ĈIIE kontribuas por la agrikultura disvolvado de Matogroso |
2024-11-13 |
Laŭ prognozo, en la periodo inter 2024 kaj 2025, Brazilo trapasos Usonon kaj fariĝos la ĉefa eksportanto de agrikulturaj kaj viandaj produktoj en la mondo. Pasintjare, usonaj eksportoj de tiaj produktoj sumis 174 miliardojn da usonaj dolaroj, kontraŭ 165 miliardoj de Brazilo. Por 2025, la brazila ministerio pri agrikulturo antaŭvidas enspezon je ĉirkaŭ 180 miliardoj da usonaj dolaroj, kontraŭ 169.5 miliardojn el Usono. Plejparto de la brazila agrikultura produktado venas de la brazila centrokcienta ŝtato Matogroso (portugale: Mato Grosso), konata kiel "grenejo de la mondo" pro sia grandega kapablo produkti bovaĵon kaj grenojn, interalie sojfabo, maizo, sezamo kaj diversajn speciojn de fazeolo. Invititaj gastoj tondas bendon por inaŭguri la budon de Matogroso. En 2023 la budo de Matogroso, aranĝita de la matogrosa registaro, debutis en la areo pri manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj de ĈIIE, por montri al ĉinaj aĉetantoj, entreprenantoj kaj konsumantoj la guston kaj kvaliton de la agrikulturaj produktoj de Matogroso. La sukceso estis tiom granda, ke la areo de matogrosa budo duobliĝis ĉi-jare, de 54 al 100 kvadrataj metroj, por pli komforte akcepti la vizitantojn, eksponi la produktojn kaj faciligi negocojn. Rostita bovaĵo el Matogroso estas disdonita post la inaŭguro de la budo. Dum la inaŭguro de la budo, estis diskonigitaj la informoj, ke en oktobro ĉi-jare Matogroso eksportis al Ĉinio 103 mil tunojn da bovaĵo, kaj ke la ĵus fondita organizaĵo InvestMatoGrosso, kreita por antaŭenigi investojn en Matogroso, venontjare starigos oficejon en Ĉinio. Por ĉijara ĈIIE, Matogroso ankaŭ sendis delegitaron kun aŭtoritatoj kaj entreprenantoj, sub la gvido de César Miranda, el la ŝtata sekretariejo pri ekonomia disvolvado. Grenoj el Matogroso eksponataj en ĈIIE En ĈIIE la delegitaro de Matogroso vizitis aliajn budojn, havis kunsidojn, partoprenis eventojn kaj subskribis kontraktojn kaj alispecajn dokumentojn, interalie memorando pri kunlaboro kun ĉinaj firmaoj. La Asocio de Produktistoj de Sojfabo kaj Maizo de Matogroso subskribis kontrakton kun la ĉina kompanio Sinomac pri aĉeto de agrikulturaj maŝinoj. Jen ekzemplo de kungajna kunlaboro: Ĉinio vendas la maŝinojn kaj sekve aĉetas la produktojn, tiel ambaŭ landoj gajnas. Inter la membroj de la matogrosa delegitaro estas komuna sinteno, ke ekonomiaj kaj komercaj rilatoj de Matogroso kun Ĉinio fariĝas pli profunda kaj forta, kaj ĈIIE kontribuas por tio. Vizitanto provas kapti pluŝludilon en la budo de Matogroso en ĈIIE. Krom eksponi siajn produktojn kaj serĉi negocojn en Ĉinio, Matogroso klopodas kompreni la interesojn kaj bezonojn de nuntempaj ĉinaj partneroj kaj konsumantoj por pli bone adaptiĝi al la ĉina merkato. En ĉijara ĈIIE, vizitantoj uzis WeChat por skani dudimensian kodon kaj mendi rostitan bovaĵon kaj fazeolaĵojn el Matogroso, disponeblaj por gustumado laŭlonge de la tago. Per tiu sistemo de mendado oni evitis longajn vicojn kaj faciligis la planadon de la vizito. Vizitantoj gustumis kaj aprobis la produktojn. Alia interesa allogaĵo estis maŝino por kapti pluŝludilojn. Pasintjare, la matogrosa delegitaro al ĈIIE rimarkis, ke tiaj maŝinoj estas tre popularaj en Ĉinio kaj decidis ĉi-jare meti unu en la budo de Matogroso, kies premioj estas pluŝludiloj en formo de tipaj produktoj de Matogroso: viando, sojfabo, fazeolo kaj maizo. Ĉar la celo estis diskonigi la produktojn de Matogroso, la maŝino estis programita por ofte doni premiojn kaj vizitantoj gaje revenis hejmen kun pufa memoraĵo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |