Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilo kaj Ĉinio: Pli forta amikeco por pli brila estonteco
2024-11-21

La ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Brazilo en la jaro, kiam ni festas la 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, metas finon en periodo de alproksimiĝo kaj profundigo de kunlaboroj, kio transformis Ĉinion en la ĉefa komerca partnero de Brazilo, kaj malfermas novan fazon por dulandaj rilatoj, en kiu la ĉefa defio estas solidigi partnerecojn kaj interŝanĝojn.


Lula kaj Xi manprenas antaŭ la inaŭguro de pintkunveno de G20 en Rio-de-Ĵanejro.


La fakto, ke Brazilo estas la unua lando, kiu estigis strategian partnerecon kun Ĉinio, estas ekzemplo de la graveco kaj la potencialo de tiu dulanda partnereco, rigardata kiel modelo de sud-suda kunlaboro. Kiel kunfondintoj de BRICS, Brazilo kaj Ĉinio gajnis ĉefan rolon en klopodado por estigi mondan ordon surbaze de plurflankismo, kun la celo plifortigi la voĉon de disvolviĝantaj landoj. Pli ol tio, ĉin-brazilaj rilatoj estas tiom gravaj por ambaŭ landoj, ke dum la unua ŝtata vizito de prezidento Lula al Ĉinio en 2004 estis kreita COSBAN -- Ĉin-Brazila Altnivela Komisiono pri Kunlaboro kaj Kunordigo, kungvidata de la vicprezidentoj de la du landoj. Ĝi estas mekanismo de dulanda kunlaboro unika en la mondo!


Amikeco kun historio je pli ol du jarcentoj


La unua ondo de ĉina enmigrado al Brazilo okazis komence de la 19-a jarcento, kiam la reĝo Johano la sesa de Portugalio ordonis importadon de tearbidoj kaj spertaj fakuloj pri tekulturo el Ĉinio al Brazilo, kun la celo transformi Brazilon en eksportanto de tiu tradicia ĉina herbo. Sed la kultura influo de Ĉinio en Brazilo estas multe pli antikva: portugalaj karaveloj irantaj inter Makao kaj Lisbono alportis al Brazilo kajtojn kaj artfajraĵojn, porcelanon kaj silkon, manĝaĵojn kaj spicaĵojn, lakon, interalie. La ĉina influo estis tiom granda, ke la antropologo Gilberto Freyre difinis Brazilon kiel "tropika Ĉinio".


Komerca kiosko de Rio-de-Ĵanejro en antikveco prezentas trajtojn de la ĉina arkitekturo.


Eĉ la origino de pastelo, tipe brazila manĝeto, povas esti kreaĵo de ĉinaj enmigrantoj, kiuj sin dediĉis al komerco de manĝaĵoj surstrate: onidire ili bezonis adapti receptojn de ĉinaj pladoj konforme al disponeblaj ingrediencoj kaj la gusto de la klientoj. Eĉ en la momentoj, kiam Brazilo kaj Ĉinio havis malmultan - eĉ neniun - oficialan kontakton, Ĉinio restis en la penso de brazilanoj: sinsekvaj generacioj de brazilaj intelektuloj interesiĝis pri ĉinaj literaturo, filozofio kaj artoj.


Pintkunveno de G20 plifortigas ĉampionan partnerecon


Dividita en tri aksoj, batalo kontraŭ malsato, malriĉeco kaj malegaleco; daŭripova evoluigo, batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj energia transiro; kaj reformado de monda regadsistemo, la pintkunveno de G20 montris la konverĝon de pozicioj kaj interesoj de Ĉinio kaj Brazilo, du steloj de la teamo de Tutmonda Sudo.


La plej alta punkto de la evento estis la lanĉo de la Monda Alianco Kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco, la ĉefa celo de ĉi-foja brazila prezidanteco de G20. "Jen nia ĉefa heredaĵo. Ĝi ne temas nur pri riparo de malbono. Ĝi estas nemalhavebla kondiĉo por konstruado de prosperaj socioj kaj de paca mondo," deklaris prezidento Lula dum lanĉo de la alianco. "Malsato kaj malriĉeco ne rezultas de malabundo nek de naturaj fenomenoj. Kiel diris la brazila geografo Josué de Castro, 'malsato estas biologia simptomo de sociaj malsanoj'. Ĝi rezultas de politikaj decidoj, kiuj postlasas grandan parton de la homaro," aldonis Lula.


Komuna foto de la lanĉo de la Monda Alianco Kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco


Xi, siavice, parolis pri la sukceso de Ĉinio en malaperigo de malriĉeco inter sia populacio, la plej granda en la mondo. "La kazo de Ĉinio pruvas, ke disvolviĝantaj landoj povas liberiĝi de malriĉeco." La libro Postlasi Malriĉecon, verkita de prezidanto Xi Jinping, antaŭ nelonge estis lanĉita portugallingve en Brazilo kaj helpos brazilanojn lerni de la valora sperto de Ĉinio en tiu kampo. "Mildigi malriĉecon ĉiam estis prioritato kaj kerna tasko, kiun mi senhezite volis plenumi," diris Xi dum la pintkunveno de G20.


En la dua akso de G20-pintkunveno, Ĉinio estas la grava partnero de Brazilo kaj de la mondo kadre de energia transiro. Ĉinio gvidas sektorojn pri elektraj aŭtoj, ventenergio, sunenergio kaj rilataj servoj kaj teknologioj. Kaj en la tria akso, Brazilo kaj Ĉinio delonge subtenas reformadon en la sistemoj de UN kaj de Bretton-Woods, malaktualaj kaj malkongruaj kun la bezonoj de Tutmonda Sudo. Xi kaj Lula emfaze defendas internacian ordon surbaze de plurflankismo kaj inkluzivigo, kritikas la hegemonion de dolaro kaj unuflankajn sankciumojn, kaj agadas por plilaŭtigi la voĉon de disvolviĝantaj landoj en internaciaj forumoj.


La Silka Vojo renkontas la Trakon de Peabiru


Inspirita en la antikva Silka Vojo, reto da vojoj, kiu kunligis Eŭrazion kaj faciligis ne nur komercon, sed ankaŭ por riĉaj interŝanĝoj, kiuj profitigis ĉiujn popolojn laŭlonge de la vojoj, la inicitato "La Zono kaj Vojo", proponita de Xi Jinping en 2013, fariĝis motoro de disvolvado de multaj landoj. La iniciato ne estas limigita al financado kaj konstruado de infrastrukturo, ĝi ankaŭ stimulas kunlaborojn, interŝanĝojn kaj kunhavigon de resursoj kaj informoj en la plej malsamaj fakoj. Krome, ĝi kontribuas por videbligi landon en Ĉinio kaj faciligas ĝian aliron al la ĉina merkato.


De Ŝanghajo al Chankay: Gruo movas la unuan konteneron en la haveno de Chankay en Peruo


La profundakva haveno de Chancay en Peruo estis inaŭgurita la 14-an de novembro. Krom esti montrofenestro de "La Zono kaj Vojo", Chancay estas la unua saĝa kaj verda haveno en Sud-Ameriko, kiu alprenas modernajn ĉinajn teknologiojn por redukti kostojn kaj optimumigi sian funkciadon. Kunligante Chancay al Ŝanhajo en nur 23 tagoj, la nova haveno malaltigas loĝistikan koston je minimume 20% kaj metafore ligas la Inkaan Trakon al la Silka Vojo.


La ŝanĝo de la gravita centro de la monda ekonomio, de Atlantiko al Pacifiko, postulas, ke Brazilo priesploru la konstruadon de nova Trako de Peabiru por igi brazilajn eksportojn pli konkurencivajn en aziaj merkatoj. Samtempe, la kunligo de sud-amerikaj landoj povas stimuli la ekaperon de transnaciaj regionaj produktadĉenoj profite de komplementaj trajtoj de lokaj ekonomioj. Tio kontribuus por ekspansii kaj firmigi Merkosudon kaj ĝiaj rilaton kun Azio.


Komuna estonteco


La kontribuo de Ĉinio por ekonomia disvolvado de Brazilo estas multe pli vasta ol komercaj interŝanĝoj kaj kunligo de infrastrukturoj. Internaciiĝo de ĉinaj firmaoj kreas vastan aron da oportunoj por Brazilo: nur la ĵus-inaŭgurita fabriko de BYD en Brazilo kreis ĉirkaŭ dek mil postenojn, kaj parto de ĝia produktado estas eksportata al najbaraj landoj, kio donas profiton al Brazilo.


Alia priatentinda kampo estas tiu de produktado kaj komerco de agrikulturaj maŝinoj: en Brazilo ili fokusas sur la bezonoj de grandaj eksportocelaj bienoj, dum Ĉinio havas plurajn firmaojn fokuse sur maŝinoj por familia agrikulturo interesataj pri esplorado de la brazila merkato. Tio povas faciligi kreskon de brazila produktado de manĝaĵoj, redukti kostojn kaj kreskigi enspezon de kamparaj familioj.


Drakodanco en Rio-de-Ĵanejro: Brazilo kaj Ĉinio devas plifortigi kulturajn interŝanĝojn


La sukceso de la projekto CBERS (Ĉin-Brazila Satelito pri Teraj Resursoj) estas la plej sukcesa scienca partnereco ĝis nun farita de Brazilo kaj kuraĝigis esploradon pri kunlaboroj en aliaj sektoroj. En la lastaj jaroj, Brazilo kaj Ĉinio interkonsentis pri scienca kunesplorado en sektoroj kiel renovigeblaj brulaĵoj kaj disvolvado de vakcinoj kaj kuraciloj. Tiuj partnerecoj povas profitigi la tutan homaron.


En mondo pli kaj pli kunligita, en kiu defioj estas tutmondaj, konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj la Tutmonda Civilizacia Iniciato, proponitaj de prezidanto Xi Jinping, atestas la kompromison de Ĉinio pri kundisvolvado kaj komuna prospero de ĉiuj popoloj de la mondo.


La vizito de Xi Jinping al Brazilo estas kulmino de la celebrado de la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Nun estas tempo rigardi al la estonteco. La profundigo de ĉin-brazilaj rilatoj estas la natura vojo, kiu rezultas de la komplementeco de la du ekonomioj kaj de la roloj de la du landoj en la tutmonda sudo.


Laborante kune en serĉado de solvoj por tutmondaj defioj kaj kunklopodante por kundisvolvado kaj komuna prospero, Brazilo kaj Ĉinio devas profundigi eĉ pli la amikecon kaj kunlaboron por konstrui belan komunan estontecon.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis Pintkunvenon de G20 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio