Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝtatvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj: ĈIIE estas impulso por komuna estonteco de la mondo
2024-11-08

La 7-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio inaŭguriĝis en Ŝanhajo la 5-an de novembro. Eksterlandaj ŝtatgvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj faris paroladojn en la malferma ceremonio, dirante, ke ĈIIE konstruis kunlaboran platformon por kompanioj tra la mondo, kreis disvolvajn ŝancojn kaj funkcias kiel movforto por la daŭripova mondo kaj pli bona kaj prospera estonteco.


Malajzia ĉefministro Anwar diris, ke ĈIIE donas ŝancojn al kompanioj tra la tuta mondo, precipe al la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, por ke ili montru siajn kapablojn kaj forton, kaj starigas scenejon por diversaj flankoj altiri investon kaj vastigi ŝancojn. Liberkomerca kunlaboro devas esti ilo por antaŭenigi tutmondan progreson kaj atingi daŭripovajn celojn, sed ne armilo por subpremi konkuradon, serĉi maljustajn avantaĝojn aŭ krei konfliktojn.


Uzbeka ĉefministro Aripov diris, ke Uzbekio montras produktojn en la kampoj de industrio, elektro, konstrumaterialoj, medicino kaj aliaj kampoj en ĉijara ĈIIE. "Sendube estas, ke ĈIIE helpos antaŭenigi la disvolviĝon de komerco kaj investo kaj aliaj kampoj."


Kazaĥa ĉefministro Bektenov diris, ke ĈIIE estas grava platformo por plifortigi internacian ekonomian kunlaboron. Por Kazaĥio, ĈIIE helpas vastigi internacian kunlaboron kun eksterlandaj partneroj kaj disponigas novajn ŝancojn por kazaĥaj produktoj eniri la internacian merkaton.


Mongola ĉefministro Oyun Erden diris, ke aktiva partopreno de Mongolio en ĈIIE alportos al la lando pli profundan ekonomian kunlaboron kun Ĉinio kaj kun aliaj landoj. "Mi volas ripeti, ke Mongolio ĉiam pretas establi partnerecon de reciproka lernado kaj reciproke utila kunlaboro kun vi," li diris.


Serba ĉefministro Vucevic diris, ke ĈIIE estas ne nur por disvolvi komercon, sed ankaŭ por plifortigi amikecon kaj komprenon. Serbio kaj Ĉinio havas profundan amikecon, kaj Serbio daŭre disvolvos la fratecan amikecon kun Ĉinio por krei pli bonan estontecon.


Denisa Sarkova, vicĉefministro kaj ministro pri ekonomio de Slovakio, alte taksis la disvolvajn atingojn de Ĉinio kaj diris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" malfermis novan vojon plifortigi dialogon kaj kunlaboron inter landoj, kolektante tutmondajn evoluajn fortojn, kaj tio antaŭenigos la kreadon de prospera kaj bela estonteco.


Ĝenerala Direktoro de la Monda Komerca Organizo (MKO) Ngozi Okonjo-Iwealadiris, ke post kiam Ĉinio aliĝis al MKO en 2001, la lando firme subtenas MKO kaj ludis ŝlosilan rolon por helpi la malplej disvolviĝintajn landojn altigi konstruan kapablon. Nun, tutmondaj politikaj kaj komercaj gvidantoj devas kunlabori por reformi la plurflankan komercan sistemon por respondi al la ŝanĝiĝanta monda ekonomia situacio.


Rebeca Greenspan, ĝenerala sekretario de la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado, diris, ke Ĉinio okazigas ĈIIE por tutmondaj entreprenoj establi partnerecon kaj kune konstrui pli prosperan kaj interkonektitan tutmondan ekonomion. Importado kaj eksporto de Ĉinio "havas profundan efikon tra la mondo".


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pavilonoj de ĉefgastolandoj de 7-a ĈIIE - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio