Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kafo populariĝas en la lando de teo
2024-11-18

En la tuta mondo Ĉinio estas aparte fama pro sia teo, kiu de jarcentoj estas disvendata al la tuta mondo kaj konata pro sia bona kvalito, agrabla aromo kaj bona gusto. Sed lastatempe konsumado de kafo en Ĉinio vigle kreskas, kreante oportunojn por la tuta mondo: En 2023 ĉinaj importoj de kafo-rilataj produktoj atingis rekordan sumon, je 7.81 miliardoj da juanoj.


Aŭtoritatoj de Brazilo kaj prezidento de Luckin Coffee Guo Jinyi trinkas kafon dum la inaŭguro de la brazila budo en la 7-a ĈIIE.


Tio estas facile rimarkebla dum ĉi-jara ĈIIE, kie la kvanto da markoj kaj firmaoj pri kafo signife kreskis kompari kun la pasintaj ekspozicioj. Multaj landoj klopodas kreskigi sian partoprenon en la ĉina merkato pri kafo, interalie Brazilo, Indonezio, Orienta Timoro, Jamajko, Vjetnamio kaj pluraj afrikaj landoj.


Dum la malferma ceremonio de la brazila pavilono, ekzemple, la nura ĉino inter la honoraj gastoj, kiuj tranĉis la inaŭguran bendon, estis Guo Jinyi, kunfondinto kaj prezidento de la ĉina firmao Luckin Coffee, la plej granda ĉeno de kafejoj en la mondo, kiu en junio subskribis kontrakton por importi 120 mil tunojn da brazila kafo en la sekvaj tri jaroj. Post la inaŭguro de la pavilono, Guo kaj la brazilaj aŭtoritatoj en la evento tostis per kafo de Luckin Coffee.


"Mi ŝatas diri, ke Ŝanhajo estas konata kiel 'urbo de kafo', kaj Brazilo estas la 'lando de kafo', do ne estas pli bona renkontiĝo ol tiu inter la lando de kafo kaj la urbo de kafo, ĉi tie en Ŝanhajo," diris la ĝenerala konsulo de Brazilo en Ŝanhajo Augusto Pestana dum sia parolado en la inaŭguro. Ŝanhajo fariĝis konata kiel monda ĉefurbo de kafo pro siaj pli ol 8 500 kafejoj, kiuj igas ĝin la urbo kun plej multaj kafejoj en la mondo.


Kafo el Amazonio


Ĉi-jare por la unua fojo la brazila ŝtato Rondonio partoprenis en ĈIIE per propra budo. Male ol aliaj brazilaj ŝtatoj, kiuj produktas kafon arabica, Rondonio produktas la kafon amazonia robusta, hibrida specio inter conilo kaj robusta, adaptita al la amazonia klimato.


Kafoproduktisto Juan Travain en sia kafobieno, en Brazilo (Foto el persona kolekto)


"Ĝi estas kafo unika en la mondo, ĉar ĝi ŝanĝis la komunan senson, ke robusta kafo estas nur por mikso. Ni havas produktojn kun gusto de ĉokolado, karamelo... Ni ankaŭ kunportis al ĈIIE kafon fermentitan sen oksigeno, kio donas al ĝi fruktan guston, de flavaj aŭ ruĝaj beroj. Kaj ni havas ekzotan kafon, kiu sorbis rumon, viskion, fortajn alkoholaĵojn, kaj pro tio ĝi lasas fortan guston en la buŝo," klarigas Juan Travain, kafoproduktisto el Rondonio.


Spaco por ĉiuj


Malgraŭ la granda kvanto de eksponantoj de kafo en ĉijara ĈIIE, reprezentantoj de firmaoj kaj registaroj prezentas optimisman bildon pri la oportunoj liverataj al ili de la ĉina merkato. Unuafoje partoprenanta en ĈIIE, Travain miris pri la grandeco de la ĉina merkato kaj konstatis, ke ĉiuj eksportantoj de kafo povas trovi oportunojn en la lando.


Por okupi sian lokon en la ĉina merkato, fremdaj markoj fokusas sur la apartaj trajtoj de siaj produktoj: klimato, tekniko de produktado, prilaborado, tradicio, ajna geografia kaj kultura trajto estas uzata por konvinki la konsumanton, ke tiu produkto estas multe pli ol bero, entenante trajtojn de kulturo kaj historio de iu speciala loko de la mondo.


Markoj de Brazilo kaj Vjetnamio dividas breton sur la budo de firmao, kiu vendas importitan kafon en Ĉinio.


Alveninta en Ĉinio por raporti pri ĉijara ĈIIE, ĵurnalisto Afework Eyayu Jemere el Etiopio sentis profundan ĝojon, kiam li trovis kafon el sia lando en ŝanhaja kafejo. La sama kafejo ankaŭ liveras al konsumanton kafojn el pluraj aliaj landoj de Ameriko, Afriko kaj Azio.


La urbo Ŝanhajo mem havas merkaton tiom grandan por importita kafo, ke la firmao Timor Leste CST Chishatil el Orienta Timoro konstruis fabrikon en la ĉina urbo Kunshan por procesado de sia kafo importita el Orienta Timoro. Laŭ diskonigo, 90% de la produktado de tiu fabriko en Kunshan iras al la urbo Ŝanhajo por loka konsumado. La firmao ĉiujare eksponas siajn produktojn en ĈIIE, kaj intertempe ĝiaj eksportoj al Ĉinio senĉese kreskis. Laŭ prognozo, ĝia jara eksporto al Ĉinio baldaŭ superos 100 mil tunojn da kafo.


Kafa Silka Vojo


La aliĝo de Orienta Timoro al la iniciato "La Zono kaj Vojo" faciligis kaj akcelis la ekspansion de eksportado de kafo el tiu lando al Ĉinio, kaj pro la faciligo al internacia komerco inter ambaŭ landoj, kaj pro la favoraj kondiĉoj por diskonigi la produktojn en la ĉina merkato. Krom la firmao antaŭe menciita, pluraj aliaj kafoproduktistoj de Orienta Timoro eksponis siajn produktojn en ĉijara ĈIIE, kie troviĝis ankaŭ budo de la Kafo-Asocio de Orienta Timoro.


Kafoj kun malsamaj gustoj, el malsamaj landoj, kaj preparitaj laŭ malsamaj metodoj, estis disponeblaj por gustumado en la 7-a ĈIIE.


Vjetnamio estas alia lando, kiu profitas de "La Zono kaj Vojo" por kreskigi siajn eksportojn al Ĉinio. Vjetnama kafo estas bona elekteblo por ŝatantoj de tradicia kafo, preparita per simpla filtrilo, sen kompleksa prilaborado de la beroj. Ĝi havas fortan guston kaj aromon, proksiman al tiu de la kafo arabica el Brazilo, sed ĝuas tri avantaĝojn: la kosto de transporto estas signife malpli alta, pro ĝia proksimeco al Ĉinio; la lando profitas de infrastrukturo kaj kargoitineroj kreitaj por komerco inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj (Asocio de Sud-Orientaziaj Landoj); kaj la partopreno en "La Zono kaj Vojo" faciligas importadon kaj diskonigon de vjetnama kafo en la ĉina merkato. En ajna ĉina foiro pri manĝaĵoj, vjetnama kafo estas trovebla.


Tra la antikva Silka Vojo kaj ankaŭ de la Mara Silka Vojo, ĉina teo disiĝis tra la mondo kaj fariĝis konata kaj ŝatata de ĉiuj popoloj, inkluzive de tiuj alkutimiĝintaj al kafo. Lastatempe, kafoj el la tuta mondo populariĝas per la nova Zono kaj Vojo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto interparolis kun perua prezidento - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio