Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IMF-direktoro: Azio estas la potenco de tutmonda ekonomio
2024-11-15


Krishna Srinivasan, direktoro de la Azi-Pacifika Departemento de la Internacia Mona Fonduso (IMF), estis intervjuita la 22-an de oktobro. Li diris, ke Azio, kiu kontribuas 60% al la tutmonda kresko, estas la potenco de la tutmonda ekonomio.


"Azio estas la plej dinamika regiono de la mondo. Ĝi havas grandegan kvanton da laborforto. Multo de tio ankaŭ estas sperta laborforto. Ĝi estas regiono profunde integrita en tutmondaj provizoĉenoj. Kaj fine, ĝi estas regiono, kiu spertas grandegan kreskon de produktado," Srinivasan diris.


La funkciulo de IMF rimarkigis, ke la regiono ankaŭ devos alfronti la riskojn de geoekonomia fragmentiĝo, efiko de artefarita intelekto (AI), klimatŝanĝiĝo ktp. La efiko de geoekonomia fragmentiĝo sur Azio estas precipe priatentinda.


Li diris, ke la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) liveras tre bonan forumon por tiaspeca dialogo, ĉar ĝi estas grupo de 21 ekonomioj, kiuj respondecas pri granda parto de tutmonda komerco.


"Do ĝi liveras ekonomian forumon, forumon por dialogo inter landoj pri mildigo de komercaj frikcioj kaj daŭrigo de plurflankismo," li diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">ĈIIE kontribuas por la agrikultura disvolvado de Matogroso - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio