan kurson en Zaozhuang-Universitato. La 14-an de oktobro la Ŝanhaja Esperanto-Asocio faris prelegon pri Esperanto en la 3-a Mezlernejo de Distrikto Minhang, Ŝanhajo. La 18-an de oktobro Esperanto-asocioj de laprovinco Jiangxi kaj la urbo Nanchang faris prelegon pri Esperanto en la Akademio de Sciencoj pri Sano de Nanchang. Redaktoro: Gou Xinyue Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |