Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio novas en ĉijara ĈIIE?
2024-11-04


La 7-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos de la 5-a ĝis la 10-a de oktobro en Ŝanhajo. Elpensita kiel platformo por faciligi la aliron de alilandaj firmaoj en la ĉinan merkaton, la evento fariĝis pli ampleksa kaj kompleta jaro post jaro. Celante pli efike plenumi la mision de ĈIIE kaj plene liberigi sian potencialon, la evento iom post iom gajnis novajn allogaĵojn, ekzemple la naciajn pavilonojn, por montri tipajn produktojn kaj varbi la kulturon kaj allogaĵojn de fremdaj landoj al la ĉina publiko; la Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo, kun la celo kunigi renomajn fakulojn de politikaj, negocaj kaj sciencaj rondoj por diskuti gravajn temojn rilatajn al la monda ekonomio; la Konferenco pri Antaŭenigo de Investoj, kun la celo potencigi la efikon de ĈIIE per diskutoj inter investantoj kaj reprezentantoj de la ŝanhaja registaro; kaj multaj aliaj aferoj.


Kio novas en ĉijara ĈIIE? Ĉu ĝi estos pli konvena kaj alloga por vizitantoj? Ĉu ĝi estos pli konvena por investantoj kaj komercistoj en serĉado de oportunoj? Kiujn aldonajn servojn ĝi liveros al homoj? Jen sube kelkaj interesaj plibonigoj faritaj por ĉijara ĈIIE.


Utilaj informoj pri ĈIIE estas nun disponeblaj ĉe Ŝanhaja Retejo por Internaciaj Servoj


Ĉi-jare la ŝanhaja registaro lanĉis sian naŭlingvan retejon pri internaciaj servoj, kun ampleksa enhavo disponebla en la lingvoj ĉina, angla, korea, japana, germana, franca, rusa, portugala kaj araba. Krom liveri novaĵojn kaj detalajn informojn al eksterlandanoj pri la ĉiutaga vivo en la urbo, kulturo kaj eventoj, turismo, entreprenaj kaj investaj oportunoj, oportunoj por alilandaj studentoj kaj talentuloj, interalie, la retejo ankaŭ gajnis sekcion dediĉitan al ĈIIE, kiu liveras informojn pri aliĝo, atingo al la ekspoziciejo per publika transporto, transporto de eksponaĵoj al Ŝanhajo, vizpeto por veni al Ŝanhajo kaj partopreni en ĈIIE kaj rilataj forumoj, doganaj reguloj por venigi eksponaĵojn al la urbo ktp.


Krom liveri utilajn informojn al vizitantoj, eksponantoj kaj aliaj homoj interesataj pri ĈIIE, la retejo ankaŭ prezentos novaĵojn kaj kuriozaĵojn pri la evento, tradukojn de gravaj politikoj kaj informoj de la ŝanhaja registaro rilate al ĈIIE (ekzemple, tiuj pri trafiko, sekureco kaj servoj), kaj informojn pri lokoj por manĝi en la eksponejo, servoj disponeblaj por vizitantoj, kaj aliaj diskonigoj utilaj por helpi vizitantojn havi bonegan sperton pri la evento.


Ĉijara ĈIIE substrekos amikecon de Ĉinio kun afrikaj landoj


Dum sia parolado en la malferma ceremonio de la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, okazinta en Pekino antaŭ du monatoj, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio kaj Afriko komprenas kaj subtenas unu la alian kaj starigas modelon por novtipaj internaciaj rilatoj. Li proponis levi ĝis strategia nivelo la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj ĉiuj afrikaj landoj en diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, kaj levi la ĝeneralan pozicion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko ĝis solida ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco en la nova epoko.


Tiu momento markis la leviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko al pli alta nivelo. De tiam, multaj klopodoj estis faritaj por kreskigi ĉinajn investojn en Afriko kaj helpi la landojn de tiu kontinento disvolviĝi. Antaŭ unu semajno en Pekino la Muzeo pri Arto de Tsinghua-Universitato inaŭguris ekspozicion pri afrika arto, dum la Ŝanhaja Muzeo gastigas la plej grandan ekspozicion de egiptaj antikvaĵoj jam okazinta en Ĉinio, kun pluraj objektoj unuafoje eksponataj ekster Egiptio.


Komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko rapide kreskis en la lasta jardeko rezulte de strategiaj investoj, komercaj interkonsentoj kaj plifortigo de diplomatiaj rilatoj. Laŭ statistikoj, jam de 15 jaroj Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Afriko, kun komerca atingo de 282.1 miliardoj da usonaj dolaroj en 2023.


ĈIIE ludas ŝlosilan rolon en faciligo de eksportado de afrikaj produktoj al Ĉinio. En ĈIIE, afrikaj firmaoj kaj registaroj havas ŝancon prezenti siajn tipajn produktojn al ĉinaj konsumantoj, diskonigi la kulturajn kaj turismajn allogaĵojn de Afriko por instigi ĉinojn viziti la kontinenton, diskonigi politikojn kaj oportunojn pri investoj kaj entreprenado en Afriko kaj, kompreneble, fari negocojn kun ĉinaj importantoj.


Kiel ŝlosila ponto kunligante afrikajn landojn kun oportunoj por ekonomia disvolvado partnerece kun Ĉinio, ĈIIE kontribuas por efektivigi la celojn interkonsentitajn inter Ĉinio kaj afrikaj landoj dum ĉijara Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro.


"ĈIIE donas al afrikaj firmaoj raran oportunon profiti la oportunojn de la ĉina, kaj eĉ de la tutmonda merkato," deklaris Costantinos Bt. Costantinos, iama konsultisto pri ekonomiko ĉe la Afrika Unio kaj Ekonomia Komisiono por Afriko ĉe Unuiĝintaj Nacioj.


Dum konsulto en Johanesburgo, Sudafriko, en aprilo ĉijare, afrikaj fakuloj donis gravajn kontribuojn por la tagordo de ĉijara Hongqiao-Forumo. Iliaj kontribuoj fokusas sur plifortigo de ĉin-afrikaj rilatoj kadre de tutmonda ekonomia malfermeco, ekonomia regado kaj daŭripova evoluigo. La temo de ĉijara Hongqiao-Forumo -- "altnivela, inkluziva kaj kungajna ekonomia tutmondiĝo" havos sud-sudan kunlaboron kiel unu el ĝiaj fokusaj temoj.


Alveno al ĈIIE fariĝis pli konvena kaj facila, kaj por ĉinoj kaj por alilandanoj


La ŝanhaja registaro plibonigis la servojn pri trafiko dum ĈIIE, celante faciligi la aliron kaj foriron de vizitantoj kaj redukti la veturtempon. La servoj pri parkejo estis plibonigitaj, homoj povas mendi parkejon per retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo, kaj estis plibonigo en la funkcio "stop-and-go" (halti-kaj-foriri) por faciligi alvenon de homoj per taksio kaj transportaj servoj mendeblaj per poŝtelefono. Reguloj pri parkejo estis plibonigitaj kaj mendo de loko en parkejo povas esti farata unu horon antaŭ la alveno. Taksioj en Ŝanhajo nun estas ekipitaj per maŝinoj, kiuj akceptas pagon per internaciaj kreditkartoj, kio faciligas pagon por vizitantoj venintaj el aliaj landoj.


Samkiel en pasintaj jaroj, busoj estos disponeblaj por transporti homojn inter difinitaj hoteloj kaj la ekspoziciejo. Por tiu ĉi jaro, la itinero de tiuj buslinioj estis plibonigita por redukti la vojaĝtempon kaj atingi pliajn hotelojn. La kvar linioj planitaj por ĈIIE estos Beidai-linio, Zhudai-linio, Xujing-linio kaj Juiting-linio. Ili kune ligos 40 hotelojn al la ekspoziciejo.


En la metrostacio Nacia Centro por Kunvenoj kaj Ekspozicioj, de la linioj 2 kaj 17, kiu servas la ekspoziciejon, estis instalitaj tri novaj aroj da aŭtomataj ŝrankoj por publika uzo, por ke oni povu gardi sakojn aŭ valizojn anstataŭ kunporti ilin al la ekspozicio. Entute 75 ujoj el malsamaj grandecoj estos disponeblaj por uzantoj. Ne nur la ŝrankoservo, sed ankaŭ la metroo, nun akceptas pagon per internacia kreditkarto.


Alia manko estis solvita ĉi-jare: ĝis la pasintjara ĈIIE, la aliĝsistemo ne kapablis akcepti identigilojn de eksterlandanoj kun porĉiama restadpermeso en Ĉinio (Kvinstela Karto), sekve tiuj eksterlandanoj bezonis prezenti pasporton por aliĝi kaj partopreni la eventon. Ekde tiu ĉi jaro, portantoj de kvinstela karto povos registriĝi sen bezono prezenti pasporton.


Pli facila vizo por alilandaj vizitantoj


Multaj landoj nuntempe ĝuas senvizan transiton en Ĉinio, kio faciligas por homoj el multaj landoj viziti la ekspozicion, sed ĉu vi scias, ke invititaj gastoj de ĈIIE povas senvize flugi al Ŝanhajo el aliaj landoj kaj ricevi la vizon ĉe la alveno? Por tion fari, sufiĉas kunporti la invitleteron kaj prezenti ĝin al la koncerna aŭtoritato post la alveno en internacia terminalo de internacia flughaveno en Ŝanhajo.


En ĉijara ĈIIE estos instalita balkono por provizi servojn al eksterlandanoj rilate al dokumentoj kaj vizoj. Eksterlandanoj, kiuj plenumas kelkajn specifajn kondiĉojn kaj bezonos pli da tempo en Ĉinio por vizito, negocoj aŭ partopreno en aliaj eventoj, povos peti plilongigon de vizo ĉe la balkono. Altnivelaj talentuloj venintaj por ĈIIE, kiuj trovos laboron en Ŝanhajo kaj elektos resti, kaj ankaŭ kvalifikitaj eksterlandanoj, kiuj volas entrepreni en Ŝanhajo, povos peti restadpermeson, laborpermesilon kaj aliajn dokumentojn surloke. Post kontrolado de la dokumentoj kaj rilataj informoj, vizoj kaj aliaj rilataj dokumentoj estos donitaj al tiuj, kiuj plenumas la kondiĉojn postulatajn de la rilataj politikoj de loka registaro.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Direktoro de Finnlanda Buroo pri Komerco: ĈIIE estas valora ŝanco por montri teknologion kaj novigon de Finnlando - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio