Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE kreas oportunojn por ĉiuj: Ekkonu Tuevv Chocolates
2024-11-15

La marko Tuevv Chocolates, kreita en 2022, naskiĝis de la ideo alporti al la ĉina merkato novan koncepton pri tradicia produkto, ĉokolado: "Ni volis enkonduki unikan produkton el Rusio en Ĉinion, tute malsama ol aliaj ĉokoladoj. La nekutima formo de ĝiaj pecoj rivelas ĝian guston, kaj la ĉokolado estas tute natura, laŭ la koncepto 'de grajno al briko'", klarigas Ramilya Tueva, kazaĥa virino, kiu fondis la markon kun sia edzo, la ruso Anton Tuev.


Ĉokoladoj de Tuevv Chocolates eksponataj en la 7-a ĈIIE


Tueva klarigas, ke komerco de natura ĉokolado, "de grajno al briko", havas bonan perspektivon, ĉar pliaj homoj serĉas pli sanigan vivostilon, inkluzive de ŝatantoj de ĉokolado. La produktoj de Tuevv Chocolates venas el Jekaterimburgo, Rusio, kaj estas faritaj laŭ ekskluziva recepto: "Ĝi ne estas ordinara ĉokolado, ĝi estas farita el malsamspecaj kakaograjnoj importitaj el pluraj regionoj de la mondo, kiuj donas al ĝi fajnan aromon."


Proponante novan koncepton en la kampo de ĉokolada industrio, Tuevv bezonis montri kaj gustumigi siajn produktojn al konsumantoj. En tiu ĉi momento, la firmao pristudis la eblecon partopreni en ĈIIE.


"En 2023 ni volis aliĝi al grandskala internacia ekspozicio en Ŝanhajo por videbligi nian markon kaj gajni lojalajn klientojn. Ni zorge kaj dum longa tempo pristudis la eblecojn kaj aŭskultis opiniojn de niaj partneroj en Ĉinio," rememoras Tueva. "Tiutempe, ni enkondukis merkatikajn studojn kaj disvolvis la dezajnon kaj pakaĵojn kun partneroj en Ŝanhajo, kaj ricevis rekomendon priatenti tiun ĉi ekspozicion, do ni elektis partopreni en ĈIIE."


La unuafoja partopreno en ĈIIE en 2023 alportis al la firmao valorajn sciojn pri la klientoj kaj iliaj postuloj kaj ankaŭ faciligis partnerecojn kun aliaj firmaoj. Post ĈIIE, venis proponoj pri kunlaboro, kreskis mendoj en interreto, kaj klientoj sendis mesaĝojn kun laŭdoj al la kvalito de la ĉokolado kaj petoj pri novaj gustoj.


Pasintjare la marko havis ses malsamgustajn ĉokoladojn, sed laŭ peto de konsumantoj, ili disvolvis aliajn gustojn, kaj nuntempe 15 malsamgustaj produktoj estas disponeblaj. Tueva ankaŭ klarigas, ke la pakaĵo kun hermetika fermilo estis elektita por pli bone konservi la aromon kaj guston.


Alia rezulto de la partopreno en la 6-a ĈIIE en 2023 estas partnereco kun firmao de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiu invitis Tuevv Chocolates partopreni en la Internacia Ekspozicio de Organikaj kaj Naturaj Produktoj en Dubajo, sekve la firmao eklaboris por adaptiĝi al nova merkato, kaj nuntempe eksportas al du landoj.


Anton kaj Ramilya deĵoras en la budo de Tuevv Chocolates en la 7-a ĈIIE.


La partopreno en la 7-a ĈIIE ĉi-jare estis same fruktodona: "Ni gajnis sperton kaj rekonon, homoj engaĝiĝis, ni ricevis pozitivajn komentojn kaj pozitivan reagon al niaj produktoj; kaj ni ricevis mendojn kaj havis kunsidojn kun partneroj. Interesiĝo pri nia produkto kreskis, pli da homoj nun rekonas nian markon kaj ni tre ĝojas pro la fido de konsumantoj," rakontis Tueva. "Dum la ekspozicio ni ricevis multegon da mendoj en interreto; vizitantoj aĉetadis ĉokoladon, estis eĉ mendoj de skatoloj kun 50-60 sakoj por revendo en aliaj provincoj de Ĉinio."


La kazo de Tuevv Chocolates estas ekzemplo de la oportunoj, kiujn ĈIIE povas liveri al firmaoj, sendepende de ilia grandeco aŭ tradicio. Por novaj markoj kaj produktoj, ĈIIE rolas kiel montrofenestro por konsumantoj kaj ankaŭ kiel perilo de kontakto kun eblaj partneroj, alportante oportunojn al ĉiuj. "Ni esperas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kaj certas pri tio, ke ĝi estos fruktodona kaj sukcesa," konkludis Tueva.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto interparolis kun perua prezidento - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio