Ekspozicio pri afrika arto en Pekino |
2024-10-31 |
La 5-an de septembro ĉi-jare, dum la malferma ceremonio de Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika kunlaboro en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis dek partnerajn agadplanojn por profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko kaj gvidi modernigon de Tutmonda Sudo. La agadplanoj kovras plurajn kampojn, interalie estas reciproka lernado inter civilizacioj kaj kulturaj interŝanĝoj. La 28-an de oktobro, diplomatoj kaj aliaj invititaj gastoj vizitis la ekspozicion. Malpli ol du monatoj post tiu grava parolo, posttagmeze de la 28-a de oktobro, la Muzeo pri Arto de Tsinghua-Universitato en Pekino inaŭguris la ekspozicion "Afrika Arto: Nova Remalkovro", kun la celo montri al la ĉina publiko la unikan artan tradicion de afrikaj popoloj per artaj verkoj de malsamaj etnoj kaj landoj de Afriko, produktitaj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. La ekspozicio atestas la seriozecon de Ĉinio pri plenumado de sia promeso plifortigi reciprokan lernadon kaj kulturajn interŝanĝojn kun Afriko. La kuratoroj de la ekspozicio, Tan Shengguang kaj Gao Dengke, substrekas, ke komence de la 20-a jarcento, modernaj artistoj en la tuta mondo ekkritikis la hegemonion de la antikva grek-romia tradicio en okcidenta arto kaj ankaŭ la obsedon de artistoj pri kreado de realismaj verkoj depost Renesanco. Tiam estiĝis artaj movadoj favore al libera estetika esplorado kaj serĉado de krudaj kaj kreemaj formoj de arta esprimo. En tiu momento, okcidentaj artistoj malkovris afrikan arton, kies unika vidlingvaĵo fariĝis inspiro por tiu evoluado. Afriko estas vasta kontinento kun bunta kaj vigla kulturo, kie troviĝas granda diverseco de artaj tradicioj kun apartaj trajtoj. Aparte mondkonata estas la egipta arto, sed ankaŭ la artaĵoj el ligno kaj metalo el centra kaj okcidenta afriko estas tre interesaj kaj unikaj, kaj la ekspozicio alportis al la ĉina publiko valoran ŝancon konatiĝi kun distingaj trajtoj de afrikaj artaj tradicioj per reprezentaj artaĵoj el Niĝerio, Burkino, Eburbordo, Malio kaj aliaj landoj. Leonstatuo de la etno Fon el Benino, produktita en la 18-a jarcento Laŭ klarigo de la kuratoroj, por ke nuntempa ĉina publiko povu plene aprezi kaj kompreni la estetikan valoron kaj kulturan gravecon de la afrika arto, ĝi bezonas ricevi bazajn klarigojn pri la graveco kaj rolo, kiun ili havas en la socioj, kiuj ilin kreis, ekzemple kadre de religiaj ritoj kaj de la strukturo de afrikaj triboj. Subtenata de la Internacia Muzeo pri Arto de la Gvinea Golfo, la ekspozicio estas dividita en kvar sektoroj, titolitaj "homeco kaj dieco", "homo kaj homaro", "homaro kaj ĉio alia" kaj "la formo de beleco". Ĉiu sektoro prezentas unu gravan aspekton de la afrika arta tradicio. Dum vizito al la ekspozicio, ĉiĉeronoj rakontas al la vizitantoj pri afrikaj moroj, kutimoj kaj ritoj, klarigas pri religioj kaj sociaj aranĝoj de malsamaj popoloj de Afriko, kaj ankaŭ pri inspiro de la ĉina arto. Per tabulkomputilo, ĉiĉerono povas montri al vizitantoj bildojn de diversaj okcidentaj modernaj artaĵoj klare inspiritaj de afrika arto. Eblas konstati, ke afrika arto ja multe kontribuis por influi nuntempan arton tra la mondo, kiu ne plu klopodas fidele reprezenti homojn kaj bestojn, sed anstataŭe ilin deformas por substreki kelkajn trajtojn: longegaj kruroj aŭ kornoj, grandaj okuloj kaj lipoj aŭ dikaj manoj kaj piedoj ne fidele reprezentas aspekton de realaj estaĵoj, sed povas substreki iliajn distingajn trajtojn aŭ kapablojn. Ĉiĉerono uzas tabulkomputilon por klarigi afrikajn tradiciojn kaj ilian influon en la moderna arto. Malantaŭ ŝi videblas aro da statuoj, produktitaj en nuna Niĝerio en la 19-a jarcento, kiuj montras portugalajn konkerantojn inter la loka gento. Ĉu vi jam sciis, ke Picasso havis plurajn afrikajn artaĵojn en sia ateliero? Estas fotoj, kiuj montras tion, kaj kelkaj statuoj montrataj en la ekspozicio ja havas similaĵojn kun figuroj el pentraĵoj de tiu hispana majstro. Kompreneble, Picasso distordis eĉ pli kelkajn trajtojn de siaj kreaĵoj, sed la inspiro ja venis de Afriko. Brazilano povas facile rimarki interesajn similaĵojn inter kelkaj afrikaj kaj brazilaj artaĵoj, ekzemple la pentraĵoj de Cândido Portinari (1903-1962) aŭ la argilaj statuoj de majstro Vitalino (1909-1963), du brazilaj modernaj artistoj, kiuj ne studis la afrikan arton. Portinari donis grandajn piedojn kaj manojn al kamparaj laboristoj pentritaj de li por emfazi, kaj eĉ protesti kontraŭ malriĉeco kaj ekspluatado de laboristoj. Majstro Vitalino, kreskiĝinta en nordorienta kamparo, mem lernis la arton krei figurojn el argilo. Alia tre interesa aspekto de la ekspozicio estas la similaĵoj de afrika arto kun kelkaj antikvaj artaĵoj aŭ artaj skoloj de Ĉinio. Du artaĵoj tie aparte vokis mian atenton. La unua estas afrika masko por religia rito, kiu aspektas simile al maskoj elfositaj en la arkeologiejo Sanxingdui en Sichuan-provinco. La dua estas Jimini-masko el Eburbordo, kiu prezentas tri nazojn, tri buŝojn kaj kvar okulojn. Kovrante parton de la masko, oni trovas tri malsamajn vizaĝojn, unu rigardante dekstren, alia antaŭen kaj alia maldekstren. En Gansu-provinco de Ĉinio, mi vidis triokulan statuon en budhisma kaverna templo, kovrante unu okulon, oni vidas inan vizaĝon, kovrante la alian, oni vidas viran vizaĝon. Jimini-masko el Eburbordo, produktita komence de la 20-a jarcento Estas tre interese konstati, ke kulturoj tiom malsimilaj kaj for unu de la alia sukcesis, en malsamaj epokoj, havi ideojn tiom similajn por sin esprimi. Tio montras, ke super ĉiuj kulturaj diferencoj estas nia komuna trajto esti homoj, kiuj kundividas la saman planedon, la samajn sentojn kaj la saman revon pri feliĉa vivo. Tio montras, ke konstruado de homara komunumo de komuna estonteco estas la natura vojo de civilizacia disvolvado. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |