Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis noviga subforumo de forumo pri verda energio de Granda Golf-areo Guangdong-Hongkongo-Makao
2024-11-18


La 16-an de novembro, sur la insulo Hailing de la urbo Yangjiang en la provinco Guangdong de Ĉinio okazis la Noviga Subforumo de la Scienca kaj Teknologia Forumo pri Verda Energiindustrio por Granda Golf-areo Guangdong-Hongkongo-Makao 2024.



Leung Chun-ying, vicprezidanto de la 14-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj direktoro de la Strategia Konsilio de la Scienca Forumo de Granda Golf-areo Guangdong-Hongkongo-Makao, diris, ke verda disvolviĝo jam fariĝis tutmonda interkonsento. Yangjiang ludas gravan rolon en la verda kaj malaltkarbona disvolviĝo de la golfareo. En la lastaj jaroj, ĝi senĉese progresas al urbo de verda energio. Kun kunordiga helpo de la golfareo, oni diskonigos la spertojn de Yangjiang por verda kaj malaltkarbona disvolviĝo de la golfareo.



Eric Solheim, eksa vicĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), eksa plenuma direktoro de medi-programo de UN kaj vicprezidanto de la Internacia Alianco por Verda Disvolvo laŭ "La Zono kaj Vojo", diris, ke la scienca forumo estas platformo rilata al verda transformado por altnivelaj interŝanĝoj pri sciencaj kaj industriaj aferoj, kaj Ĉinio jam fariĝis ŝlosila forto en la tutmonda verda transformiĝo.



Bai Chunli, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, prezidanto de la scienca forumo kaj iniciatinto-prezidanto de la Internacia Alianco por Verda Disvolvo laŭ "La Zono kaj Vojo", diris, ke Guangdong-provinco daŭre antaŭenigas altniveligon de verda energi-industrio per scienca kaj teknologia novigo, tio havigas al Ĉinio kaj al la mondo ekzemplon por verda transformado, kaj Yangjiang estas modelo de la ekonomia verda transformiĝo de Ĉinio. La scienca forumo, kun la koncepto de malferma kunlaboro, daŭre antaŭenigos la integriĝon de teknologia novigado kaj verda industrio.


Fronte al la defio de tutmonda klimatŝanĝiĝo, la forumo publikigis Yangjiang-iniciaton pri verda disvolviĝo, gvidado de scienca kaj teknologia novigo, kunordigita industria disvolviĝo, verda financa subteno, internacia teknika kunlaboro, kaj plifortigo de publika partopreno.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kafo populariĝas en la lando de teo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio