Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novenergia industrio de EU estas forte subvenciita
2024-10-25

de Shi Xiaoli kaj Cui Yunfei


La 20-an de aŭgusto la Eŭropa Komisiono publikigis finan decidon pri la kontraŭsubvencia enketo de la pasaĝeraj elektroveturiloj de Ĉinio (AS689) kaj planis trudi kompensajn impostojn de 17-36.3% al ĉinaj eksportfirmaoj (la aparta imposto de Tesla estas 9%). La internacia komunumo zorgas pri tio. Multaj membroj de Eŭropa Unio (EU), organizoj kaj entreprenoj de aŭtoindustrio, pensfabrikoj kaj kleruloj esprimis siajn opiniojn, montrante, ke tiu kontraŭsubvencia ago estas protektismo en la nomo de "justa komerco" kaj ne devus esti uzata por antaŭenigi la disvolviĝon de la elektra aŭtoindustrio en konkurado.


En la lastaj jaroj, multaj landoj faris fotovoltaajn produktojn, elektrajn veturilojn kaj litiajn bateriojn kiel siajn industriajn disvolvajn prioritatojn, kaj EU estas unu el la tipaj reprezentantoj. EU forte kondamnas la subvenciojn de Usono al tiuj tri industrioj, dume ĝi pliigas siajn enlandajn subvenciojn. Fakte, la celo de EU akceli la disvolviĝon de la novenergia industrio estas ne nur sekvi la Celojn de Daŭripova Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ profiti de la okazo por plibonigi la tutmondan konkurencivon de la industrio de EU kaj serĉi mondan gvidadon, kaj jam efektivigis grandan nombron da subvenciaj politikoj.


La faro de EU povas esti resumita kiel: grandaj enlandaj subvencioj kaj diskriminaciaj kontraŭsubvenciaj punoj. Nun EU starigis sisteman kaj ampleksan industrian politikon kaj kunordigan strategion por fotovoltaaj produktoj, elektraj veturiloj kaj litiaj baterioj, kaj subtenas la EU-rilatajn industriojn per diversaj subvencioj. EU plurfoje emfazis en oficialaj dokumentoj, ke estas grave konstrui la tutmondan gvidan povon de Eŭropo en rilataj industrioj.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazila kungfu-atleto disputos ĉampionecon en Ĉinio! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio